Princino
Jekaterina Romanovna Voroncova-DA?KOVA
(naski?is la
28-an de marto
en
1743
en
Sanktpeterburgo
kaj mortis la
16-an de januaro
1810
apud
Moskvo
) estis
kunkla?istino
de
Katerino la 2-a
(la Granda), fervora apoganto de rusa literaturo siaepoka, prezidantino de la
Sankpeterburga Scienca Akademio
kaj tiu de la
Rusa Akademio
.
?i naski?is en la influhava Voroncov-familio, edzini?is en
1759
al princo
Mi?ail Ivanovi? Da?kov
. Post kiam edzo de Katerina - kiel
Petro la 3-a
- surtroni?is (la
5-an de januaro
1762
), Da?kova ali?is al komplota grupo, kiu volis detronigi la novan caron kaj surtronigi ties filon kaj igi regento Katerina. Li partoprenis poste e? en la pu?o mem (
28-an de junio
1762
), kiu surtronigis Katerina.
Kvankam ?i politike apogis la carinon, ?ian influon neglektis influo de
Grigorij Orlov
, amato de la carino, pli frua amato de Da?kova. Tiu malgravi?o dama?is la junan princinon, Da?kova tiel forlasis Rusion en a?tuno de 1762 kaj revenis nur en majo de 1779 (a? en 1782) por anta?helpi karieron de sia filo. Dume li travoja?is tutan E?ropon kaj konati?is kun eminentuloj de la franca klerismo, partoprenis en kulturaj rondoj.
Post ?ia reveno, Katerina nomumis ?in en januaro de 1783 gvidanto de la Sanktpeterburga Arta kaj Scienca Akademio (oni aperigis tutan verkaron de
Mi?ail Lomonosov
en 6 volumoj). ?i i?is en 1783 e? prezidanto de la Rusa Akademio, kies fondon iniciatis Da?kova, por helpi uzon kaj analizon de la rusa lingvo. La institucio kompilis e? rusan difinan vortaron, kiu klarigis 43 mil rusaj vortoj.
La princino verkis
dramojn
kaj redaktis monatan eldona?on (Amikoj de la rusa vorto). ?ar povis aperi (1793) en presejo de la Akademio eldona?o de J. B. Kna?in
Vadim Novgorodskij
pri neceso de la batalo kontra? la tiraneco, ?i perdis ?iun apogon de la carino, kiu sendis ?in je dujara libertempo.
?ia kariero fini?is tute kun la surtroni?o de
Pa?lo la 1-a
en
1796
. La nova caro deprenis ?iun oficon de Da?kova kaj malpermesis e? eniron en Sankt-Peterburgon. ?i plenumis la lastajn jarojn en bieno de
Troickoje
?e
Kremjonki
, sude de Moskvo, kie ?i mastrumis kaj verkis siajn memora?ojn.
?iaj memora?oj povis aperi ruse nur en 1907, dum angle jam en 1840, en du volumoj.
Nun memorigas pri ?i modesta obelisko ?e la tombo.