El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
Konferenco de Brazzaville
estis kunsido de francaj
politikistoj
en la
ekzilo
kaj altrangaj oficiroj de la kolonioj okazinta en
Brazzaville
, kiu tiam estis la ?efurbo de
Franca Ekvatora Afriko
, en januaro
1944
. En ?i oni diskutis la politikajn, sociajn kaj ekonomiajn reformojn plenumotajn en la Franca Kolonia Afriko.
Post la
invado de Francio
fare de la
germanaj trupoj
de la
Tria Regno
dum la
Dua Mondmilito
kaj la posta aligo de la afrikaj francaj kolonioj al la
registaro en ekzilo
de
Charles de Gaulle
kontra? la
Francio de Vichy
(kunlaborema kun la germanoj), tiu lasta agnoskis la neceson revizii la rilatojn inter
Francio
kaj ?iaj kolonioj en la afrika kontinento.
Kiel rezulto de la Konferenco oni interkonsentis dokumenton konatan kiel la
Deklaracio de Brazzaville
kiu diris la jenon:
- La
Franca Imperio
restos unuigita.
- Duona?tonomaj asembleoj establi?os en ?iu kolonio.
- La civitanoj de la francaj kolonioj kunhavos la samajn rajtojn kiel la naskitoj en Francio.
- La civitanoj de la francaj kolonioj havos la rajton elekti la reprezentantojn de la
franca parlamento
.
- La indi?ena lo?antaro de ?iu kolonio povos plenumi publikajn postenojn ene de la areo de sia kolonio.
- Oni faros ekonomiajn reformojn por malpliigi la ekspluatadon de rimedoj en la rilato inter Francio kaj ?iaj kolonioj.