Kredodeklaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kredodeklaro a? kredokonfeso referencas al publika deklaro, la?forme pli a? malpli artikita, flanke de iu kristana eklezio, de grupo de kristanoj a? de unu aparta kristano, pri enhavo de sia kredo kaj de ?iaj implicoj. La neceso pliprecizigi la enhavon de sia kredo krei?as ?iujn kazojn en kiuj ideologiaj a? kulturaj fortoj fremdaj (ene kaj melene de la Eklezioj) kapablas endan?erigi la integrecon de la kredo kaj de la kristana identeco, tia kiel estis transdonita. La kredodeklaro, krome, kiel sintezo de la kristana kredo ricevas anka? instruan aspekton (prenante la formon de kate?ismo a? formulante tezojn kaj kontra?tezojn. Do, necesas distingi kredodeklaro el kredokonfeso kiu estas io pli solena kaj artikolita kaj deviga por ?iuj, kvankam la distingo foje fari?as malfacila.

Historio de la termino [ redakti | redakti fonton ]

En la Nova Testamento la termino ?μολογ?α ( homologia ) povas esti kunligita, en la senco de " kredkonfeso " al la Evangelio a? al la kredo ; la verbo ?μολογ?ω ( homologe? ) havas kiel objekton jen la kredon jen la pekon . Sub la kompusi?o kun la persekutoj, la Patristiko alestigas la konceptan nova?on de la " konfesanto ".
Dum la ekzemploj pli antikvaj ol Symbolum Apostolorum (kredo de la apostoloj), ankora? demandformaj, havis en la 2-a jarcento individuan kredodeklaran uzon en la momento de la bapto ; la en?ovo de kredo en la oficialan liturgion, ?ajnas esti okazinta en 473 kiam Petro Fulisto , patriarko de Antio?io ( 471 - 488 ), enkondukis, membri?ante en monofizitismo , en liturgion, la nicean kredon por kritiki kaj konfuzi kion dekretis la koncilio de Kalcedono .
La verbo ?ξ?μολογ?ω ( exomologeo ) poste alvenis signifi la pentofaran sakramenton (la pekkonfeso) de la komunumo kuni?inta (oni vidu en la Didakeo kaj en la unua epistolo de Klemento 51,3). En la 4-a jarcento Johano Krizostomo proponis la publikan pekkonfeson anta? la ricevo de la bapto a? de la E?karistio E?karistio . La konfeso de la peko ad auriculam ("en la oreloj" de la presbitero ), estas mezepoka disvolvi?o, kiu tamen havas sian rolon en la medio de la liturgio.

En la Kvara Laterana koncilio de 1215 la pekkonfeso al la orelo estis igita deviga almena? unufojon jare, rekvizito por partopreni E?karistion.

Pliklariga resumo:

  1. 1. En la antikva Eklezio confessio signifis la kredodeklaro farita de martiro a? "konfesanto" kiu estis devigita suferi persekuton pro sia kredo (oni vidu: 1-a epistolo al Timoteo (6,13); 2-a epistolo al la korintanoj (9,13).
  2. 2. La termino pliposte ricevis la signifon de deklaro de religiaj konvinkoj kun a? sen referenco al la persekuto.
  3. 3. Tiu vorto estis anka? uzata sur la tombo de martiro a? konfesanto, ekzemple, konfesio de Petro apostolo en Vatikano .
  4. 4. La termino"Konfeso" havas anka? pli ?eneralan signifon: nome la?do kaj adoro al Dio.
  5. 5. La "konfeso" estis sinonimo de konfeso de peko, kiu estas sakramento en la Katolika Eklezio .

La kredodeklaroj en Protestantismo [ redakti | redakti fonton ]

El la dua senco de " konfeso ", nome la deklaro pri tio kion oni kredas, naski?as la uzo de la termino en la Eklezioj de la Reformacio , nome kredodeklaro por difini, en kontra?starigo aparte al katolikismo , sed anka? rilate al la konvinkoj de sektaj grupoj. En la eklezioj de la Reformacio tiaj kreddeklaroj ne estis intencitaj kiel alternativo al la antikvaj ekumenaj kredokonfesoj (ekzemple, la apostola kredo a? la Kredokonfeso nicea-konstantinopola , sed kiel asertoj pri la maniero ilin interpreti. Ilia intenco, do, celis klarigi kion signifas proklami ke " Jesuo estas la Sinjoro ", kaj montri ke tiu aserto povas esti farita, la? protestantoj, nur je la lumo de la pravigo per “sola kredo”. Temis pri konfesdeklaro de la tuta eklezio kaj ne unuopaj teologoj.

La unua konfesdeklaro tiutipa estas la A?gsburga konfeso de 1530 kaj, inter la lastaj, la kredodeklaro de Westminster de 1643 kiu surbaze de la Skota kredodeklaro de 1560 fari?is fundamento de la Eklezio de Skotlando en 1689 .

La dekretoj de la Koncilio de Trento ( 1545 - 1563 ) povas esti konsiderataj kiel la kredkonfesa "respondo" de Katolikismo al la principoj de la protestanta reformo kiel proklamataj en la diversaj kreddeklaroj.

La tridekna? artikoloj de religio de la Eklezio de Anglio ne estas kredodeklaro en la senco konturita ?i-supre. Ne temis pri verko de teologoj difinantaj konfesian pozicion, male temis pri pruvo akordigi malsamajn konfesiajn vidpunktojn por favori ?eneralan eklezian unui?on. Fakte ili ne celas devigi ?iujn provincojn de la Anglikana Komunio .

Listo de la kredodeklaroj kaj kredkonfesoj [ redakti | redakti fonton ]

Kredokonfesoj de la antikva Eklezio [ redakti | redakti fonton ]

Kredodeklaroj de la Luteranaj Eklezioj [ redakti | redakti fonton ]

Kredodeklaroj de la Reformaciitaj Eklezioj [ redakti | redakti fonton ]

Aliaj [ redakti | redakti fonton ]

En la Katolika Eklezio kredokonfesoj [ redakti | redakti fonton ]

Kredo deklaroj en judismo kaj islamo [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Romeo Fabbri (cur.), Confessioni di fede delle chiese cristiane , EDB, Bologna 1996
  • Christian Confessions: a Historical Introduction , [de] Ted A. Campbell. First ed. xxi, 336 p. Louisville, Ky.: Westminster/John Knox Press, 1996. ISBN 0-664-25650-3

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]