한국   대만   중국   일본 
Ka?uba lingvo - Vikipedio Saltu al enhavo

Ka?uba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ka?uba lingvo
Kaszebsczi jazek
Mapo
lingvo ? moderna lingvo
Le?aj lingvoj
Parolata en Pollando
Parolantoj 108 000
Denaskaj parolantoj 50.000
Skribo latina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Pomeria Provinco , Pollando
Reguligita de Radzezna Kaszebszego Jazeka
Lingva statuso 4 severe endan?erigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
   ISO 639 -2 csb
   ISO 639-3 csb
   SIL CSB
   Glottolog kash1274
Angla nomo Kashubian
Franca nomo cachoube
Vikipedio
v ? d ? r

La Ka?uba (a? pomeria ) lingvo estas okcidentslava lingvo , kiun oni parolas en la regiono okcidente de Gdansko . Sociologoj taksas ke estas ?irka? 500 mil ka?uboj kaj 300 mil duon-ka?uboj, de kiuj eble triono parolas la lingvon regule.

La dialektoj de la ka?uba lingvo en la komenco de la 20-a jarcento la? Friedrich Lorentz
La lokaj grupoj de ka?uboj en la nuna disvastigo de la ka?uba lingvo la? Bernard Sychta
La ka?uba lingvo sur la mapo de la dialektoj de la pola lingvo
La turisma inform-tabulo en la lingvo ka?uba
La lingvoj kaj dialektoj en orienta kaj centra E?ropo , la ?F“ indikas la Ka?ubion kun la lingvo ka?uba
Dulingva signo pola - ka?uba (voj-inform-tabulo) en Puck
Dulingva signo pola - ka?uba (voj-inform-tabulo)
Dulingva signo pola - ka?uba (voj-inform-tabulo)
La Sinjorpre?o , ka?ube , en la Kapelo Pater Noster en Jerusalemo
Ka?uba popol-kostumo
La folklora ensemblo en la ka?ubaj popolaj kostumoj en la Etnografia Muzeo en Wdzydze Kiszewske

La lingvo parencas al la pola lingvo , kiu influis ?in dum la longa kunvivado, ?efe gramatikon kaj vortfaradon. La plej gravaj diferencoj inter pola kaj ka?uba estas en la fonologio kaj en la vort-trezoro: la ka?uba havas pli multajn vokalojn ol la pola, kaj dum la pola havas vortoakcenton kiel Esperanto (sur la anta?lasta silabo), la ka?ubaj dialektoj havas akcenton a? sur la unua silabo (en la sudo), konsekvence sur radiko a? deriva sufikso (centre) a? sur diversaj vorteroj depende de fleksia fina?o (norde). Koncerne la vort-trezoron, la ka?ubaj dialektoj retenis multajn slavajn vortojn kiuj anstata?i?is per alilingvaj prunta?oj en la pola, kaj ili havas iomete pli da prunta?oj el la germana ol la pola.

Ka?ubismoj aperas en la skriba lingvo ekde la 15-a jarcento , sed ka?ube skribita literaturo ekaperis nur meze de la 19-a jarcento - en latina skribo kaj la? modelo de la pola ortografio . Longe oni disputis pri ortografio, sed de 1995, oni havas norman ortografion kaj gramatikon, kiun oni instruas en multaj lernejoj, sed verkantoj rajtas elekti siajn vortojn la? la kutimoj de la propra dialekto . Inter la plej gravaj ka?ubaj verkistoj estis Florian Ceynowa , kiu unue publikigis verkojn ka?ube, Hieronim Derdowski , kiu verkis la unuan eposon en ka?uba lingvo O panu Czorli?scim co do Pucku po sece jachol [Pri sinjoro Czorli?ski kiu iris al Puck por retoj] , [1] Alexander Majkowski , kiu verkis la unuan romanon en la ka?uba ?ece i przigode Remusa [Vivo kaj aventuroj de Remus] , [2] Jan Drzezdzon , kiu verkis historion pri la ka?uba literaturo kaj plurajn romanojn, kaj Eugeniusz Golabk , kiu tradukis la Nova testamenton [3] kaj la Psalmaron [4] en la ka?uban kaj verkis la unuan ka?ub-lingvan gramatikon [5] kaj la unuan unulingvan ka?uban vortaron. [6]

Tradicie, poloj vidas la ka?uban nur kiel dialekton de la pola lingvo dum eksterlandanoj vidas ?in kiel apartan lingvon, sed nuntempe anka? polaj ka?ubologoj akceptas ke socie la ka?uba funkcias kiel sendependa lingvo, kaj ?tataj instancoj nun anka? subtenas strebojn evoluigi kaj disvastigi ka?ub-lingvan kulturon. La ka?uba lingvo estas instruata en cento da lernejoj, kaj ekzistas ka?ubaj revuoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, kaj retejoj - estas e? ka?uba vikipedio (vidu la ligilon ?i-sube)!

Alfabeto [ redakti | redakti fonton ]

Komence por la ka?uba lingvo oni uzis la alfabeton de la pola lingvo , tamen ?i ne plene redonas fonetikajn ecojn de la ka?uba. Florian Ceynowa, esploristo de la ka?uba kulturo, kreis unikan alfabeton por la lingvo.

?i enhavas jenajn literojn:

Aa

?? - nazala o

Aa - nazala a

Bb

Cc

Dd

Ee

Ee - pron. e a? ej

Ee - pron. kiel ?vao

Ff

Gg

Hh

Ii

Jj

Kk

Ll

Łł - pron. kiel esp. ?

Mm

Nn

?? - pron. kiel pola ? a? hispana n

Oo

Oo - pron. kiel ?e

Oo - pron. kiel u

Oo - depende de la dialekto prononcata kiel o a? pli simila al e

Pp

Rr

Ss

Tt

Uu

Uu - pron. ?u

Ww - pron. v

Yy - pron. kiel pola y

Zz

?? - pron. ?

Ekzistas jenaj digrafoj : ch ( ? ), cz ( ? ), dz, d? ( ? ), rz ( ? ) kaj sz ( ? ).

Ekzempla teksto ( Patro Nia ) [ redakti | redakti fonton ]

Ojcze nasz, jaczi jes w niebie,

niech sa swiacy Twoje miono,

niech przi?dze Twoje krolestwo,

niech mdze Twoja wolo

jakno w niebie tak te? na zemi.

Chleba najego powszednego doj nom dzyso

i odpusce nom naje wine,

jak i me odpuszcziwome naszim winowajcom.

A nie dopusce na nas pokuszenio,

ale nas zbawi ode złego. Amen

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Hieronim Derdowski. (1990) O panu Czorli?scim co do Pucku po sece jachol . Zrzeszenie Kaszubsko-Pomorskie.
  2. La plej vaste distribuita eldono estas tiu kun paralela pollingva traduko (de Lech B?dkowski: la pola titolo estas ?ycie i przygody Remusa ), Aleksander Majkowski. (1995) ?ece i przigode Remusa . Oficyna Czec.
  3. Eugeniusz Goł?bk, trad.. (1993) Swi?te pismiona nowego testame?tu . Zrzeszenie Kaszubsko-Pomorskie. ISBN 83-85011-65-X .
  4. Eugeniusz Goł?bk, trad.. (1997) Knega psalmow . Oficyna Czec. ISBN 83-87408-21-2 .
  5. Eugeniusz Goł?bk. (1997) Wskoze kaszebsczego pisenku . Oficyna Czec. ISBN 83-87408-02-6 .
  6. Eugeniusz Goł?bk. (2005) Kaszebsczi słoworz normatiwny . Oficyna Czec. ISBN 83-87408-56-5 .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

La Ka?uba lingvo kaj Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

En la jaro 2014 okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto pola esperantisto Eduardo Kozyra eldonis grandan trilingvan vortaron ESP - ANG - POLAN :

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]


Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. http://sezonoj.ru/2015/07/pollando-3/