Jozef Lenart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jozef Lenart
Persona informo
Jozef Lenart
Naski?o 3-an de aprilo 1923 ( 1923-04-03 )
en Liptovska Porubka
Morto 11-an de februaro 2004 ( 2004-02-11 ) (80-jara?a)
en Prago
Etno slovakoj vd
Lingvoj slovaka vd
?tataneco ?e?oslovakio ? Slovakio vd
Alma mater partia altlernejo de la Komunista Partio de Sovetunio vd
Partio Komunista Partio de ?e?oslovakio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Jozef Lenart ( 3a de aprilo 1923 en Liptovska Porubka , Slovakio ? 11a de februaro 2004 en Prago ) estis slovaka kaj ?e?oslovaka politikisto .

Li gradi?is el kemia altlernejo kaj laboris por la entrepreno Ba?a . Li i?is membro de la Komunista Partio de ?e?oslovakio ( KS? ) kaj de la Komunista Partio de Slovakio ( KSS ).

Lenart estis membro de la federa parlamento (kies nomo ?an?is kelkajn fojojn) el 1960 al 1990, kaj estis proparolanto de la Slovaka parlamento 1962 - 1963. Kaj li estis ties membro anka? el 1971 al (?)1990. Li postenis kiel ?efministro de ?e?oslovakio inter 1963 kaj 1968.

Kvankam slovaka , li i?is ?e?a civitano post kiam la lando trapasis disi?on en 1993.

Sur bazo de nesufi?a pruvaro, la 23an de septembro 2002 Lenart estis senkulpigita pro perfidakuzo (kun lia kundefendanto Milo? Jake? ), rilate al sia interveno a? malinterveno dum la okazinta?oj de la Praga Printempo en 1968. Li estis akuzita pro interveno en kunsido ?e la soveta ambasado en Prago la tagon post la invado de 1968 fare de la trupoj de la Varsovia Kontrakto , planante establon de nova registaro de laboristoj kaj kamparanoj .

Jozef Lenart estis unu el plej elstaraj figuroj en la komunista hierarkio de ?e?oslovakio, okupante diversajn postenojn en la estraroj dum kvarono de jarcento. Tio rimarkindas ?efe ?ar li trapasis multajn ?an?ojn kaj sukcedojn de diversaj re?imoj.

?efaj funkcioj [ redakti | redakti fonton ]

  • 1950 ? 1953, 1957 ? 1966, kaj 1970 ? (?)1990: Membroj de KSS
  • 1956 ? 1958: ?efsekretario de la Regiona Komitato de KSS
  • 1958 ? 1962: Sekretario de la Centra Komitato de la KSS
  • 1958 ? (?)1990: Membro de la Centra Komitato de la KS?
  • 1962 ? 1963: Proparolanto de la Nacia Konsilantaro de la Slovaka Respubliko
  • 1963 ? 1968: ?efministro de ?e?oslovakio
  • 1968 ? 1970: Sekretario de la Centra Komitato de la KS?
  • 1970 ? 1987: Unua Sekretario de la Centra Komitato de la KSS
  • 1970 ? (?)1990: Membro de la Prezidiumo de la KS?
  • 1971 ? (?)1990: Proparolanto de la Centra Komitato de la Nacia Fronto de la Slovaka Socialista Respubliko, kaj Vicproparolanto de la Centra Komitato de la Nacia Fronto de la ?e?oslovakioa Socialista Respubliko

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]