El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Ferdinand BERGER
[JOsef FERdinant BERger] (naski?is la
7-an de oktobro
1894
en
Edersdorf
, tiam
A?strio-Hungario
, hodia? en
?e?io
; mortis la
28-an de marto
1976
en
Kolonjo
) estis unu el la plej konataj agantoj de la germana Esperanto-movado.
Li lernis Esperanton en
1910
, fondis grupon en
Waldshut
(suda
Germanio
) kaj gvidis kursojn tie, en
Kordovo
(
Hispanio
) kaj en
Kolonjo
. Li kunlaboris por pluraj Esperanto-gazetoj, i.a. por
Lingva Kritiko
. En 1926 li estas konati?inta kun
Teo Jung
en Hispanio, kiu dungis lin kiel redaktoro de
Heroldo de Esperanto
dum pluraj jaroj. De
1934
li estis gvidestro de Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo (
Revelo
).
Post la dua mondmilito Berger estis redaktoro de
Esperanto-Post
,
Germana Esperanto-Revuo
kaj
Okcidentgermana Revuo
.
Li verkis multajn recenzojn, ofte sub la pse?donomo
Josebo
.
El la germana li tradukis du romanojn de
Erich Maria Remarque
,
En Okcidento Nenio Nova
(1929, kun aliaj) kaj
La Vojo Returne
(1931); el la hispana, la romanon
La Amo en la Jaro Dekmil
de Elola (1932) kaj la rakonton
La ?usnaskito
de Becerro (1937). Li verkis la originala?on
Niko kaj Nina
(1952). Li esperantigis anka? la kanton
Lili-Marlen
de
Hans Leip
.
Pri
Niko kaj Nina
|
![Citaĵo](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/P_writing.svg/40px-P_writing.svg.png) | ?
Jen ?arma legolibro verkita enflua kaj pla?a stilo. Tio estas rakonto pri la vivo de knabo kaj knabino, en tre facila kaj natura
lingva?o
, kapabla veki kaj subteni la intereson de la leganto, ekde la komenco ?is la fino, kaj vere ta?ga por kursoj pro la
diverseco
de la priskribataj traviva?oj, kiuj povas inspiri al la intruanto de kurso por
progresintoj
serion da interesaj demandoj, respondotaj de la kursanoj. Kvankam Niko kaj Nina ne estas denaskaj esperantistoj, sed ili okaze lernas Esperanton dum la prirakontata periodo, la esperantismo vidi?as tra la tuto kaj estas alloge resumita en la letero, kiun ?i adresas al li sciigante, ke ?i lernis Esperanton kaj priskribante la sentojn de interpopola paco kaj harmonio, kiujn vekas al ?i la lingvo kaj la frata
agosfero
de la grupo. Ne necesas diri, ke li decidi?as tuj lemi nian karan lingvon!
”
| —
JOSE ANGLADA
.
Boletin
n041 (maj 1952)
|
|
- Heroldo de Esperanto 10a jaro 1929, n-ro 12 (508), p. 1, represita en la
a?tobiografio
de
Teo Jung
, ?iu ?iun, p. 213.