Joachim Gießner
a?
Joachim Giessner
(
23-a de decembro
1913
en
Dresdeno
?
25-a de novembro
2003
en
Trippstadt
,
Rejnlando-Palatinato
) estis germana
fervojisto
de?orinta ?e
Germana Federacia Fervojo
. Kiel esperantisto li konati?is mondoskale pro sia faka kaj kultura laborado.
Joachim Gießner komencis sian profesian karieron en la supermeza administra servo ?e la tiama
Germana Regna Fervojo
.
En majo 1933 li ekde?oris kiel inspektoro-aspiranto en la distrikto
Dresdeno
. Lia unua inspektora posteno estis de 1936 ?is 1938 la lim-transira stacio
Franzensbad
(
?e?e
:
Franti?kovy Lazn?
). Poste li de?oris kiel instruisto pri fervoja mastrumado en Dresdeno kaj la distrikto.
Dum la
Dua Mondmilito
li de?oris kiel estro de la mastrumada fervoja servo en Francio kaj Pollando. Postmilite li laboris en la tiama
reltrafika mastrumejo
por la okcidenta regiono en
Bielefeld
. Ekde 1954 li estis stacia oficejestro en la urboj
Brunsvigo
kaj
Elze
kaj de 1966 ?is 1978 staciestro en la urbo
Herzberg am Harz
.
Joachim Gießner edzi?is al
Irene Loser
la 11-an de Junio 1938, en sia hejma urbo Dresdeno. En 2003 la geedzoj povis festi sian
?feran“
(65-an)
nuptojubileon
. Ili havis du filojn kaj unu filinon. Irene Gießner laboris inter 1970 kaj 2001 kiel jogo-instruistino en Herzberg, ?i prizorgis belan natur-?ardenon ?e ilia domo kaj helpis al najbaroj kiel ?plant-kuracistino“.
Post 34 jaroj kiel civitanoj de Herzberg la geedzoj transloki?is al maljunulejo en la
Palatinata Arbaro
(en la germana federacia lando
Rejnlando-Palatinato
), kie Joachim Gießner mortis unu jaron poste. La lastan ripozejon li havas en
Otterbach
.
[1]
Joachim Gießner interesi?is pri la Internacia Lingvo en la jaro 1950 pere de la kultura grupo Esperanto de la
Fervoja Sociala Organizo
. Li fari?is ties grava akcelanto kaj aplikanto. Li fondis Esperanto-grupojn en la urboj Bielefeld, Braunschweig, Elze kaj Herzberg. La? lia iniciato la urbo Herzberg ekde 2006 portas la nom-aldonon
?Herzberg ? die Esperanto-Stadt“
(Herzberg ? la Esperanto-urbo).
En
Fervoja Sociala Organizo
(Bahn-Sozialwerk) Joachim Gießner estis ?ef-komisiito pri Esperanto ekde 1953 ?is la jaro 2000. De 1956 ?is 2002 li estis prezidanto de
Germana Fervojista Esperanto-Asocio (GEFA)
kaj de 1968 ?is 1990 anka? prezidanto de
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
.
Li ekkonis, ke Esperanto ? kiel ?ies dua lingvo ? ne nur servas al lingva interkompreni?o, sed ke ?i havas anka? grandan kulturan valoron. Lia kontribuo por la Esperanto-kulturo estas la praktikata interpopola kompreni?o en multaj germanaj kaj internaciaj kongresoj de fervojistoj kaj la Esperantigo de fervojaj fakaj tekstoj kaj de pli ol kvar cent kanto-tekstoj. Li prelegis pri fakaj temoj kaj verkis interalie Esperanto-lernolibron por turkoj. Li disvolvis specialan metodon por la tradukado de tekstoj el ?iuj lingvoj en Esperanton kaj li utiligis tiucele siajn kontaktojn al Esperantistoj parolantaj la koncernajn naciajn lingvojn.
Menciinda estas anka? lia traduko de la libro ?La lastaj infanoj de Odrovalo“ (Die letzten Kinder von Schewenborn) verkita de Gudrun Pausewang. La libro temas pri la tempo de
Malvarma Milito
kaj la dan?ero de
atommilito
, kaj ?i estis tradukita e? en la ?inan lingvon.
Frue li jam kontaktis kun Esperantistaj fervojaj kolegoj en la tiutempe ankora?
socialismaj landoj
en orienta E?ropo, ne ka?ante sian kritikan opinion. Liaj kontaktoj al homoj en tiuj landoj helpis al li post la disfalo de la orient-e?ropaj socialismaj re?imoj, kiam li sukcesis gajni kiel novajn membrojn por
F.I.S.A.I.C.
(Federation Internationale des Societes Artistiques et Intellectuelles de Cheminots = Internacia Fervojista Kultura Federacio) la fervojistajn organizojn de
Rumanio
,
Bulgario
,
?e?io
kaj
Slovakio
.
- 1970 Li ricevas la Oran Medalon de la Internacia Fervojista Kultura kaj Libertempa Asocio (F.I.S.A.I.C.).
- 1984 La Federacia Respubliko Germanio donas al li la
Federacian Meritkrucon
.
- 1985 Li estas distingata per la merit-medalo de
Germana Esperanto-Asocio
(GEA).
- 1990 Li fari?as Honora Prezidanto de la
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
(IFEF).
- 1995 Li fari?as Honora Membro de
Universala Esperanto-Asocio
(UEA).
- 2008 IFEF, la germana fonda?o Fervoja Sociala Organizo (Bahn-Sozialwerk) kaj la urbo Herzberg starigas al li monumenton anta? la stacidomo de Hercbergo.
- Por 2013, je lia centa naski?o-tago, la urbo Herzberg am Harz planas nomi straton la? li.
- En la
Interkultura Centro Herzberg
(ICH) memorigas da?ra ekspozicio je li.
- Biz Esperanto o?reniyoruz
, Esperanto-lernolibro por turkoj,
registra?o en UEA-katalogo
- Internacia Fervojista Esperanto Federacio : historio. 1909 - 1984
, historia retrorigardo eldonita 1984 okaze de la 75jara jubileo de la fervojista Esperanto-Movado
- Internacia Fervojista Esperanto Federacio : historio. Kompletiga suplemento pri la jaroj 1984 - 1999
, da?rigo de la IFEF-Historio eldonita 1999 okaze de la 90jara jubileo de la fervojista Esperanto-Movado,
registra?o en UEA-katalogo
- La lastaj infanoj de oldrovalo
, traduko el la germana de infanlibro pri atommilito (Gudrun Pausewang: Die letzten Kinder von Schewenborn)
- Herzberg - La Esperanto-urbo kantas
, du kompaktdiskoj kun popolaj kaj artaj kantoj en la traduko de Joachim Giessner
- [
rompita ligilo
]
Pliaj verkoj kaj fotoj en la kolekto de
IEMW
- ↑
La? telefona informo de lia filino al Albrecht Kronenberger, la 15-an de Aprilo 2019.