El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich BUTTSTEDT
- anka?
Buttstett, Buttstadt
- (naski?inta la
25-an de aprilo
1666
en
Erfurt-Bindersleben
, mortinta la
1-an de decembro
1727
en Erfurto) estis
germana
muzikisto.
Frekventante la
Konsilantargimnazion
en sia naski?urbo li i?is adepto de
Johann Pachelbel
. Li i?is en 1684 orgenisto ?e la
Regler-kirko
kaj en 1687 ?e la
Kirko de la komercistoj
. Samtempe li instruis en la lernejo tiea ?i kun kvar aliaj kolegoj. En 1691 Buttstedt transprenis la orgenistan de?oradon ?e la
Kirko de la predikantoj
kaj i?is tiel unu el la posteuloj de Pachelbel ?e la fama Compenius-orgeno.
Krome li ludis la orgenon en unu el la ok katolikaj kirkoj. Inter liaj dis?iploj nombri?is la kortega komponisto de
Merseburg
Georg Friedrich Kauffmann
kaj la orgenisto, komponisto kaj leksikografo
Johann Gottfried Walther
.
Buttstedt malpli gravis kiel muzika kreinto ol kiel muzika teoriisto. Li tipis por reprezentanto de malfrua reprezentanto de barokaj muzikkonceptoj en kiuj unui?is malfrumezepoka pensado seninterrompe kun moderna "natura teologio". Sekve por Buttstedt, kiu orienti?is ?efe pri ideoj de
Andreas Werckmeister
, egalis la
trisono
por?iaman harmonion kaj "perfektan respegulon de la
Sankta Triunuo
": ma?ore (Ut, Mi, Sol) de la dia naturo de
Jesuo Kristo
, minore (Re, Fa, La) de la homa naturo de Jesuo.
Lia skriba?o
Ut, Mi, Sol, Re, Fa, La …
(1716) estis repliko al la verko
Das neueroffnete Orchestre
(1713) de
Johannes Mattheson
per kiu tiu ?i prezentis sin kvaza? multe pli lerta porparolanto de pli moderna, klerisma kaj sekularigita muzikteorio. La kverelo akri?is je la - praktikade kaj instruade - jam delonge eksmoda sistemo de "solmisatio". ?in volis konservi Buttstedt por la kantvo?a muziko; Mattheson finfine entombigis ?in por?iam en sia skriba?o
Das beschutzte Orchestre
(1717). Kontra? tio proteste faritis la buttstedt-a skriba?o
Offentliche Erklarung
(1718) - sed vane.