Liep?ja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liep?ja

emblemo

?tata urbo de Latvio ? respublika urbo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
?tato Latvio
Regiono Kuronio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajto ekde 1625
Po?tkodo LV-34(01-17)
Telefonkodo (+371) 634
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 67 088    (2023) [+]
Lo?denso 1 307 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 56° 30′  N , 21° 1′  O (mapo) 56.508333333333 21.011111111111 Koordinatoj: 56° 30′  N , 21° 1′  O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 51,33 km² (5 133 ha) [+]
Liepāja (Latvio)
Liep?ja (Latvio)
DEC
Liepāja
Liep?ja
Situo de Liep?ja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Liep?ja [+]
v ? d ? r

Liep?ja ( litove   Liepoja , germane   Libau , pole   Lipawa , ruse   Либава ( Libava ) a? Лиепая ( Liepaja ), jide   ??????? , Libave ) estas la tria plej granda urbo en Latvio . ?i situas sudokcidente de la lando borde de la Balta Maro kaj inkluzivas unu el la plej gravaj senglaciaj havenoj de la maro. Liep?ja situas en la historia regiono Kuronio latve Kurzeme  - 223 kilometrojn okcidente de Rigo kaj 60 kilometrojn norde de la litova marborda urbo Palanga . Komence de la jaro 2005 Liep?ja havis 86 264 lo?antojn. Liep?ja disponas pri du havenoj, komerca kaj armea. La simbolo de la urbo estas la ?tono sukceno . La?plane la urbo en 2027 estos unu el la du E?ropaj Kulturaj ?efurboj , kune kun Evora en Portugalio .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La urbo ekestis el eta kurona vila?o ?e la loko, kie la rivereto L?va enfluas la maron. Dokumente la loko unuafoje mencii?as sub la nomo Lyva dum la jaro 1253. ?i-tie albordi?is romiaj, bizancaj kaj skandinaviaj ?ipoj. Ekde la jaro 1560 dokumente pruveblas la nomo Libau germane respektive Liep?ja latve. La urbajn rajtojn la havena setlejo ricevis dum la jaro 1625 fare de duko Friedrich von Kettler de Kuronio (konfirmita dum 1626 fare de re?o Sigismundo la 3-a Vasa de Pollando-Litovio ).

Svedaj re?oj, germanaj baronoj kaj simplaj civitanoj de germanaj baltoj , finnaj Jager-volontuloj kaj rusaj caroj lasis siajn spurojn [1] .

En 1919 dum la Liberiga milito Liep?ja iun tempon estis ?efurbo de Latvio ?ar al ?i transloki?is latvia registaro [1] .

Pla?o de Liepaja

La armea haveno "Karosta" ripete difinis la sorton de la urbo, aparte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj kaj la pli ol 50-jara okupi?o fare de la Sovetunio , kiel grava sovetunia armea bazo. La komerca haveno anta? la Dua Mondmilito estis grava pordego al la cetera mondo ... ?i prosperigis komercon, industrion kaj kulturon.

Fasadoj en la arkitektura stilo secesio en la urbocentro

Vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

  • la urbocentro kun la historia stokeja kvartalo,
  • la lar?a kaj fajna sabla pla?o ?e la Balta Maro
  • la luterana pre?ejo Sankta Anna (ina?guro: 1587) kun sia monumenta, ligno?izita altara dekora?o de 1697, majstroverko de la baroka epoko ,
  • la luterana pre?ejo Sankta Triunuo (ina?guro: 1758), proksime de la Roza Placo -
  • la pre?eja orgeno en pre?ejo de Sankta Triunuo, havante 131 registrojn , kvar klavaroj kaj pli ol 7.000 orgenfajfilojn , unu el la plej grandaj mekanikaj orgenoj en E?ropo (?is 1912 la plej granda en la mondo).
  • la katolika katedralo Sankta Jozefo (ina?guro: 1762) proksime de la Malnova Merkatoplaco,
    La historia merkatohalo
  • la ortodoksa pre?ejo Sankta Triunuo , konstruita dum 1867,
  • la arme-havena urbokvartalo Karosta kun la ortodoksa katedralo Sankta Nikolao , konstruita inter 1901 kaj 1903
  • la historia armea malliberejo, kiu dum pli ol 100 jaroj uze?is fare de la ?an?i?antaj regantoj. La konstrua?o nuntempe gastigas muzeon kaj gastejon.
    Plano de la urbo Libau , 1875
  • la fortika?o (na? partoj, du el ili ?e la armea haveno).

Arkitekturo [ redakti | redakti fonton ]

Unika arkitekturo de Liep?ja per diverseco de stiloj kreas specifan atmosferon karakterizan nur por tiu urbo - la plej granda kvanto da lignaj konstrua?oj, multaj belegaj domoj de germana arkitekto Paul Max Bertschy, stratetoj kovritaj per ?tona pavimo. Tamen ne nur pri historiaj konstrua?oj povas fieri liepajanoj - en 2015 ili akiris vastan kaj modernan koncerthalon ?La granda sukceno", ?ar ?uste sukceno estas unu el simboloj de la urbo [1] .

Muziko [ redakti | redakti fonton ]

Oni nomas Liep?ja ?efurbo de Latvia muziko. Krom jam menciita Aleo de la Famo pri tio atestas multaj kun muziko ligitaj objektoj - la plej granda tamburo en Latvio, Arbo de Fantomoj, turisma itinero ?Liep?ja - kiel la? muziknotoj" k.a. La urba himno nomi?as ?En urbo kie naski?as vent".  En Liep?ja oni povas trovi grupon de skulpta?oj dedi?itan al ?iu strofo de la fama kanto [1] .

Esperanto en Liep?ja [ redakti | redakti fonton ]

Liep?ja havas anka? ri?an Esperanto-historion - Esperanto-societo tie estis fondita en 1925. Nun ?i estas la sola urbo en Latvio, kie oni povas trovi straton de Esperanto [1] .

Dank? al la populara Esperanto-kantistino liepajanino Austra Pumpure la urba himno ?En urbo kie naski?as vent" estas bone konata al multaj esperantistoj.

Elm?rs Virkavs , esperantisto

Famuloj [ redakti | redakti fonton ]

Partneraj urboj kaj regionoj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Liep?ja ? urbo de BET-53 , Latvia Esperanto-Asocio, 2017
  2. " Partneraj urboj ". klaipeda.lt . Klaip?da ( litove )

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]