Karnavalo en Rio-de-?anejro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Festo?aro en 2014
Dancistino en 2017
Karnavala re?ino 2005 Luma de Oliveira

La karnavalo en Rio-de-?anejro ( portugale carnaval do Rio a? carnaval carioca ) komenci?as oficiale vendredon anta? Cindra Merkredo kaj estas unu el la ?efaj alloga?oj de la urbo kaj de la tuta Brazilo . La multkolora parado de la samboteamoj apartenas al la plej grandaj festoj de la mondo.

Organizado kaj samboteamoj [ redakti | redakti fonton ]

La karnavalon organizas la turisma oficejo de la urbo kunlabore kun la Ligo de la Samboteamoj de Rio-de-?anejro LIESA ( Liga Independente das Escolas de Samba do Rio de Janeiro ). Sed anka? la transsendaj televidstacioj plejparte kundecidas.

?iu Escola de Samba (samboteamoj, la?litere "sambaj lernejoj" a? "sambaj skoloj") elektas ?iun jaron certan temon, la? kiu ?i dekoracias la festo?arojn kaj agordas la kostumojn. Post tio oni akordigas detala?ojn, ekzemple ritmon , ?oreografion, sinprezenton, kunagado de la grupo ktp. La plej multaj el la grandioze kostumitaj re?oj, re?inoj, princinoj kaj baianas (en vastaj, blankaj kostumoj de bahianinoj) estas laboregintaj la tutan jaroj, por povi pagi la kostumojn, kiujn ili jen surhavas nur malmultajn horojn.

?iun jaroj unu teamo ? ?iuj estas, kiel je piedpilko, organizitaj en kvar ligoj ? kun la plej bona poentorezulto rangalti?as el la unua liga en la specialgrupon Grupo Especial . La venkinto kaj nova ano de Grupo Especial ricevas monpremion, preska? pli grave tamen estas la honoro, esti membro de venkinta teamo en ?i tiu grupo.

Sinsekvo kaj taksado [ redakti | redakti fonton ]

La sinsekvon de la unuopaj paradoj de la Grupo Especial decidas lotumado; je karnavalaj diman?o kaj lundo prezentas pokaze ses samboteamoj. ?iu el ?i tiuj Escolas aperas kun 3000 ?is 5000 partoprenantoj, subdividitaj en ?is kvardek grupojn kun kvin ?is ok parado?aroj (kiuj pro sekuroka?zoj devas esti tirataj nur per-mane), kiuj ricevas por sian paradon precize 120 minutojn por sia parado la? ?an?o ekde 2009. Transpaso, sed anka? maltranspaso de ?i tiu tempolimo kostas al ili valorajn poentojn.

Taksataj estas ?inter alie la ritma precizeco de la tamburistoj, la maniero, la? kiu kantado, tamburado kaj danco estas interakorditaj, la arta realigo de la temo, la prezentado de la standardoportistoj [1] kaj de la ?ceremoniestro‘ ( mestre sala ) same kiel la unueco de la prezentado de la teamo entute.“ (Tiago de Oliveira Pinto kaj Dudu Tucci: Samba und Sambistas in Brasilien, Wilhelmshaven 1992, pa?o 36)

La tribunoj de la Sambodromo , konstruita je 1984 en nur 120 tagoj la? planoj ar?itekto Oscar Niemeyer en la kvartalo Estacio, prezentas lokojn por 88.500 spektantoj. La paradoj komenci?as en la areno 700 metrojn longa ?iukaze je la 21-a horo kaj da?ras po dek horojn je ?iu festotago. Tio signifas, ke la lasta parado okazas jam dum la eklumanta sekva mateno.

Cindromerkredon je la tagmezo okazas la poentokontado de la kvardek poentoju?istoj (pokaze kvar por la dek taksaj kategorioj), kiun la televidstacioj transsendas rekte en la tutan landon. La venkon oni festas la?merite same kiel je Piedpilka Mondpokalo per artfajra?o kaj ?ojfestoj de la venkinta samboteamo. Anka? tiuj, kiuj atingas la duan a? trian rangojn, ricevas monon por la asociokaso.

La preparo [ redakti | redakti fonton ]

La karnavalaj preparoj por la venonta jaro komenci?as jam tuj post la ?i-jara kaj okupas en ?iu asocio milojn da membroj kiel profesiaj kunlaboristoj. La altaj produktokostojn anka? tenas privataj donacantoj: siajn personajn kostumojn, kiujn ?iu portanto mem devas a?eti, la unuopaj partoprenantoj tamen for?paras de sia bu?o.

Anka? tre konataj estas la karnavaloj de Recife kaj de Salvador de Bahio , kiu validas kiel plej granda strata karnavalo tutmonde.


Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. porta estandarte, kiu tradicie anta?iras ?iun paradon kune kun la mestre sala

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Felipe Ferreira. O Livro de Ouro do Carnaval Brasileiro. Rio de Janeiro, Ediouro, 2004, ISBN 85-00-01480-6

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]