Finna Laponio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laponia gubernio )
Finna Laponio
Provinco kaj historie gubernio
Blazono
provinco de Finnlando [+]

Lando Finnlando

Koordinatoj 67°  N , 26°  O (mapo) 67 26 Koordinatoj: 67°  N , 26°  O (mapo)
?efurbo Rovaniemi
- koordinatoj 67°  N , 26°  O (mapo) 67 26 Koordinatoj: 67°  N , 26°  O (mapo) [+]
Akvokolektejo 92 683,24 km² (9 268 324 ha ) [+]
Areo 92 683,24 km² (9 268 324 ha ) [+]

Lo?antaro 176 711 [+] (januaro 2021)
Denseco 1,91 lo?./ km² [+] [+]

Horzono Orient-E?ropa Horzono , UTC+02:00 , UTC+03:00 [+]
ISO 3166-2 FI-LL

Finna Laponio (Tero)
Finna Laponio (Tero)

Finna Laponio (Finnlando)
Finna Laponio (Finnlando)
DEC
Finna Laponio
Finna Laponio

Map
Finna Laponio

Vikimedia Komunejo :   Lapland, Finland [+]
En TTT : Oficiala retejo [+]
v ? d ? r

Laponio ( finne Lappi , formale Lapin maakunta , svede Lappland , formale Lapplands landskap , samee Lappi ) estas la plej norda provinco de Finnlando. ?i inkludas historian provincon Laponio (krom Areo de Janiskoski kaj Niskakoski , kiu estas vendita al Sovetunio en 1947) kaj Perapohjolan, kiu estas norda parto de historia provinco Ostrobotnio . ?i la 31-a de decembro 2009 , kiam pro reorganizo de la regiona ?tata administrado la gubernioj (finne laani ) estis malfonditaj, ?i je la nomo "laponia gubernio" (en la finna: Lapin laani ) anka? estis la plej norda gubernio en Finnlando . ?ar la kultura kaj geografia regiono Laponio a? Sameio anka? ampleksas najbarajn teritoriojn de norda Svedio, norda Norvegio kaj iom de rusiaj lim-regionoj ( Kola duoninsulo ), kaj krome ne ampleksas la tuton de la plej norda provinco de Finnlando (formale nur la norda parto de la Laponia provinco estas parto de Sameio), indas precizigi la finnan teritorion je nomo laponia provinco de Finnlando a? pli mallonge finna Laponio . ?efurbo de la administra unuo estas Rovaniemi . La areo de la gubernio etendi?as de la Balta Maro ( Botnia golfo ) ?is la Norvega limo. La gubernia areo estas 98 947 kvadratkilometrojn kaj ?i enhavas 29 procenta?ojn el la teritorio de Finnlando.

Fine de la jaro 2008 la gubernio havis 183 963 lo?antojn, kiu estas nur 3,6 procenta?oj el ?iuj lo?antoj de Finnlando. La lo?antoj estas plejparte finnlingvaj. La samea lingvo estas parolata nur en la plej norda parto de la guberio fare de 2500 personoj. La plej granda parto de lo?antoj vivas en la sud-okcidenta parto de la teritorio.

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Topografia mapo pri la Laponia provinco.

La norda polusa cirklo iras tra la gubernio iom norde de Rovaniemi. La klimaton influas la norda situo, grandaj diferencoj de alteco kaj la proksimaj maroj Botnia golfo kaj Arkta Oceano . La plej alta loko de Finnlando, monto Halti 1 328 metroj, situas en la nord-okcidenta parto apud la norvega limo. En la nordo situas la tria plej granda lago de Finnlando, Inari kies areo estas 1 040 km². En Laponio estas anka? du grandaj artefaritaj lagoj - Lokka kaj Porttipahta .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La suda parto de finnlanda Laponio estas lo?ata de finnoj ekde la jaro 1000. Sameoj okupi?is pri ?asado, boac-bredado kaj fi?kaptado kaj la sveda ?tato agnoskis al ili rajton posedi la teron, kiun ili utiligis. La sameoj pagis imposton al la veda re?o. En jaro 1500 finna lo?antaro trovi?is en la tuta suda parto de Laponio, ?is proksimume la nivelo de la polusa cirklo. La orienta limo al Rusio estis fiksita nur en 1595 kaj 1617. La norda limo al Norvegio estis fiksita en 1751. Pli frue du a? tri regnoj kune administris partojn de Laponio kaj la sameoj pagis imposton al ?iuj el ili.

Komence de la 1600-aj jaroj la sveda re?o Karlo la 9-a donis al koloniistoj permeson lo?i anka? norde de la polusa cirklo kaj la finna lo?antaro disvasti?is pli norden. Tamen la plej norda parto de Laponia gubernio havis samean plimulton ?is la komenco de la 20-a jarcento. En Utsjoki (Ohcejohka) sameoj estas plimulto e? nuntempe. La unua urbo en Laponio estas Tornio , fondita en 1621.

Laponio fari?is propra gubernio en la jaro 1938. Pli frue ?i apartenis al la gubernio Oulu . Anta? 1944 al la Laponia gubernio apartenis anka? Petsamo .

Komunumoj [ redakti | redakti fonton ]

La provinco havas 21 komunumojn , el kiuj kvar estas urboj.

  Komunumo Lo?antoj
je 30. 6. 2006
Areo
1. Enontekio 2.012 8.391,5 km²
2. Inari 7.014 17.321 km²
3. Kemi 22.812 92,0 km²
4. Kemijarvi 9.189 3.929,7 km²
5. Keminmaa 8.892 644,1 km²
6. Kittila 5.844 8.263,1 km²
7. Kolari 3.808 2.617,6 km²
8. Muonio 2.398 2.038,1 km²
9. Pelkosenniemi 1.102 1.882,2 km²
10. Pello 4.435 1.865,6 km²
11. Posio 4.206 3.545,1 km²
12. Ranua 4.675 3.694,5 km²
13. Rovaniemi 57.664 8.011 km²
14. Salla 4.540 5.872,5 km²
15. Savukoski 1.276 6.496,64 km²
16. Simo 3.617 1.483,5 km²
17. Sodankyla 9.193 12.415,3 km²
18. Tervola 3.689 1.595,3 km²
19. Tornio 22.355 1.227,1 km²
20. Utsjoki 1.382 5.371,7 km²
21. Ylitornio 5.118 2.207,2 km²

Komunumoj de la Laponia provinco

Eksaj komunumoj [ redakti | redakti fonton ]