Literatura Mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Literatura Mondo (1922)

Literatura Mondo ( L.M. a? LM ) estis la plej grava literatura esperanta perioda?o inter la du mondmilitoj , redaktita en Hungario kaj aperinta (kun interrompoj) en tri periodoj inter 1922 kaj 1949 [1] . La unuan numeron eldonis Teodoro ?varc en oktobro 1922.

Literatura Mondo due anka? estis la eldonejo de tiu revuo, kiu eldonis verkojn en Esperanto, i.a. Enciklopedion de Esperanto .

Trie " Skolo de Literatura Mondo" foje estas nomata skolo de la Esperanto-literaturo, kies ?efa perioda?o estis la revuo.

La revuo [ redakti | redakti fonton ]

La perioda?o aperis en tri periodoj, 1922 ?is 1927 (5 jarkolektoj), 1931 ?is 1938 (8 jarkolektoj) kaj 1947 ?is 1949 (tri jarkolektoj).

Unua periodo [ redakti | redakti fonton ]

Literatura Mondo (1926)

?i ekaperis en Budape?to en 1922 ? eldonita de Teodoro Schwartz (oktobro de 1922 ? septembro de 1924), kaj redaktita de Kalman Kalocsay kaj Julio Baghy . Poste ?in eldonis Hungara Esperanto-Instituto , ?efe ?ia gvidanto d-ro Vince Toth , ?is ?eso en majo 1927 .

Dua periodo [ redakti | redakti fonton ]

La revuon refondis en januaro 1931 Vilmos Bleier , kiu fari?is la eldonisto kaj administranto de Literatura Mondo . ?efoj-redaktistoj estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca redaktisto Karoly Bodo kaj redaktistoj Ferenc Szilagyi kaj Lajos Tarkony . Baghy eksi?is en januaro 1933 pro personaj kaj principaj motivoj.

Tria periodo [ redakti | redakti fonton ]

Post la dua mondmilito, L.M. aperis denove kaj ankora? dum tri jaroj, de 1947 ?is 1949 . En 1950 "Literatura Mondo informas siajn abonantojn, ke pro financaj malhelpoj la aperigo de la revuo ne plu estas ebla. En la jaro 1949 ni sukcesis aperigi kvar numerojn [anstata? la planitaj 6]".

Literatura Mondo havis la plej internacian kunlaborantaron, e? de Orienta Azio . Plej ?atataj estis ?iaj observoj kaj objektive detalaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ?is 1934 la estona, pola, ?e?a, jugoslava, latva, sveda. Literatura Mondo estis anka? la debutejo de la nova poeto-generacio. En la du unuaj periodoj la formato estis 30 x 23, la tria periodo ?i estis 29 x 20,5. En la unua periodo aperis entute 838 pa?oj, en la dua (?is 1934) 830 pa?oj (sen la aldona?oj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldona?o: Bibliografia Gazeto (72 p.), de januaro de 1934 tiu ?i kvaronjara?o havas la titolon Lingvo Libro . Literatura Mondo aperis ?iam en arta ekstera?o kun multaj ilustra?oj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la Esperanta literaturo .

Represo [ redakti | redakti fonton ]

Iu "Kooperativo por Represo de Literatura Mondo" en Tokio represis la kompleton en 1969 - 1976. Ties lasta volumo (vol. 6) enhavas a?toran indekson. Anka? la japana eldonejo Ludovikito represis, fidele al la originalo, la plenan kolekton de la Literatura Mondo . Anka? tiu eldona?o estis tre sukcesa, tre valora.

Da?rigo en Hungara Vivo ?is 1990 [ redakti | redakti fonton ]

La monata revuo Hungara Vivo da?rigis la literaturajn tradiciojn de Literatura Mondo inter 1960 kaj 1990, periodo markita de abunda libroeldonado [2] .

La eldonejo [ redakti | redakti fonton ]

En la dua periodo Literatura Mondo estas anka? la plej aktiva Esperanto-eldonejo . La celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo . Dum la kvar jaroj de ?ia ekzistado ?i aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun pa?onombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svisaj frankoj . En 1933 ?i fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA). Inter la verkoj eldonitaj de LM ni trovas ?iujn verkojn de Kalman Kalocsay , la originalajn verkojn de Stellan Engholm , la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Lajos Tarkony (tiuepoke Totsche ), Johan Weinhengst , E?geno Aisberg , Hendrik Adamson , la unuan arthistorion en nia lingvo, kaj Enciklopedio de Esperanto . La programo por 1935 anta?vidis 15 verkojn en proks. 5000 pa?oj. La eldona?oj de la firmo elstaras anka? pro ilia pla?a ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senripro?a stilo. La? aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn. Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apena? povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ?i la Pestvideki Nyomda Vac (presejo apud Budape?to en Vac .) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ?ia katalogo senpaga, eldonita en 1934. Kiel estis menciite, granda parto de la literatura revuo, Literatura Mondo , kaj pluraj ?iaj ceteraj valoraj eldona?oj estis presitaj en la urbo Vac.

En 1934 la eldonejo ne povis plu funkcii pro politikaj kialoj. Ferenc Braun , Esperantista presisto, komisiito de la Eldonejo Literatura Mondo alvenis en ?anhajon kun la celo prepari translo?i?on de la eldonejo al Fora Oriento , kie la antisemitismo estis tute malgrava fenomeno. Post 13 tagoj Japanio atakis ?inion kaj okupis anka? ?anhajon. Braun tre malfacile fu?is al Hongkongo , kie li ekorganizis la presadon. Kelkaj Esperanto-lingvaj eldona?oj jam aperis, kiam venis pliaj plagoj. La fondinto-posedanto de Literatura Mondo , la juddevena Vilmos Bleier , fu?inta el Hungario tiun tagon mortis en Parizo , kiam la germanaj trupoj okupis ?in. Krome kiam milita stato esti?is inter Hungario kaj Britio , Braun i?is ?tatano malamika kaj la angloj ?etis lin en koncentrejon. Kvankam la japanoj okupantaj la urbon liberigis lin, finfine la urbon reokupis la angloj. Dum la militeventoj malaperis a? nenii?is ?iuj esperanta?oj (inter ili ekzemple la jam en foliojn presita Dekamerono de Giovanni Boccaccio ). Tiel fini?is la ?posthistorio” de Literatura Mondo .

Posteco [ redakti | redakti fonton ]

La juna presisto Benik Gyula ellernis Esperanton, por ke li povu bone fari tiun laboron. Poste li i?is tie laborestro, kaj en lia zorgado estis faritaj altnivelaj, tutmonde konataj eldona?oj. Li fari?is vera ??is-osta esperantisto”. Post la milito kaj post 1956 li reorganizis la ?esigitan esperanto-movadon. En Vac li estis la animo de la Esperanto-vivo. Organizis, instruis, partoprenis en la tutlanda esperanto-movado kiel deputito. La nunaj Vac-aj esperantistoj estas liaj dis?iploj.

La redaktistoj de la Enciklopedio taksis ?in la plej bela kaj plej impona el ?iuj tiuspecaj presa?oj.

La stafeton transprenis la renoma revuo Norda Prismo eldonita inter 1955 kaj 1974 en Svedujo kaj Suomujo .

Libroj de la Eldonejo LM [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio (elekta?o) [ redakti | redakti fonton ]

Pri la revuo [ redakti | redakti fonton ]

  • 1979 : Auld, William . Indekso de tradukitaj poemoj publikigitaj en "Literatura Mondo", "La Nica Literatura Revuo", "Monda Kulturo" kaj "Norda Prismo". Dollar : Auld 1979, 25 p.
  • 1974 : Auld, William. La heroa revuo. En Esperanto (UEA) 1974, n-ro 7?8 (jul.?a?g.). Represo en Auld, William. Pajleroj kaj stoploj. Elektitaj proza?oj. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1997, p. 53-54 (pri la centra rolo de la revuo ′Literatura Mondo′ por la evoluo de la Esperantaj lingvo, literaturo k tradukarto).
  • 1972 : Benczik, V[ilmos]. Jubileo de Literatura Mondo. En: Hungara Vivo 1972/4, p. 1-3
  • 1972 : Kalocsay, K. La tri vivoj de "Literatura Mondo". En: Hungara Vivo 1972/4, p. 4?5
  • 2009 : Istvan Ertl . Literatura Mondo. En: La Ondo de Esperanto , okt., p. 16
  • 2011 : Carlo Minnaja (2011). “ Literatura Mondo ”, La Ondo de Esperanto (eo) (4-5 (198-199)), p. 19 .  

Pri la eldonejo [ redakti | redakti fonton ]

  • 1972 . Kokeny, L. La libroeldonagado de Literatura Mondo. En: Hungara Vivo 1972/4, p. 6

Pri la skolo [ redakti | redakti fonton ]

  • 1969 : Darazs, Berci. La titana skolo. ? Cluj 1969, 24 folioj.

Nyugat kaj Invit' al Njaugatekso [ redakti | redakti fonton ]

Okaze de la centa datreveno de la revuo Literatura Mondo, Giorgio Silfer prezentis en 2016 Invit' al Njugatesko . ?erpis inspiron en ekspozicio de 2006 pri la hungara literatura revuo Nyugat , post kiam li malkovris la influoj de la literaturo ?irka? tiu revuo kaj ilian ?eneralan favoran subtenon al Esperanto dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj [3] .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. (eo) Giorgio Silfer, Griza epilogo helpas krei legendon, Literatura Foiro , n-ro 320, decembro 2022, pa?oj 326-329
  2. (eo) Istvan SZABOLCS, Konferenco de poliglotoj en Budapest 2023 ? Prelego pri Esperanto kaj Hungario , HEA , la 3-an de decembro 2023
  3. (eo) Silfer en Invit' al njugatesko, Heroldo de Esperanto , p. 2, n-ro 7 (2334), julio 2022.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Theodoro ?varc

George Soros

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.