Panorama vido de junio 2009.
Kebekurbo
a?
Kebeko
(
france
kaj oficiale,
Quebec
a?
Ville de Quebec
;
angle
kaj komune
Quebec City
) estas la
?efurbo
de la provinco
Kebekio
en
Kanado
.
La? la stato de 2021 en la urbo vivis
549 459 lo?antoj
sur areo de
485,18
kvadrataj kilometroj, kio rezultigas lo?denson de
1 132
lo?antoj/km². Historie, la lo?antaro de la urbo mem estis 516 622 (2011) kaj de la metropola regiono 710 700 (2004). ?i estas la dua plej granda urbo de Kebekio, post
Montrealo
. La nuna urbestro de la urbo estas
Bruno Marchand
.
Kebekurbo estas la sola fortikigita urbo de
Nord-Ameriko
norde de
Meksiko
kiu ankora? posedas
urbajn murojn
. ?ia malnova urbo estas
Monda Kulturhereda?o de Unesko
depost
1985
.
La urbo loki?as sur kaj ?irka?
Cap Diamant
, granda roka?o je la flanko de la
rivero Sankt-La?renco
, kies topografio instigis uzon por milita defendado. La malvasteco de la riverkolo inter Kebekurbo kaj
Levis
je la alia flanko donis la nomon al la urbo kaj la provinco:
kebek
estas
Algonkina
vorto kiu signifas "tie kie la rivero malgrandi?as". Alia rivero (a? brako) estas
Saint-Charles
.
La
Dua Kebeka Konferenco
(kodnomita "OCTAGON") estis alt-nivela milita
konferenco
okazinta dum la
Dua Mondmilito
inter la Brita kaj Usona
registaroj
. La konferenco okazis en Kebekurbo, de la 12-a ?is la 16-a de septembro 1944, kaj la dua konferenco okazis samloke, kiel "QUADRANT" en a?gusto 1943. La ?efaj reprezentantoj estis
Winston Churchill
,
Franklin D. Roosevelt
kaj la Kombinita ?efa Stabanaro. La kanada ?efministro William Lyon Mackenzie King estis la gastiganto sed ne partoprenis en la ?losilaj kunsidoj.
La urbo kaj ?iaj plej famaj lokoj estas abunde prezentataj en la filmo "I confess" (Mi konfesas) de
Alfred Hitchcock
, farita en
1953
[1]
.
Vidon de Kebekurbo dominas la grandega
hotelo
Chateau Frontenac
, sur
Cap Diamant
. La hotelo loki?as la? la
Terrasse Dufferin
, promenadejo sur la bordo de la klifo kiu ofertas belajn vidojn de la
rivero Sankt-La?renco
.
Proksime al la
Chateau Frontenac
estas la
Katedralo de Nia Damo de Kebeko
, la se?o de la
arkiepiskopo de Kebeko
,
primaso
de Kanado. ?i estas la unua
katedralo
kaj unua
baziliko
konstruita en
Ameriko
.
La
Terrasse Dufferin
iras ?is la
Ebena?oj de Abraham
, loko de la
batalo de la Ebena?oj de Abraham
per kiu la
britoj
kaptis Kanadon de la
francoj
. Tie loki?as la
Citadelo de Kebeko
, instala?o de la
Kanadaj Militfortoj
kaj oficiala rezidejo de la
Guberniestro ?enerala de Kanado
en Kebekio. La
Nacia Asembleo de Kebekio
renkontas en la apuda
Parlamentejo
.
La Alta Urbo kuni?as per ?tuparoj kaj
funikularo
al la Malalta Urbo, kie loki?as la tre a?a kirko
Notre-Dame-de-la-Victoire
, la historia distrikto
Petit Champlain
, kaj la Muzeo de Civilizacio.
En la okcidento de la urbo loki?as la
Universitato Laval
(
Ste-Foy-Sillery-Cap-Rouge
); la administrejoj de la
Universitato de Kebekio
anka? loki?as en Kebekurbo.
La
Nacia Historia Loko Cartier-Brebeuf
estas situa sur la kunfluejoj de la riveroj
Saint-Charles
kaj Lairet, precize en la kvartalo La Cite-Limoilou. Tie estas interpretejo kaj 6,8-hektara enurba parko karakterizita per varia pejza?o kaj dividita en du sektoroj, nome "Oriento" kaj "Okcidento" separataj per la rivero Lairet. Estas anka? kelkaj memormonumentoj kaj aliaj elementoj.
La urbo famas por sia vintra karnavalo kaj por la festoj de
Sankt-Johan-Baptista Tago
.
Proksime de Kebekurbo loki?as la
Kebeka Ponto
, la
akvofaloj Montmorency
(
Beauport
), la
Oratorio Sankta Jozefo
kaj la
baziliko Sankt-Ana de Beaupre
.
Norda Stelo
estas in?enierado-konsilantara kaj konstrua firmao funkcianta tutmonde. ?ia ?efsidejo estas en Kebekurbo. La kompanio havas 800 dungitojn kaj efektivigas projektojn en ?irka? 50 landoj. Norda Stelo estas sendependa kompanio aktiva en konstruado, transporto kaj infrastrukturo. Krome en Kebekurbo interalie fontas la ?eno de kanadaj glaca?ejoj kaj ?okoladejoj
Chocolats Favoris
.
De la
25-a de julio
2020
?is la
1-a de a?gusto
estis planita en Kebekurbo la
53-a ILEI-Kongreso 2020
. Tamen pro la
pandemio
la estraro de ILEI decidis prokraston de tiu evento al 2022.
Provincaj kaj teritoriaj
?efurboj de
Kanado
|
---|
- Viktorio, BC
- Edmontono, AB
- Re?ino, SK
- Vinipego, MB
- Toronto, ON
- Kebekurbo, QC
- Frederiktono, NB
- ?arlota?no, PE
- Halifakso, NS
- Sankt-Johano, NL
- Vajthorzo, YT
- Jelonajfo, NT
- Ikaluito, NU
|
|