El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiriakos MITSOTAKIS
(
greke
Κυρι?κο? Μητσοτ?κη?
, anka? latinliterigata
Kiriakos Micotakis
, naski?is la
4-an de marto
1968
en
Ateno
) estas
greka
politikisto
kaj ekde la 8-a de julio 2019 la
?efministro
de
Grekio
(kun mallonga pa?zo de la 25-a de majo 2023 ?is la 26-a de junio 2023). Ekde la 11-a de januaro 2016 li estas la prezidanto de la partio
Nea Dimokratia
(ND). Anta?e, li estis ministro por administra reformo en la kabineto
Andonis Samaras
de 2013 ?is 2015 kaj gvidanto de la opozicio en la greka parlamento de 2016 ?is 2019. La
25-an de junio
2023
li kaj la partio
Nea Dimokratia
(ND) venkis en parlamenta balotado en
Grekio
, post kiam lin la
25-an de majo
2023
?efministre provizore anstata?igis
Ioannis Sarmas
.
[1]
Kiriakos Mitsotakis devenas de familio
kreta
kiu eklo?is en Ateno;
Eleftherios Venizelos
estis lia praonklo. Lia patro
Konstantinos Mitsotakis
(1918?2017) devis vivi en ekzilo kiel opozicia politikisto dum la greka
diktaturo de la koloneloj
. La familio transloki?is al Parizo kiam Kiriakos havis 6 monatojn kaj revenis en 1974, kiam Kiriakos estis sesjara, post la fino de la diktaturo. Lia patro estis ?efministro de Grekio (kabineto Konstantinos Mitsotakis) de aprilo 1990 ?is oktobro 1993 kaj poste honora prezidanto de
Nea Dimokratia
(ND).
En 1986 Kiriakos Mitsotakis finstudenti?is ?e la
Kolegio de Ateno
kiel la plej bona en sia klaso kaj studis en
Harvard
kaj
Stanfordo
. Li estas edzi?inta al Mareva Grabowski kun britaj, grekaj, polaj kaj egiptaj radikoj; ili havas tri infanojn (Sofia, Konstantinos, n. en 1998,
[2]
kaj Dafni). Kiriakos Mitsotakis regas la anglan kaj la francan kaj parolas iom la germanan.