Lan?o?o

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lan?o?o
departemento-ranga urbo ? urbego ? urbo ? provinca ?efurbo
Administrado
Po?tkodo 730000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 4 359 446    (2020) [+]
Lo?denso 330 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 36° 4′  N , 103° 50′  O (mapo) 36.06171 103.83177 [+]
Alto 1 572 m [+]
Areo 13192,31 km² (1 319 231 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Lanĝoŭo (Ĉinio)
Lan?o?o (?inio)
DEC
Situo de Lan?o?o

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lanzhou [+]
v ? d ? r
Urbo de Lanzhou

Lan?o?o (?州 a? 蘭州 en la ?ina , Lanzh?u en la pinjina ) estas ?efurbo de la provinco Gansuo , en ?inio .

Dum la tempo de Han-dinastio kaj Tang-dinastio, Lan?o?o estis grava pasejo sur la antikva Silka Vojo , kaj ludis apartan rolon por akceli la amikecan kontaktadon inter la ?ina popolo kaj popoloj de aliaj mondpartoj en la antikveco.

Lan?o?o nun areas je 13,043 kvadrataj kilometroj kaj havas 2 milionojn kaj 620 milojn da lo?antoj. ?i kovis en si la kulturon de la Flava Rivero kaj la kulturon de Silka Vojo, kaj servas kiel la centro de komerca kaj turisma aferoj en la nordokcidenta landparto de ?inio.

En la urbo Lan?o?o abundas antikvaj vidinda?oj, kiaj la Kvin-fonta Monto, la Unua Ponto de la Flava Rivero, la Monto de Blanka Pagodo, la provinca muzeo, Strando de Sova?a Ansero ktp.

La Kvinfonta Monto estas konata turisma pitoreskejo en nordokcidenta ?inio. ?i estis ekspluatita en la dinastio Han anta? pli ol 2 mil jaroj. En la jaro 1955, ?i estis konstruita kiel ?ardenon. La ?efa konstrua?o sur la monto estas la templo Chongqing starigita en la dinastio Ming (1368-1644). En la ?efa halo trovi?as bronza budhostatuo alta je 5 metroj kaj peza je proksimume dekmil kilogramoj. En pavilono pendas fera sonorilo farita en la jaro 1202. ?i altas je 3 metroj kaj pezas je dekmil kilogramoj. ?i sonoras dure kaj klare kaj estas unu el la dek plej famaj vidinda?oj de la antikva urbo Lanzhou. La Kvinfonta Monto altas je 1600 metroj super la marnivelo kaj havas en si kvin fontojn. Inter ili la fonto Huiquan estas la plej renoma pro la dol?a kaj travideble klara akvo ta?ga al infuzado de teo.

La fera ponto de la Flava Rivero estas nomata la unua ponto de la Flava Rivero. ?i estas nepre vizitinda loko en Lan?o?o, same kiel Granda Muro kaj Imperiestra Palaco en Pekino. Anta? longe, por transpasi la Flavan Riveron, oni povis uzi nur ?afledan floson pro torentaj fluoj kaj dan?eraj ondoj de la rivero. En la jaro 1907 oni konstruis tie la feran ponton longan je 250 metroj kaj lar?an je 8 metroj. Proksimume 200 metrojn okcidente de la ponto trovi?as kabla ponto, per kiu turistoj povas transpasi la Flavan Riveron kaj atingi alian vidinda?on -- la monton Blanka Pagodo.

La monto Blanka Pagodo havas sur si la samnoman templon konstruitan en la dinastio Juan (1206-1368). ?ia malsupra parto figuras ronde, kun trajto de la fruatempa hindia templo, kaj ?ia supra parto kun 7 eta?oj kaj 8 facoj tamen montras la ?instilan pavilonan formon. La monto Blanka Pagodo distancas de la Flava Rivero malpli ol cent metrojn. En la antikveco, piede de la monto konstrui?is pasejo Jincheng, milita fortreso fama pro topografia kruteco.

Strando de Sova?a Ansero situas en la nordorienta parto de Lan?o?o. Origine, tie estis 18 sablo-insuletoj en la Flava Rivero. En la pasinteco tie ofte videblis sova?aj anseroj, pro tio la loko ekportis la nomon ? Strando de Sova?a Ansero. Post la jaro 1958, tie konstrui?is 20 kilometre longa ?irka?-stranda digo kaj asfaltita vojo, kaj pli poste aperis parko Yantan, na?ejo ktp, formante faman vidinda?on de Lanzhou.

80 kilometrojn fore de Lan?o?o trovi?as grandega hidroelektrejo nomata Liujiaxia. ?i estis finkonstruita en 1974, kun alta digo de 147 metroj, generatora kapacito de miliono kaj 225 miloj da kilovatoj, kaj la jara elektruma kvanto de 5.7 miliardoj da kilovathoroj. Piede de la digo vidi?as pramejo, kie turistoj povas veturi per ?ipoj kaj da?rigi voja?on sur la Flava Rivero. Du horojn veturante oni trovos sin jam en ravino. ?e amba? flankoj de la ravino, apike staras groteskaj rokoj, kiuj figuras simile al stupao, monstro, geamantoj ktp. Jen estas la fina parto de la akvorezervejo anka? kun la nomo Liujiaxia. Apud la menciita akvorezervejo situas la fama ?tonkavernaro de la templo Bingling. En la tibeta lingvo, Bingling signifas mil budhojn a? centmil budhojn.

La templo Bingling konstrui?is anta? pli ol 1500 jaroj. ?i famas pro brilaj ?tonaj skulpta?oj en sia ?tonkavernaro, kiu situas en la tereno areanta je 7 kvadrataj kilometroj. En 183 grotoj kaj kavernaj ni?oj estas 694 ?tonaj skulpta?oj kaj 82 argilaj, 5 stupaoj kaj diversaj freskoj de 900 kvadrataj metroj.

La plej admirinda estas la kaverna ni?o n. 169. ?i konstrui?is en majesta kruta?o 60 metrojn alta super la terfaco, kaj estas natura ?tonkaverno areanta je 200 kvadrataj metroj. Ene rezervi?as gravaj trezoroj de la ?ina ?tona skulpturo. Starante dorsflanke al la rando de ravina abismo kaj suprenrigardante tiun faman kavernan ni?on, turistoj apena? povus kredi je siaj okuloj, ke en la mondo ekzistas tiel impona miraklo.

Esperantistoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]