El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kampa
estas insulo en la
Malgranda Kvartalo
de la ?e?a ?efurbo
Prago
.
La plej malnovan informon pri ?i oni trovas jam en la dua duono de la 12-a jarcento. Pli frue estis tie nur ?ardenoj, nur en la dua parto de la 16-a jarcento oni konstruis la domojn. Sur Kampa staras la iamaj muelejoj "Sovovy mlyny" (
Sova-muelejoj
), domo, pri kiu oni trovas menciojn jam en la 14-a jarcento. La novgotika alikonstruo devenas de la jaro 1883. El tiu ?i parto de la insulo oni povas atingi la estintajn privatajn ?ardenojn: la iaman
Michna-?ardenon'
(
zahrada Michnovska
), kiu estis fondita en la dua duono de la 17-a jarcento kaj apartenis al la iama somerkastelo de la familio Michna (hodia? la Tyr?-domo - Tyr??v d?m). Pluen la? la fluo, ?uste sur la bordo trovi?as la '
Odkolek-?ardeno'
(
zahrada Odkolkovska
); ?in posedis en la dua duono de la 19-a jarcento muelisto Odkolek, la iama posedanto de la Sova-muelejoj. Je ?ia fino staras la estinta '
Liechtenstein-palaco'
, el la jaro 1696, origine palaceto en frubaroka stilo kun sesflanka plano, levi?anta strikte apud la akvospegulo; en 1864 alikonstruita. En malgranda baroka '
?ardendomo'
kontra?flanke lo?is fine de la 18-a jarcento la fama scienculo Dobrovsky, granda nacia reviviganto, lingvisto. Anta? la domo staras '
Dobrovsky-monumento'
de T. Seidan, el la fino de l' 19-a jarcento.