한국   대만   중국   일본 
Kvara Laterana koncilio - Vikipedio Saltu al enhavo

Kvara Laterana koncilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvara Laterana koncilio
ekumena koncilio ? koncilioj de Laterano
Komenco 11-a de novembro 1215 vd
Fino 30-a de novembro 1215 vd
Anta?e Tria Laterana Koncilio vd
Poste Unua Koncilio de Liono ? Kvina Laterana Koncilio vd
v ? d ? r
Kvara Laterana Koncilio
koncilia dato 11-a ?is 30-a de novembro 1215
akceptita de la katolika eklezio
anta?a koncilio Tria Laterana Koncilio
posta koncilio Unua koncilio de Liono
kunvokita de papo Inocento la 3-a
prezido papo Inocento la 3-a
partopreno 71 patriarkoj kaj metropolitooj , 412 episkopoj , 900 abatoj , pliaj mona?ejestroj kaj senditoj
temoj Kontra? instruoj de herezuloj ( Joakimo de Fiore , Kataroj kaj Valdenanoj ); klerikulara disciplino; doktrino de la Triunuo ; termino "transsubstancii?o"; gvida rolo de Romo; krucmilito
konciliaj dokumentoj 70 kanonoj kaj dekretoj pri krucmilito
v ? d ? r

La Kvara Laterana Koncilio estis la plej signifa koncilio de la mezepoko . ?i kunvoki?is per la papa dokumento Vineam Domini Sabaoth de papo Inocento la 3-a de la 19-a de aprilo 1213 kaj okazis dum novembro 1215 en la papa palaco Laterano de Romo . Temis pri la dekdua ekumena koncilio de la katolika eklezio .

La koncilio jam elstaras pro la nombro kaj geografia deveno de la partoprenantoj: ?eestis 71 patriarkoj kaj metropolitooj , inkluzive de la latinaj patriarkoj de Jerusalemo kaj Konstantinopolo (pro la krucmilita konkero de Konstantinopolo dum la jaro 1204 proteste forrestis preska? ?iuj reprezentantoj de la greke ortodoksa eklezio), krome 412 episkopoj kaj 900 abatoj , pliaj mona?ejestroj kaj senditoj. La ortodoksaj patriarkoj de Antiokio kaj Aleksandrio estis reprezentitaj per senditoj, same la re?o kaj pli posta Frederiko la 2-a de la Sankta Romia Imperio , la imperiestro de la latina regno de Konstantinopolo Henriko, kaj la re?oj de Francio, Anglio, Aragono, Hungario, Kipro kaj Jerusalemo. La nombro de okcidentaj senditoj multoble superis tiun de la proksimume 20 orientaj latinaj senditoj.

Deklaritaj celoj de la papo estis la defendo de la katolika kredo kontra? la minaco de pluraj herezaj movadoj (precipe Joakimo de Fiore , Kataroj kaj Valdenanoj ), la subteno al la krucmilitaj ?tatoj en Palestino post la malsukcesa Kvara Krucmilito de la jaro 1204 (vidu la artikolon pri la Re?lando Jerusalemo ), kaj la konfirmo de la eklezia libero en la disputo pri investituro , do la demando ?u la papo a? ?u nobeloj enpostenigas novan imperiestron.

La papo prezentis al la koncilio sepdek jam prete elformulitajn dekretojn kun dogmoj , disciplinigaj decidoj, agoj kontra? herezuloj kaj la kondi?oj de posta krucmilito .

La anoj de la koncilio mem povis kontribui malmulte pli ol solene jesi al la prezentitaj dekretoproponoj. La akceptitaj dekretoj i?is parto de la eklezia le?aro Liber Extra kaj plejgrandparte estis realigitaj en la unuopaj e?oropaj partoj de la katolika eklezio.

Dekretoj [ redakti | redakti fonton ]

Inter la konciliaj dekretoj estas:

  • Kredokonfeso (kanono 1), kiu inter aliaj doktrinoj:
    • deklaras (kontra? la dualismo de la kataroj ) ke Dio kreis ne nur la homan spiriton sed anka? la korpon kaj ke li kreis bonaj la diablon kaj la aliajn demonojn , kiuj siavole fari?is malbonaj;
    • diras ke en la e?karistio la pano transsubstancii?as en la korpo de Kristo kaj la vino en lia sango.
  • Kondamno de la instruoj de Joakimo de Fiore pri la Triunuo (kanono 2)
  • Personoj pruvita kulpaj de herezo devas esti transdonitaj al la sekulara reganto por esti punitaj. Tiujn, kontra? kiuj ekzistas suspekto oni ekskomuniku kaj, se ankora? post jaro ili rifuzas montri ke ili akceptas la katolikan kredo, oni konsideru ilin ilin herezuloj. Regantojn kiuj obstine ne liberas sian teritorion de herezuloj oni rajtas anstata?igi. (kanono 3)
  • Admono al grekaj sacerdotoj sin deteni de agoj kiaj trakti kiel malpuraj tiujn altarojn, ?e kiuj sacerdotoj latinaj celebris la meson, a? rebapti personojn baptitajn de sacerdotoj latinaj.(kanono 4)
  • Konfirmo de privilegioj de la kvar episkopujoj (tiam okupitaj de latinoj) al kiuj la imperiestro Justiniano la 1-a atribuis la titolon de patriarkujo, la? la precedencordo (post Romo ): Konstantinopolo , Aleksandrio , Antiohhio , Jerusalemo . (kanono 5)
  • Kie en la sama urbo a? diocezo vivas popoloj de diversaj ritoj a? lingvoj, tie la episkopo devas provizi konvenan pastron por ?iu grupo. (kanono 9)
  • Starigo de lernejoj por klerikuloj kaj malri?uloj ?e ?iu katedralo kaj ?e tiuj aliaj pre?ejo, kiuj disponas de sufi?aj financrimedoj. (kanono 11)
  • Malpermeso fondi novajn religiajn ordenojn : kiuj volis fondi nova komunumon elektu unu inter la ekzistantaj regularojn (kanono 13)
  • Klerikuloj, se mal?astaj a? ebriemaj, devas esti punitaj (kanonoj 14 kaj 15). Al ili estas malpermisitaj la ?asado kaj la birdokaptado (kanono 15). Ili ne vizitu teatrajn prezentojn a? similajn spektaklojn kaj ne portu luksajn vestojn (kanono 16). En neniu maniero ili darfas partopreni ju?ojn a? aliajn procedojn kiu importas morton (kanon 18).
  • ?iu kristano ekde la racia?o konfesu ?iujn siajn pekojn almena? unufoje jare al sia parohhestro kaj ricevu la e?karistion almena? je la Pasko. (kanono 21)
  • Judoj kaj islamanoj estu facile distingeblaj de kristanoj per siaj vestoj. (kanono 68)

Al la kanonoj oni almetis serion de dekretoj pri alvoko de nova krucmilito al la "Sankta Lando" Palestino , kiu pro la posta morto de la papo ne reali?is.

La koncilio krome konfirmis la altrangigon de Frederiko la 2-a al la re?o de la Sankta Romia Imperio .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]