한국   대만   중국   일본 
Kratera lago - Vikipedio Saltu al enhavo

Kratera lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... ?i tiu artikolo temas pri terformo. Por informoj pri lago en Oregono, vidu la artikolon Kratera Lago .

Kratera lago estas lago , formi?inta rezulte de pleni?o per akvo de vulkana kratero , kaldero , maaro a? alfrapa kratero .

?ar krateroj plej ofte havas rondan formon kaj altajn murojn, kratera lago havas malmultajn alfluojn kaj preska? neniujn elfluojn. Kutime kratero pleni?as per pluva akvo (maaroj per grunda akvo ( ruse : Грунтовая вода ) ) kaj la lago atingas ekvilibron per enfiltri?o kaj vaporado ). Post paso de tempo erozio povas estigi surteran elfluejon a? e? trafluejon, ekzemplo de kio estas la novzelanda lago Taupo , tra kiu fluas la rivero Waikato .

Akvo en vulkana kratero foje havas tian kemian konsiston, kiu igas vivon neebla. Ekzemploj de tiaj ofte koloraj acidaj lagoj estas Rincon de la Vieja kaj Irazu en Kostariko . Anka? kvanto de karbona dioksido povas esti tre alta kaj ka?zi limnologian katastrofon , kiel ?e la lago Nyos en Kameruno .

Ekzemploj de krateraj lagoj [ redakti | redakti fonton ]

Wenchi, Etiopio
Lago, esti?inta en 1991 rezulte de erupcio de la vulkano Pinatubo en Filipinoj
Nyos post la disver?i?o en 1986
nomo tipo de kratero (landero kaj) lando areo (km²)
Afriko
Bosumtwi alfrapa kratero Ganao 49
Nyos maaro [1] Kameruno 2
Monoun maaro [2] Kameruno
Wenchi vulkana kratero Etiopio
Ameriko
Atitlan   Gvatemalo
Cuicocha kaldero Ekvadoro
Irazu vulkana kratero Kostariko
Katmai kaldero Alasko , Usono
Kratera Lago kaldero Oregono , Usono 53
Rincon de la Vieja vulkana kratero Kostariko
Saint-Jean alfrapa kratero Kebekio , Kanado
Lago Coatepeque kaldero Salvadoro
A?stralio kaj Oceanio
Taupo kaldero Nov-Zelando 616
Azio
?iela Lago montara kaldero Nord-Koreio kaj ?inio
Elgigitgin alfrapa kratero Siberio , Rusio 110
Kelud   Indonezio
Lonar alfrapa kratero Maharashtra , Barato 1
Kurilskoje ( ruse : Курильское ) kaldero Kam?atko , Rusio
Nemrut kaldero Okcidenta Armenio , Turkio
Pinatubo kaldero Filipinoj
Taal kaldero (3 krateroj) Filipinoj 234
Toba kaldero Sumatro , Indonezio 1130
Kus?aro kaldero Hokkaido , Japanio 79
?ikotsu kaldero Hokkaido, Japanio 78
Toja (a? Toya) kaldero Hokkaido, Japanio 71
To?ada (a? Towada) kaldero Hon?u , Japanio 61
Taza?a (a? Tazawa) kaldero Hon?u, Japanio 26
E?ropo
Albana Lago vulkana kratero / kaldero Latio, Italio 6
Averno vulkana kratero Kampanio , Italio 0,5
Bolsena kaldero Latio , Italio 113
Bracciano kaldero Latio, Italio 56
Kerið   Islando
Kuls?-to kaldero Hungario 0,7
Laacher kaldero (ofte indikata kiel maaro) Ejfelo , Germanio 3
Oskjuvatn kaldero Islando 11
Siljan parto de alfrapa kratero Svedio 292
Windsborn ( germane : Windsborn ) vulkana kratero Germanio 3
Marso
Jezero ( angle : Jezero (crater) ) kratero ? seki?inta
Laacher See
Laacher See

Grava rimarko [ redakti | redakti fonton ]

Estas anka? vulkanaj lagoj kiuj ne estas krateraj.

Ekzemple, la lagon Tana -n en Etiopio estigis lafo el pluraj erupcioj , kiu blokis la fluon de la praa Blua Nilo kaj de aliaj riveroj.

Referencoj kaj eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Lake Monoun and Nyos, Oku Volcanic field, Cameroon  ( angle ). Oregon State University (2005). Arkivita el la originalo je 2017-06-29. Alirita 2017-07-08.
  2. Oku Volcanic field  ( angle ). Global Volcanism Program . Smithsonian Institution. Alirita 2017-07-08.