한국   대만   중국   일본 
Kredokonfeso - Vikipedio Saltu al enhavo

Kredokonfeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kredokonfeso (latine "credo" - “mi kredas”, de "credere" - “kredi”) estas parto de la kristana diservo . Mallongaj versioj estas konataj ekde la frua eklezio, ?efe en la rito de bapto , tamen ne entenata en ?iuj liturgiaj formoj. En la diversaj kristanaj eklezioj la kredokonfeso aperas en malsamaj partoj de la diservo, kutime tamen lige kun la bapto a? la e?karistio .

Formoj [ redakti | redakti fonton ]

Kiel kredokonfeso la ortodoksa eklezio utiligas la t.n. nicean Kredon , pli ekzakte la nicea-konstantinopolan kredokonfeson . ?in uzas anka? la katolika eklezio ?enerale en la meso , sed en la bapto kaj la konfirmacio kaj foje en la meso ?i uzas la t.n. apostolan Kredo-n . Tiu ?i lasta estas la kutima konfeso en protestantismaj diservoj. Dum solenaj ekumenaj celebradoj, oni normale elektas la nicea-konstantinopolan kredokonfeson. La okcidentaj eklezioj, malkiel la orientaj, ?enerale inkludas la frazojn "Dio el Dio" kaj "kaj la Filo" ( Filiokvo ), kiuj ne trovi?as en la kredokonfeso de la Unua Koncilio de Konstantinopolo . Preska? ?iuj eklezioj uzas la singularan nombron, "Mi kredas … mi konfesas … mi atendas", anstata? la pluralan "Ni kredas … ni konfesas … ni atendas" de la koncilio.

Teologia funkcio [ redakti | redakti fonton ]

Teologie la kredokonfeso estas konfirmo de la ?usta kredo, por dislimigi sin de la herezo ene de la kristanaj eklezioj. Ja ekzistas en modernaj diservoj anka? konfesformoj, kiuj esprimas la propran kredorigardon, sed tio ne estas la praa funkcio. Je la komenco la Kredo precipe rilatas kun la bapto. Poste oni uzis ?in pli forte kiel kredodokumento, per kiu oni povas pruvi la legitimecon de la propra kredo. Tial en la plejmultaj eklezioj la Kredo anka? hodia? staras en konekto kun la evangelia proklamado kaj la bapto:

  • En la katolikismo kaj la ortodoksismo oni parolas la Kredo-n kiel eron de la ordinariumo kutime je diman?oj kaj festotagoj inter prediko kaj porpetoj . ?i estas ero de la vortodiservo . La kredantoj konfesas anta? la komunio denove la fidon, kvaza? kiel kondi?o, ?ar la? katolika kompreno la kredo prezentas la kondi?on por la komunikomunumo. Je tiu ?i punkto de la meso anka? en la antikva epoko la ankora? ne baptitoj, kiuj do formale ja ne akceptis la kredon, devis forlasi la diservon.
  • En la protestantismo la loko de la kredokonfesado estas tiu parto de la diservo titolita per ?evangelio kaj konfeso“. Tio signifas: La kredokonfeso estas deklamata a? anta? a? post laprediko, se en la diservo ne okazis bapto.
  • En la Islamo , "Mi atestas ke nenia dio ekzistas krom Dio, kaj mi atestas ke Mohamedo estas la sendita de Dio" ( A?adu an la ilala il alah ?a a?adu anna mu?amadam ra?ululah ) estas la kredokonfeso.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

En la frua kristanismo oni proklamis kredokonfeson dum la baptorito. Poste, patriarko Timoteo de Konstantinopolo enmetis la Kredokonfeson nicea-konstantinopolan en la bizancan diservan liturgion. En la jaro 589 , kiam re?o Rekared konverti?is de la arianismo , la 3-a koncilio de Toledo en Hispanio enmetis tiun kredokonfeson en la okcidentan mesliturgion. Tiutempe oni proklamis la kredokonfeson anta? la Patro Nia , kvaza? anta?kondi?o por la komunio . Ekde Hispanio tiu enmeto en la mesliturgion disvasti?is dum la 8-a jarcento en la Franka Imperio . Pro la diskutita frazo "kaj la Filo" ( Filiokvo ), tiam aldonita al la teksto, Papo Leono la 3-a rekomendis ne inkludi la kredokonfeson en la meso. Nur en 1014 Benedikto la 8-a enprenis la kredokonfeson en la roman liturgion, onidire la? deziro de imperiestro Henriko la 2-a , kiu okaze de sia koronado kiel imperiestro miris pri ties manko en la roma liturgio.

Teksto [ redakti | redakti fonton ]

Latine [1] Esperante [2]
Credo in unum Deum,
patrem omnipotentem, factorem cæli et terræ,
visibilium omnium et invisibilium.
Et in unum Dominum Jesum Christum,
Filium Dei unigenitum.
Et ex Patre natum ante omnia sæcula.
Deum de Deo, lumen de lumine,
Deum verum de Deo vero,
genitum, non factum,
consubstantialem Patri:
per quem omnia facta sunt.
Qui propter nos homines et propter nostram salutem
descendit de cælis.
Et incarnatus est
de Spiritu Sancto
ex Maria Virgine,
et homo factus est.
Crucifixus etiam pro nobis
sub Pontio Pilato;
passus et sepultus est,
et resurrexit tertia die, secundum Scripturas,
et ascendit in cælum,
sedet ad dexteram Patris.
Et iterum venturus est cum gloria
judicare vivos et mortuos,
cujus regni non erit finis.
Et in Spiritum Sanctum, Dominum et vivificantem:
qui ex Patre Filioque procedit.
Qui cum Patre et Filio simul adoratur
et conglorificatur:
qui locutus est per Prophetas.
Et unam, sanctam, catholicam
et apostolicam Ecclesiam.
Confiteor unum baptisma
in remissionem peccatorum.
Et expecto resurrectionem mortuorum,
et vitam venturi sæculi. Amen.
Mi kredas je unu Dio,
la Patro ?iopova, Kreinto de la ?ielo kaj de la tero,
de ?iuj a?oj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
nununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro naski?inta anta? ?iuj jarcentoj:
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita,
samsubstanca kun la Patro;
per kiu ?io estas farita.
Por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ?ieloj.
Kaj per la Sankta Spirito
Li enkarni?is el la Virgo Maria
kaj fari?is homo.
Krucumita por ni sub Pontio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita,
La trian tagon Li resurektis la? la Skriboj,
ascendis al la ?ielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos en gloro, ju?i la vivantojn kaj mortintojn,
Kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas el la Patro kaj la Filo.
kiu kun Patro kaj Filo same estas adorata kaj glorata;
kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la resurekton de la mortintoj
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.

Ceremonioj [ redakti | redakti fonton ]

Aktuale la sola ceremonio, kiu akompanas la proklamon de la Kredokonfeso en la meso, estas tio ?i: je la vortoj de la nicea-konstantinopola kredokonfeso, "Kaj per la Sankta Spirito Li enkarni?is el Maria, la Virgulino, kaj fari?is homo", a? la relativa frazo de la apostola, oni klini?as. En la festoj de Kristnasko kaj Anunciacio oni genui?as.

Anta? la revizio de la roma liturgio en la jaro 1970 , anstata? klini?i oni genufleksis je tiuj vortoj. Plue oni krucosignis sin dum la lastaj vortoj de la kredokonfeso, "kaj la vivon en la estonta mondo". Tiun formon de la roma liturgio oni nun nomas la trenta meso .

En la protestantismo oni kutime diras la kredokonfeson starante, ne mallevante la kapon (kontra?e al tio, kion oni faras dum pre?ado), sed rigardante la altarkrucon.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. La? la Roma Meslibro , 2002
  2. La? Adoru , eldonita de IKUE kaj KELI, eldonejo Ponto 2001.