한국   대만   중국   일본 
La tragedio de l' homo - Vikipedio Saltu al enhavo

La tragedio de l' homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Tragedio de l' Homo )
La Tragedio de l' Homo
La Tragedio de l' Homo
La Tragedio de l' Homo
A?toro Imre Madach
Eldonjaro 1924
Urbo Budape?to
Eldoninto Hungara Esperanto-Instituto
Pa?oj XXV + 237 + 20b de Zichy
v ? d ? r

La Tragedio de l' Homo [1] [2] , estas teatreca poemo, grava verko de la hungara literaturo , verkita de Imre Madach en 1861; trad. de Kalman Kalocsay . 1924. XXIV kaj 237 p. 21 bildoj. La strukturo konsistas en veturo kiun faras Adamo ("la" homo, foje anka? lia kunulino Evo ) kaj Lucifero kiel akompananto kaj gvidisto tra diversaj epokoj, lokoj kaj historiaj momentoj.

Lucifero asertas, ke homoj kaj Adamo volos perforti?i kaj renversi sian Kreinton, Dion. Eva aperas kune kun Adamo kaj Lucifero en la plej multaj el la scenoj, sed ?i ne ludas gravan rolon en la dramo kaj ne eliras el sia historia rolo, male al Adamo kaj Lucifero, kiuj aperas en ?iu sceno de ?ia komenco, kaj ?iam trovas ?iun aliaj kiel Adamo kaj Lucifero mem, kiom ajn ilia historia rolo.

Tiuintence la verko iel imitas aliajn pli konatajn en kiuj atestanto estas gvidita de iu konanto de la itinero, kiel ekzemple la Dia Komedio de Dante .

Prie tiu verko oni faris en 2011 animacian filmon en la hungara kaj multaj teatraj adaptoj.

Enhavo [ redakti | redakti fonton ]

Averto : La teksto, kiu sekvas, malka?as detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Unua bildo.- Enkonduka dialogo inter la an?eloj, la ?efan?eloj, Lucifero kaj la Sinjoro en la mondo de la postmortaj , ?uste post la kreo de la mondo.
  • Dua bildo.- Adamo kaj Evo en la paradizo je la komenco de la tempo; tento fare de Lucifero. Tiuj man?as la pomon de la scio.
  • Tria bildo.- ?us forpelitaj de paradiso Adamo kaj Evo jam devas prilabori je la komenco de la homa historio: ili konstruas kabanon . Adamo beda?ras sian kondi?on. Lucifero proponas al li vidigi la historion de la homa tragedio.
  • Kvara bildo.- Antikva Egipto , ?irka? 2650 a.K., Adamo aperas kiel juna faraono , probable ?oser , kaj Lucifero estas lia asistanto. Eva kiel edzino de sklavo , kiu mortas pro labora el?erpi?o kaj punado. La sklavino suprenigas la veon de la popolo kaj la faraono promesas liberigon, spite la plendon de Lucifero, kiu rigardas tion neutila.
  • Kvina bildo.- Ateno , 489 a.K., Adamo estas la juna Miltiades , Lucifero estas la kuratoro , kaj Eva estas la edzino de Miltiades, kiu militas, dum demagogoj parolkverelas kaj agitas la homamason kontra? tiu agorde kun Lucifero. Miltiades (Adamo) revenas vundita al la urbo kaj estas akuzita kiel perfidulo kaj ekzekutita fare de la popolo.
  • Sesa bildo.- Romo , 67 p.K., lascivuloj (inter kiuj Adamo kaj Lucifero) kaj amistinoj (inter kiuj Eva). Ili kantas al amo kaj vino. Apostolo Petro anoncas novajn socion kaj religion .
  • Sepa bildo.- Bizanco , Konstantinopolo , 1096 p.K., Adamo estas la krucmilitisto Tankredo, princo de Galileo , Lucifero estas lia varleto , portanto de liaj iloj, kaj Eva, nomi?as Isaura, estas nobelino, kiu sen sia intenco kaj volo fari?as mona?ino . La urbanoj ne akceptas tiujn krucmilitistojn pro malbona konduto de aliaj kaj tiuj devas tendumi ekstere. Herezuloj ekzekutotaj diskutas kun mona?oj. Adamo-Tankredo ?ion beda?ras kaj poste savas Isaura-Eva el seks-atako de krucmilitistoj. La mona?inoj Isaura kaj Helena amparolas kun Adamo kaj Lucifero: fenestrosceno. Morto kaj sor?istinoj malebligas eniron de Adamo en klostron .
  • Oka bildo.- Prago , 1615, Adamo estas la astronomo Johannes Kepler je la servo de imperiestro Rudolfo kaj Lucifero kiel dis?iplo kaj helpisto, Eva estas lia edzino, nomata Barbara. Geedza disputo de Adamo kaj Eva, kiu havas koramikon .
  • Na?a bildo.- Parizo , 1796, Placo de Greve, kie situas gilotino dum la Franca Revolucio . Adam personi?as Georges Denton , Lucifero estas ekzekutisto , Eva aperas la? du manieroj: unue kiel aristokratino mortigota, kaj due kiel malri?ulino. Estas ekzekutotaj markizo kaj lia fratino Eva, kiun Adamo amintencas sensukcese.
  • Deka bildo.- La na?a bildo estis fakte anta?ena son?o kaj tiel oni revenas al la momento de la oka. Kepler diskursas al dis?iplo.
  • Dekunua bildo.- Londono , iam en la 19-a jarcento, Adamo kaj Lucifero estas sennomaj angloj, kaj Eva estas juna etbur?a virino. Adamo kaj Lucifero filozofiumas el la supro de la Turo, poste malsupreniras kaj interetosas inter plej diversaj reprezentantoj de la popolo kaj laboristoj . Aperas Eva kiel bur?a junulino kaj Adamo allogas ?in pere de falsaj juveloj disponigitaj de Lucifero. Kiam tio estas malkovrita, okazas tumulto kaj Adamo kaj Lucifero revenas supren al la Turo, de kie ili kontemplas kiel unu post unu el la reprezentantoj de la popolo konfesas sin kaj falas en tombo.
  • Dekdua bildo.- En falanstero (utopia teknologia agrikultura komunumo) Adamo kaj Lucifero estas vagantaj kemiistoj, kiuj diskutas kun scienculo defendante sciencon kaj kemion dum tiuj defendas arton, senton, kaj Evo estas laboristino, kiu protestas kiam ?i estas apartigita de sia bebo. Okazas asembleo dum kiu oni punetas gravulojn kiel Lutero , Kasjo , Platono kaj Mikelan?elo .
  • Dektria bildo.- Adamo kaj Lucifero en la kosma spaco , ?i tie kaj tiam amba? aperas kiel si mem, filozofiumas pri la mondo kaj la Tero kiun ili vidas de malproksime. La terspirito avertas Adamon reveni al la Tero kaj al la materio sur kiu estas vivo.
  • Dekkvara bildo.- En la estonta glaciepoko , ?irka? 6000 p.K., Adamo estas maljunulo, Lucifero si mem, Eva estas la edzino de eskimo . En polusa dezerta malgastema pejza?o Adamo kaj Lucifero diskutas inter si kaj kun eskimo , kiu proponas sian edzinon (Eva) al Adamo. Sed en la fino de la ?apitro oni malka?as, ke la tuta historio estis son?o de Adamo: Lucifero vekas lin kaj oni revenas al la loko de la tria bildo. Adamo estis vidinta la estontecon de la homaro, tio estas fakte sian estontecon.
  • Dekkvina bildo.- Ekstere de la "postmorta mondo", reveninte al la komenco de la tempo. Adamo komprenas sian estontecon kaj ne deziras travivi ?in, sed Eva unuflanke kaj la Sinjoro aliflanke kura?igas lin al la vivo kaj al la lukto.
Averto : Malka?ado de la intrigo de la rakonto ?i tie fini?as.

Esperantaj eldonoj [ redakti | redakti fonton ]

  • 1924. Budapest: Hungara Esperanto Instituto
  • 1965. Budapest: Corvina
  • 2017. Chapeco: Fonto

Recenzoj [ redakti | redakti fonton ]

Citaĵo
?  Adamo, la precipa persono de la verko, travivas la tutan historion de la homaro. La verko havas sian ?efan valoron ne en sia arta forto, sed en la forto de la penso, en la grandiozeco de la koncepto, en la abundo de l' ideoj. 
—  El la Enkonduko; Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
?  Ni nur tuj komencu tiun ?i kritikon per varmega gratulo al la lerta tradukinto, S-ro K. Kalocsay kaj per insista instigo al ?iuj Esperantistoj: legu kaj relegu tiun ?i libron, ?i ja tion plenvaloras!

Estas beda?rinde, ke ni ne povas transskribi tie ?i la tutan enkondukon, kiu klarigas al ni kaj la naski?on, kaj la kreskadon, kaj la amplekson de la priparolata majstroverko. Ne ?iu verkisto havas, kiel Madach, la kura?on forbruligi siajn unuajn literatura?ojn; sed li,ekzercante severan kritikon kontra? si mem, ka?e laboris, laboradis... Kelkaj jaroj de feli?o preska? perdi?is por la mondo lian genion. La malfeli?o, kiu sekvis, pliakrigis ankora? lian de la naturo ricevitan senton pesimistan kaj [nelegebla] ≪la'Tragedio de l’Homo ≫. Tamen... ≪la pesimisme klarvida verko fini?as kie la poteozo de l'sento kaj de l’nobla stre?o de la homo ≫. (El la enkonduko.) Skizi la enhavon de la libro en kelkaj vortoj estas fareble, sed tiam oni nenion sentas a? e? supozas de la forto, de la belo, kiuj sin ka?as en la diversaj bildoj de la poemo: Adamo, forpelita el la edeno, travivas en son?o la tutan historion de la homaro, vidante en ties grandaj homoj sin mem kaj Eva’n. Je la fino li veki?as kaj malesperi?inta, li volas perei, sed tiam li konscias pri la sento, kiu vivas en lia animo: ≪ Kaj ?i tiu sento, en la animo de granda homo, donas instigon kaj inspiro npor noblaj klopodoj kaj luktoj. ?i tiuj ja povas esti vanaj, senrezultaj, sed la entuziasmo mem kaj la konscio pri la propra ago bona estas rekompenco pro ?iuj ?agrenoj kaj suferoj.≫ (El la enkonduko ). Tiun ?i libro noni povus kompari kunpejza?o: unuavide, oni konati?as kun la ?io, la vasteco, la grandeco, poste oni detale rigardas tie ?i dometon sin ka?antan sub verda foliaro, tie vojeton kondukantan al malluma arbaro, jen pre?ejan tureton, superantan supozantan vila?on, pli malproksime fine, la horizonton, kiu igas nin revi al senfineco, al etereco! Tia maniero ni unue tralegas la tutan libron kaj poste revenante, oni ekser?as la trafajn versojn, pripensante ilin, por tute kompreni tiun kaj tiun ?i detalon. Estas kutimi citi kelkajn partojn en leginda libro... La elekto tie ?i estas malfacila; ?ar ne nur la poezio de la dekkvin bildoj estas granda, sed ?ie la ideoj estas tiel belaj, tiel pripensindaj... Admiru la priskribon de la neuda?reco en la sekvantaj linioj:

Dum kisoj
?u sentas vi la milde varman venton
Tu?antan vin je vang’ kaj forflugantan?
Maldikapolvtavolo post ?i restas.
Post jar’ la polvo altas nur liniojn,
Sed postcent jaro jam kubutojn kelkajn,
Jarmiloj kelkaj viajn piramidojn enfosos,
Vian nomon ensabligos.
?akaloj hurlos en plezur?ardenoj,
Sklavgent’ mizera hejmos en dezert;
Kaj ?ion nek tempesto mondoskua,
Nek hurle mu?a tertremego faras,
Nur vent’ malforta, karesanta vin.
 
Kaj kiel bele prikantas li la rolon de la virino apud la edzo:

Kaj se en labru ’ de via
Agema viv’ la ?ielvo?’ muti?os:
Pli pura sin’ de ?i virin’ malforta,
De l’ mar?’ de interes’ pli malproksima,
Eka?dos ?in kaj tra korvejnoj ?iaj
Filtri?os ?i je poezi’ kaj kanto!
Kun tiuj du rimedoj ?e vi staros
?i, en feli? ’ kaj malfeli?o same:
?enio ridetanta, konsolanta.

Kaj finela lasta versa?o: Mi diris, penu, hom’, kaj firme fidu !

 
—  Belga esperantisto n130 (dec 1925)

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.