El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Theodor BAARGELD
, pse?donimo de
Alfred Emanuel Ferdinand Grunwald
(naski?is la
9-an de oktobro
1892
en
Stettin
; mortis la 16-an a? 17-an de a?gusto
1927
), estis
Germana
pentristo kaj poeto, kiu, kune kun
Max Ernst
, fondis la grupon
Dadaistan
de
Kolonjo
.
Baargeld estis la redaktisto de gazeto
La Ventumilo
(
Der Ventilator
), kiun komencis Ernst kaj
Hans Arp
en
1919
, kaj li kunlaboris pri multaj aliaj Dadaistaj eldona?oj kiel
Bulteno D
kaj
Dada W/3
.
Li forlasis la pentradon en
1921
kaj mortis per lavango dum li surgrimpis la monton
Aiguille de Bionnassay
en la francaj
Alpoj
.