Kristana filozofio
estas tiu esplorokampo kiu ser?as respondojn pri la senco de la mondo kaj de la vivo je la lumo de la
Kristana revelacio
; tiasence ?i referencas plipropre al la rilatoj inter
filozofio
kaj
religio
. Filozofio estas certe frukto de la rezonadoj de la homa intelekto; sed tiu ?i lumi?as anka? per revelaciaj datenoj, jam ilustritaj de la racio, kaj do pri tiuj apliki?as la homa filozofianta racio.
Kvankam la filozofio jam almondi?is en la
Antikva Grekio
kiel superpaso de la eksplikoj mitologie religiaj pri la kosmo, liberi?ante el tiuj lastaj kaj unuafoje proponante pensadon bazitan sur racia metodo, tiu ?i sama metodo estis grandparte asimilita de la mezepoka kristana teologio, kiu ?in metis al si kiel fundamenta alvenpunkto de la filozofia sciado.
[1]
Cetere la apero en Grekio de la filozofio kiel a?tonoma rezonado, kiu jam kunportis plii?antan diferenci?on el la
religioj
ekzoteraj
por akiri sendependon, kunportis anka? provon analizi la enhavojn la? vidpunkto pli ena kaj el?erpa, alproksimi?ante nome al religieco tipe
esotera
. Tion oni povas scii per la fakto ke la unuaj filozofiaj konceptoj, kiaj
ar?e
(?ρχ?) a?
logos
, estis eltiritaj el la mitoj de antikvaj religiaj
kosmogonioj
. ?i-kaze filozofio alprenis la veston de kritika penso esploranta pri ekstera aspekto de la dieco ?in enkondukante al nivelo pli introspekta kaj racia. Flanke de la religieco, tipe tradicia, aldoni?is alia pli subtera esprimi?anta precipe la?forme de
orfeaj
kaj
ele?zisaj
misteroj.
[2]
Alivorte estis anta?metita la postulo repripensi la rilaton kun la dieco kaj alfronti la problemojn proprajn de la
etiko
, a? la maniero la? kiu homo kondukas sian ekziston kaj siajn rilatojn kun la
Poliso
uzante raciajn kaj spekulativajn instrumentojn, pere, tamen, de aliro rezervita al malmultaj
inicitoj
ka?ze de la karakterizo
sankta
atribuata al la novaj doktrinoj.
[3]
Per la ensceni?o de
Sokrato
,
Platono
kaj
Aristotelo
, la filozofia esplorkampo etendi?is trans la atentigoj de
naturalismaj
surfacigitaj de la unuaj tiukampe pensuloj, ?is fakte konfuzi?i kaj miksi?i kun teologio. Strikta ligo kun ?i lasta estis konservita en la helenisma epoko, aparte ?e
stoikismo
. Okazos ?e la alveno de
kristanismo
la konscii?o pri la neceso akordigi filozofion kaj religion ene de pensado kiu helpu la homan spiriton elstari?i ?is transformi?i al
mistikismo
. La pagana esprimo de tiu nova filozofia-religia sento estis
novplatonismo
de
Plotino
, kiu konstruis anka?
asketan
vojon al la
Unuo
.
Respondoj al postuloj de racieco en religio
[
redakti
|
redakti fonton
]
Kristanismo montras kaj ekscitas tian bezonon de racieco: fakte, ?i tuj oponas religion pensitan kiel miton, absolute direkti?ante al religio kiel scio kaj al Dio kiel Logoso (ordiganto krom kreanto). ?io tio trovas fundamenton, krom en la apogo sur la konkreteco de la sia historio kontrolebla ?iumomente kaj spertita en la karneco de la Difilo, en la sintezo de la johana evangelio kie Logos estas sa?o de Dio en ?iu esta?o kaj pere de kiu ?io estis farita. Kaj la
Patroj de la Eklezio
enga?i?as kompari sian kredon kun la postuloj de la racio. La modelo de tiu postulo, anka? se ne eksplicite citata, jam naski?is el la greka filozofio. Oni vidu tion en
E?tifrono
de Platono: Sokrato petas al E?tifrono kio estas sankta kaj kiam aga?o rajtas diri?i sankta. E?tifrono respondas ke sankta estas tio kio pla?as al la dioj. Sokrato pluinsistas kaj rimarkigas ke al la dioj pla?as diversa?oj kaj kontra?a?oj, kaj fine anta?metas la decidan demandon: "La Sankta sanktas ?ar ?atata de la dioj a? ?atatas de la dioj ?ar sankta?" En la unua kazo la dioj estas arbitraj, en la dua ili estas ligitaj al la vero kaj bono.
?i tie Platono eliras el la
Misterecaj religioj
de mitoj obskuraj kaj senraciaj, kaj reirigas al la Arkeo (principo-normo) de
pitagoranoj
kaj al la
Nous
de
Anaksagoro
.
Jam en la
Malnova Testamento
montri?as tiu bezono igante
Jahveismon
la religio de la Patroj, kies Dio estas malplektita el la spaco kaj tempo: religio kiu obeas implicitan normon de racieco ?ar Dio estas “Tiu kiu vere estas”. Tia racieco estas naskita kaj naski?inta en Dio mem kiu estas Logoso, do origino de la vero. Estas kiel diri ke tio kio ne estas racia ne povas esti el Dio (se religio perforte sin trudas... ne povas esti vera).
[2]
Arkivigite je
2006-06-07 per la retarkivo
Wayback Machine
Rilatoj inter filozofio kaj teologio
[
redakti
|
redakti fonton
]
Problemo de la rilatoj inter filozofio kaj teologio, kaj de iliaj eblaj demarkacioj, evidenti?is unuafoje per la anonco de la kristana revelacio.
[4]
La rilatoj de la filozofio kun la kredo estis, fakte, kribrita ?e la lumo de forte kritika konscio fare de iuj Patroj de la Eklezio (ekzemple
Sankta Ireneo
a?
Tertuliano
), kiuj alertigis pri la riskoj de herezo al kiuj ?i povas altiri la kredantojn, kiel jam skribis
Sankta Pa?lo
.
[5]
Kredo kaj filozofio en mezepokaj filozofoj
[
redakti
|
redakti fonton
]
Sekve la
kristana teologio
surprenis la veston de filozofio, a? de provo pensi la dia?on anka? per la iloj de la racio, ne propre por fortigila kredon, sed nur por ?in defendi el la kritikoj kontra? ?i. Filozofio “servistino de la kredo” estas la koncepto en tiuj unuaj konstruemaj rilatoj inter filozofio kaj religio, ekzemple en
Klemento de Aleksandrio
,
[6]
kaj en la tuta mezepoka kulturo ekde
Alberto la Granda
: ≪
ad theologiam omnes aliae scientiae ancillantur
≫ (teologion ?iuj sciencoj servas),
[7]
?is sankta
Tomaso de Akvino
,
[8]
kaj sankta
Bonaventura
.
Tomaso de Akvino donas novan sistemadon al la filozofio startante el la identigo aristotela kun la
metafiziko
: filozofio estas elstarigita al rango de la plej noblaj sciencoj de la homo, kaj al ?i estas anta? ?io komisiita la tasko ricevi kaj kompreni la
praeambula fidei
(anta?paroloj de la kredo): la? Tomaso filozofio ebligas alveni al iuj fundamentaj veroj, kiaj la racia konebleco de la ekzisto de Dio, kiel okazis ekzemple al
Aristotelo
kiu, kvankam ignora pri la kristana revelacio. Tiuj atingoj de la racio helpas ke la inteligento povu levi?i al la revelaciitaj veroj.
Tiuj veroj estos en la klerisma epoko konfuzitaj kun la kapablo “pruvi” per la racio la fundamentojn de la kredo.
La? la tuta mezepoko filozofio da?rigas tiel mar?i paralele kun evoluigo de la religia pensado, malgra? ke iuj a?toroj,
Vilhelmo de Ockham
ekzemple, markis la distancon de la kredo el la racio: tio ?i tro foras el la diaj misteroj por ilin prilumi.
?e la
Renesanco
venkas du tendencoj: unuflanke trovi?as
Marsilio Ficino
kiu etendas la koncepton de kristana filozofio anka? al a?toroj de epoko nekristanaj kiel Platono; li opinias ke, kvankam religio kaj filozofio estas senmanke historia konstruo, tamen kie la revelaciita vero aspiru al sia propra le?igo metahistoria (nome transcenda) filozofio estas
philosophia perennis
, ?iamda?ra remeditado pri siaj reguloj kaj siaj konceptoj: pro tio esti?as eterna “pia filozofio” mala al la ateistaj kaj materiistaj fluoj, kiuj trairas la jarcentojn kaj kulminas kun la ?eesti?o de kristanismo. Aliflanke venkas la tendenco plejinsiste direkti?anta al la
homo
kaj al la
naturo
, iniciatinte tiun procedon de malproksimi?o de la filozofia penso el religio, kiu karakterizas la modernan epokon.
Telesio
lan?is principon la? kiu la naturo esplorendas “la? siaj propraj principoj”, reproponante tiel la vizion tipe aristotelan de “racio imanenta en la ?iuj organismoj. Iuj, kiel
Campanella
, adaptis la kristanan teologion al koncepto tipa de naturalismo, kie tamen restas fortaj trajtoj de la novplatonimo kaj a?gustenismo. Sed okazas kun
Galileo Galilei
la komenci?o de la aplikado de
scienca metodo
, en kiu venkas la rezigno esplori la kvalitajn esencojn de la naturo, favore al aliro al ?i tute kvanta kaj matematika..
[9]
Dum Galileo enirigis la separadon inter la religia a?toritato kaj tiu de la scienca medio, sed ?iam en orbito de reciproka a?tonomio kaj paca kunvivado (li kristane interpretis Biblion “?i instruas kiel iri al la ?ielo, ne kiel estas aran?ita la ?ielo”), kun la enmeti?o de
deismo
naski?is nova religieco eligita el kristanismo, kiu bazi?ante sur la
racio
komplete forallasas ?iun pozitivan revelacion kaj eklezian influon. Kun
Klerismo
kaj aparte kun
Kantio
, tiu a?tonomio de la racio akiras vidpunkton tiom radikan, ne nur en la scienca praktiko sed anka? en la sfero plej priteoriaj de la “pura racio”, ke ?i translimis en la fama eldiro de
Nietzsche
“Dio estas morta”: per tio tiu ?i esprimis la rifuzon ne nur pri la akcepto de kiu ajn kosma ordo, sed anka? la rifuzon de valoroj absolutaj mem.
El tia perspektivo fontis la sinteno negative difinita "
sciencista
",
[10]
la? kiu la scienca scio estas metenda fundamento de ?iu scio en kiu ajn studkampo, anka? politika kaj etika, kaj kiun la kristana filozofio enga?i?is ?iam kontra?stari.
Plurfoje la? jarcentoj elstaruloj de la kristana filozofiado, kiel jam
Tomaso de Akvino
a? anka? oficialaj sanktase?aj dokumentoj, halti?is sur la rilatoj inter kredo kaj racio, por marki la katolikan vidpunkton, kaj sur la rezultoj de tiuj rilatoj; ?usa
encikliko
promulgita de papo
Johano Pa?lo la 2-a
Fides et Ratio
(Kredo kaj Racio), kaj plej ?usa parolado de
Benedikto la 16-a
en la universitato de Regensburgo de
12a de septembro
2006
kaj anka? en “Veritas in Caritate” (Vero en la amo), reproponis la tiupunktan doktrinon de la Katolika Eklezio.
“Kredo kaj Racio” prezentas la
spiriton
de la homo kiel kondi?itan de du altiroj,
kredo
kaj
racio
. Se mankas unu el du, oni ne povas ekflugi al la esploro pri la
vero
. Neniu kredo povas esti akceptita se anta?e ?i ne estas “pensita” de la
intelekto
. Dio revelacii?as al la inteligento, ofertas inteligeblan eksplikon pri sia amo. La amo de Dio estas la objekto de la Revelacio kaj tial komunikita al la homo kiun ?in konos per sia racieco..
[11]
.
La problemo de la rilatoj inter kredo kaj racio estas analizitaj anka?, inter aliaj, de la filozofio de la
Febla penso
kaj de la
Analiza filozofio
: la? ili la racio havas precipan taskon alfronti kritikan dekonstruon de siaj anta?kondi?oj kaj me?anismoj, por retrovi sian a?tonomion, kaj sendependon el ?iuj ideologioj kaj a?toritatoj, inkluzive de tiu de la kredo.
Foje oni diskutas ?u ebla kristana filozofio konsiderinte ke la racio devas procedi per siaj fortoj kaj ne akcepti, se ne post motivigo, anta?kondi?ojn. Sub tiu lumo certe kristana filozofio ne eblas, sed la homa racio povas ricevi de la teologio instigon kaj verojn plilar?igantajn la menson al la perspektivoj de la rezonado. ?iam tamen la Racio rajtas kaj devas kredi nur post la trovo de la pruvoj kiuj rajtigas la kredagon.
Kristana filozofio la? protestantaj teologioj
[
redakti
|
redakti fonton
]
- ↑
Tiasence asertas
Joseph Ratzinger
: “La racieco povis fari?i religio ?ar la Dio de la racieco eniris mem religion. Finfine, la elemento depostulanta la kredon, nome la historia Vorto de Dio, ?u eble ne konstituis la premison por ke la religio povu direkti?i al Dio filozofia, kiu ne estis Dio nure filozofia kaj kiu tamen ne repu?is la filozofion, sed male ?in alprenis? ?i-tie aperis mirinda?o: la du fundamentaj principoj, ?ajne kontra?antaj kristanismon ? ligo kun la
metafiziko
kaj ligo kun la historio ? reciproke influis kaj ekmar?is; kune formis la apologio de kristanismo kiel “religio vera”. (Prelego pri “?u Vero de kristanismo?”, eldirita de kardinalo Joseph Ratzinger la
27an de novembro
1999 ?e la
Sorbono
de
Parizo
.
- ↑
Cfr.:
U. Bianchi
, A. Motte e AA.VV.,
Trattato di antropologia del sacro
, Jaca Book, Milano 1992,
ISBN 978-88-16-40298-0
- ↑
Vincenzo Capparelli,
La sapienza di
Pitagora
, edizioni Mediterranee, Roma 2003
ISBN 88-272-0587-X
- ↑
Cfr. Pierre Hadot
Esercizi spirituali e filosofia antica
, Einaudi, Torino 2002.
- ↑
Diras Pa?lo ≪Atentu ke vi ne trompi?u per la filozofio” (Kol 8)
[1]
, referencante tamen al la
sofistika
sa?o de la homaj tradicioj, kiujn li plurfoje kontra?metas al la dia sa?o, kaj kiujn li invitas koni per la “okuloj de la menso” (vidu Rm 1)
- ↑
Klemento,
Stromata
, I, 5, tiel esprimi?as: ≪La doktrino de la Savanto estas en si mem perfekta kaj ne bezonas iun ajn apogon, ?ar ?i estas la forto de la sa?o de Dio. La greka filozofio, per sia alporta?o, ne plifortigas la veron, sed pro tio ke ?i depotencigas la atakon de la
sofistiko
kaj senarmigas la trompigajn atakojn kontra? la vero, oni ?in prave ?atas kiel he?on kaj zonmuron de la vitejo” (37)
- ↑
Alberto La Granda,
Summa Theologiae
, I, VI, I, 6
- ↑
≪ Rezonado kaj racio povas akordi?i, e? la racio utilas por ke homaj estuloj sin demandu pri enigmoj de la kredo. La celo de la kredo kaj de la racio estas la sama, se poste la racio alvenas kontra?i la kredon mem devas submeti?i al tiu ?i” (
Summa contra gentiles
)
- ↑
≪...e stimo che, tolti via gli orecchi le lingue e i nasi, restino bene le figure i numeri e i moti, ma non gia gli odori ne i sapori ne i suoni, li quali fuor dell'animale vivente non credo che sieno altro che nomi, come a punto altro che nome non e il solletico e la titillazione, rimosse l'ascelle e la pelle intorno al naso≫ (... kaj mi opinias ke, post la eliminado de oreloj, langoj kaj nazoj, vidige restu la figuroj la nombroj kaj la movoj, sed ja ne odoroj nek saporoj, kiuj ekstere de la vivanta animalulo, la? mia opinio, nenialio estas ol nomoj, kiel ol nomoj estas prurito kaj tikleto (post formovo de akseloj kaj de ha?to ?irka?e de la nazo. G. Galilei,
Il Saggiatore
, ?ap. XLVIII).
- ↑
Cf.
Treccani Portalo online
.
- ↑
Vidu
integra teksto de la
Fides et Ratio
- Etienne Gilson,
Introduzione alla filosofia cristiana
, a cura di A. Livi, trad. di A. Bettini, Massimo ed., 1986
ISBN 88-7030-915-0
- Etienne Gilson,
La filosofia nel Medioevo. Dalle origini patristiche alla fine del XIV secolo
, trad. di M. A. Del Torre, 2004
ISBN 88-383-0033-X
- J. B. Metz,
La fede nella storia e nella societa
, Queriniana, Brescia 1978
- Cornelio Fabro,
Per un progetto di filosofia cristiana
, D'Auria M., 1991
- Antonio Piolanti,
Il tomismo come filosofia cristiana nel pensiero di Leone XIII
, Libreria Editrice Vaticana, 1983
- Guglielmo Forni Rosa,
La filosofia cristiana: una discussione (1927-33)
, CLUEB, 1988
- Emmerich Stiglmayr: Der Wissenschaftsbegriff in der christlichen Philosophie. 1979.
- Ernst Bloch: Christliche Philosophie des Mittelalters, Philosophie der Renaissance. 1985.
- Emerich Coreth (Hrsg.): Christliche Philosophie im katholischen Denken des 19. und 20. Jahrhunderts. 3 Bande. Graz u.a., 1987?1990.
- Heinrich M. Schmidinger: Die christliche Philosophie des 20. Jahrhunderts im deutschen *Sprachraum. Eine philosophiegeschichtliche Skizze. In: Salzburger Jahrbuch fur Philosophie. 35, 1990, S. 105?123.
- Richard Heinzmann: Christlicher Glaube und der Anspruch des Denkens Beitrage aus der Sicht christlicher Philosophie. 1998.
- Emerich Coreth: Beitrage zur christlichen Philosophie. 1999.
- Wolfgang Senz: Christliche Philosophie und Theologie im Lichte der Platonischen Dialektik und Lehre vom Ich. 2002.