El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Schnorr von Carolsfeld
(la
26-an de marto
1794
? la
24-an de majo
1872
) estis
germana
pentristo
, asocia kun la Nazareana movado.
Komence de sia epoko en
Romo
, Schnorr estis partikulare influita de sia detala studo de la Itala
pentrarto
de la
15a jarcento
, speciale la verkaro de
Fra Angelico
. Poste li forlasis tiun rafinitan simplecon, kaj ekrigardis al pli prilaboritaj modeloj de la Alta Renesanco.
[1]
Post sia apartigo de la Nazareana movado li faris klopodojn por rekuperi pentradon de
freskoj
kaj de monumenta arto, kaj Schnorr trovis oportuojn montri siajn eblojn komisiita por dekoradi la enirsalonon de Villa Massimo ?e
Laterano
per freskoj ilustrantaj la verkojn de
Ludoviko Ariosto
.
[2]
La dua periodo de la arta kariero de Schnorr ekis en 1825, kiam li lasis Romon, setli?is en
Munkeno
, eniris en la servon de
Ludoviko la 1-a de Bavario
, kaj transmetis en Germanion la arton de
murpentrado
kiun li estis lerninta en Italio. Li montri?is kiel ia poet-pentristo en la Bavaria kortego; li organizis atelieron de trajnitaj artistoj, kaj kovris kvin salonojn en la nova palaco ? nome la "Residenz" ? per freskoj kiuj ilustris scenojn de
La Kanto de la Nibelungoj
. Li pentris anka? serion da scenoj el la vivoj de
Karolo la Granda
,
Frederiko la 1-a
kaj
Rudolfo de Habsburgo
.
[3]
Schnorr dekomencis deziris kreadi kompleksan simbolan programon en kiu tiuj germanaj historiaj temoj estus kombinitaj kun scenoj el la
Malnova Testamento
. Tio tamen estis malakceptita de Ludpviko, pro kio Schnorr plendis, ke oni lasis al li la taskon pentri simplan "gazetaran informon de la Mezepoko" ("Zeitungsartikel des Mittelalters").
[4]
Kritikoj konsideris tiujn komponojn kiel kreivaj, lertaj la? kompono, majstrecaj en desegno, sed anka? troigitaj en signifo kaj ekstravaganca en stilo.
[5]
[6]
En 1846 Schnorr transloki?is al Dresdeno por i?i profesoro en la tiea akademio. La venontan jaron li estis nomumita direktoro de la
Gemaldegalerie
.
[7]
- Pentra?oj
-
Nuda studa?o
-
La nupto de Kanao
(1820)
-
Portreto de Klara Bianka von Quandt
(1820),
-
-
La familio de Johano la Baptisto vizitanta la familion de Kristo
- ↑
Schiff, Gert, "An Epoch of longing" en German Masters of the Nineteenth Century, p. 18
- ↑
Encyclopædia Britannica, 1911
- ↑
Encyclopædia Britannica, 1911
- ↑
Gossman, Lionel (2003).
"Unwilling Moderns: The Nazarene Painters of the Nineteenth Century".
Arkivigite je
2019-11-14 per la retarkivo
Wayback Machine
Nineteenth-Century Art Worldwide. Alirita la 29an de septembro 2019.
- ↑
Encyclopædia Britannica, 1911
- ↑
The Burlington Magazine, vol. 101, No. 676/677 (July/August 1959)
"The Romantic Exhibition"
de Kenneth Garlick
- ↑
Artista biografio en
German Masters of the Nineteenth Century
, p. 273