John Wilkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Wilkins
Persona informo
Naski?o 14-an de februaro 1614 ( 1614-02-14 )
en Fawsley
Morto 19-an de novembro 1672 ( 1672-11-19 ) (58-jara?a)
en Londono
Tombo St Lawrence Jewry, London
Lingvoj angla
?tataneco Anglio
Alma mater Kolegio Magdaleno
Okupo
Okupo sciencisto ? teologo ? kriptologo ? matematikisto ? pastro ? filozofo ? astronomo ? abelisto ? lingvokreinto ? natursciencisto ? verkisto
v ? d ? r
John WILKINS
Mathematical magick , 1691

John WILKINS [ ?on ?ilkinz ] (naski?is la 1-an de januaro   1614 , mortis en 1672 ) estis angla kleriko, Episkopo de Chester de 1668 ?is sia morto.

Li naski?is en Fawsley , Northamptonshire , kaj eduki?is en la Magdalen College , Oxford (en tiu tempo nomata Magdalen Hall). Li estis ordinita kaj fari?is kapelano de William Fiennes , unua Vicgrafo de Saye kaj Sele , Lord Berkeley , kaj la Princo Karolo Ludoviko , nevo de l' re?o Karlo la 1-a kaj poste princo-elektisto de Elekto-Palatinato .

En 1641 , Wilkins publikigis traktaton anoniman titulita Mercury, or The Secret and Swift Messenger . ?i estis verko malgranda sed kompleta pri la kriptografio , kaj utila donaco al la politikistoj kaj ?efoj de l' iminenta Angla enlanda milito . En 1648 li devenis gardisto de Wadham College , Oxford . Sub li, la fakultato estis ekstraordinare prospera, ?ar malgra? esti apoganto de Oliver Cromwell , li restis en kontakto kun la plej kulturitaj re?istoj kiuj metis siaj filioj sub lia superrigardo. En 1659 , Richard Cromwell lin nomigis kiel magistra direktoro de Trinity College , Cambridge .

Dum la Angla Resta?rado en 1660 , la rangon donitan de Cromwell al li estis kitata . Sed al li estis donata la rangon de prebendaristo de York kaj rektoro de Cranford , Middlesex . En 1661 li estis predikatoro al Gray's Inn , kaj en 1662 vikario de Saint Lawrence Jewry , Londono . Li devenis vikario de Polebrook , Northamptonshire , en 1666 , prebendisto de Exeter Cathedral en 1667 , kaj en sekva jaro prebendisto de Saint Paul's Cathedral kaj episkopo de Chester .

Posedante fortajn emojn al sciencoj, Wilkins estis la ?efa fondanto de l' Royal Society kaj sia unua sekretario. Li mortis en Londono , Anglio. Lia grandnombraj verkoj inkluzivas: " An Essay towards a Real Character and a Philosophical Language " (Londono, 1668 ), en kiu li proponas novan lingvon universalan por uzo de filozofoj. En tiu libro li anka? proponas universalan longounuon , egala je 993,7 mm. Poste la itala sciencisto Tito Livio Burattini redifinos tiun longon, kaj nomos ?in " metro " ( metro cattolico ).

Li estas anka? konata per sia verko kurioza titolata "The Discovery of a World in the Moon" ( 1638 kaj 3-a eldono kun aldono "The possibility of a passage thither" 1640 ). Aliaj verkoj estis: "A Discourse Concerning a New Planet" ( 1640 ); "Mercury, or the Secret and Swift Messenger" ( 1641 ), kaj "Mathematical Magick" ( 1648 ).

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]