El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Henrici
(naski?inta la
12-an de majo
1842
en la vila?o Harste, parto de la komunumo
Bovenden
; mortinta la
10-an de novembro
1927
en
Akeno
, plena nomo:
Karl Friedrich Wilhelm Henrici
) estis
germana
ar?itekto
,
urboplanisto
kaj
altlerneja instruisto
.
Jam ekde la 1880-aj jaroj kaj en la epoko de fundamenta ?an?o en la
urboplanado
Henrici okupi?is pri la nature evoluintaj, romantike pentrindaj belecoj de malnovaj germanaj urboj kaj ties signifo por la ?itempa urbokonstruo. Kune kun sia akena kolego Franz Ewerbeck li propagandis ?pentrindan“ ar?itekturon kaj disvastigon de ?
brikoa
?itekturo“. Je tio li ne nur utiligis la ideojn de sia iama instruisto Hase kaj ties
Hanovra
Ar?itektura Skolo, sed anka? la helpon de sia kolego kaj amiko
Camillo Sitte
, kies libro
Der Stadtebau nach seinen kunstlerischen Grundsatzen
(La urbokonstruo la? artismaj principoj) por Henrici estis grava instigilo al propraj ideoj. Tiel ekestis nova tuteca konsidero de la urbokonstruo el artismaj vidpunktoj, por kontrasti nure trafikte?nike, konstrupolitike kaj reprezenteme orientitan urboplanadon per planado konsideranta estetikajn kvalitojn. Konkrete lia strebado malproksimi?is de nuraj luokazernoj, li preferis lo?osferojn kaj komunajn instituciojn de individuaj karakteroj kaj stilformoj, defendante sin per tio kontra? la tendenco de nura urbokresko en epoko de kreska industriigo. Ekde ?i tiu vidpunkto Henrici kreis urbokonstruajn konceptojn interalie por la urbo
Brunn
,
Dessau
,
Hanovro
,
Knurow
,
Kolonjo
(tie ?i precipe ekde 1880 kunlabore kun Josef Stubben la projektegoj
Rejnoherbeja
haveno kaj ringobulvardoj),
Munkeno
(en 1898 aplikita kaj realigita kaj fare de Theodor Fischer),
Treviro
kaj ne laste en la jaroj 1917 ?is 1920 kune kun Gustav Schimpff kaj Carl Sieben en sia lo?urbo Akeno.
Je la starigo de la
Moltke-Kvartalo
en
Essen
ekde 1908 oni nomis straton la? li. Postmorte anka? la urbo Akeno alinomis memore al li en 1929 straton en Henrici-Strato.