한국   대만   중국   일본 
Leningrada provinco - Vikipedio Saltu al enhavo

Leningrada provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leningrada provinco
Federacia subjekto
Flago Blazono
provinco de Rusio [+]

Lando Rusio

Koordinatoj 60°  N , 32°  O (mapo) 60.05 31.75 Koordinatoj: 60°  N , 32°  O (mapo)
?efurbo Gat?ina
- koordinatoj 60°  N , 32°  O (mapo) 60.05 31.75 Koordinatoj: 60°  N , 32°  O (mapo) [+]
Akvokolektejo 83 908 km² (8 390 800 ha ) [+]
Areo 83 908 km² (8 390 800 ha ) [+]

Lo?antaro 1 892 711 [+] (1-a de januaro 2021)
Denseco 22,56 lo?./ km² [+] [+]

Guberniestro Alexander Drozdenko

Horzono Moskva Horzono , E?ropo/Moskvo [+]
Telefona anta?kodo (+7)
ISO 3166-2 RU-LEN
A?tokodo 47, 147

Leningrada provinco (Tero)
Leningrada provinco (Tero)

Leningrada provinco (Leningrada provinco)
Leningrada provinco (Leningrada provinco)
DEC

Map
Leningrada provinco

Vikimedia Komunejo :   Leningrad Oblast [+]
En TTT : Oficiala retejo [+]
v ? d ? r

Leningrada provinco ( ruse   Ленинградская область ; Leningradskaja oblast ) estas provinco de Rusio , ?irka?anta la urbegon Sankt-Peterburgo . Mem Sankt-Peterburgo estas aparta regiono de la federacio. La nomo de la provinco konservas sovetian nomon de la urbego ? Leningrado .

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Regiono havas limon kun du ?tatoj ( Finnlando kaj Estonio ) kaj kvin regionoj de Rusio ( Novgoroda , Pskova , Vologda provincoj , Karelio kaj Sankt-Peterburgo).

  • Areo: 83,9 mil kv. km.
  • Klimato: modere kontinenta, humida.
    • Avera?a temperaturo en januaro: (?9, ?11°С)
    • Avera?a temperaturo en julio: (+16, +17 °С)

En la provinco estas ?irka? 1800 lagoj, la plej granda el kiuj estas la Ladoga lago , kies areo (18.135 kv. km.) estas la plej granda en E?ropo. Pli ol duono de la provinco estas kovrita per arbaro .

La rivero Luga elfluas en la Novgoroda provinco kaj poste trairas al la Leningrada provinco. Simile por P?jov?a .

Gravaj marhavenoj estas Sankt-Peterburga; Viborga; kaj Visocka.

Ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

Proksimeco de maraj kaj riveraj transportadaj vojoj kaj, pli grave, proksimeco de la grandega urbo Sank-Peterburgo igas la provincon tre perspektiva por investantoj. Dum lastaj jaroj en la provinco aperis multaj novaj fabrikoj, inkluzive de ma?inkonstruaj de la grandaj tutmondaj kompanioj: Ford, Toyota, Scania, Caterpillar ka.

La granda urba merkato anka? spronis renaski?on de produktado de nutra?oj. Leningrada provinco estas la plej sukcesa en Rusio en produktado de lakta?oj. En fermita grundo oni anka? produktas legomojn kaj florojn dum malvarma sezono.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

En teritorio de la moderna Leningrada provinco la unua lo?antaro aperis en 9-a-7-a miljaro a.K. post foriro de gla?ero . ?e la mezo de la 1-a miljaro p. K. ?i tie jam konstante lo?is finn-ugraj gentoj, kiuj okupi?is pri agrikulturo, bestobredado, ?asado kaj fi?kaptado. Ekde la 8-a jc. en tiu teritorio setlis anka? slavoj . Tamen finn-ugroj ( Ingroj , Votoj ) restis etna plimulto (almena? en la kamparo ) ?is la 20-a jarcento .

Proksimume en 750 jaro sur la suda bordo de Ladoga lago fondi?is urbo Ladoga , la plej antikva rusa setlejo en nord-okcidento de Rusio. En 9-10-aj jarcentoj la urbo i?is grava politika kaj komerca centro, ?irka? kiu formi?is ?tateco de rusoj. Nur fine de la 10-a jarcento la gvidan pozicion de Ladoga transprenis Novgorod .

En 12a jc. Novgorod i?is politike memstara, kaj al ?ia konsisto eniris landoj ?e riveroj Luga , Vol?ovo , Neva kaj parto de la bordo de Finna golfo . En 13-a-14-a jarcentoj tiuj landoj i?is ejo de aktiva batalo kun svedaj fe?duloj kaj livonaj militistoj. Por defendi la terenon novgorodanoj starigis fortika?ojn Koporje , Ore?ek kaj aliajn.

Komence de la 17-a jc., dum la epoko kiun rusoj nomas la "Malhela tempo", la terenon prenis Svedio . Penoj de Rusio rehavigi al si eliron al la Balta maro ( 1656 ? 1658 ) fiaskis. Nur pli poste Rusio revenis al tiu ?i regiono (kaj da?rigis la ekspension e? pli ?is plena okupo de finna lando kaj Baltio).

Cetere vidu la artikolon pri Ingrio , kiu estas nomo de ?i areo el historie finn-ugra perspektivo.

Esperanto en Leningrada provinco [ redakti | redakti fonton ]

En la urbo Ti?vin ekzistas Esperanto-klubo. Apud Ti?vin okazis multaj Esperanto-aran?oj, al kiuj venis rusiaj esperantistoj kaj eksterlandanoj.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]