J?kabpils
(
latve
, la?vorte "Jakoba fortika?o", historie anka?
germane
Jakobstadt
, la?vorte "Jakoba urbo") estas urbo de proksimume 26.000 lo?antoj en
Latvio
. La urbo trovi?as mezvoje inter la urboj
Rigo
kaj
Daugavpils
kaj konsideri?as la neoficiala ?efurbo de la historia regiono
Selonio
(latve
S?lija
).
La historiaj partoj de la nuna urbo, Krustpils kaj la historia germanlingva "Jakobstadt" (nuntempe latve
J?kabmiests
), situas ?e amba? bordoj de la rivero
Da?gavo
, kaj konektatas per ponto. En la valo de la rivero Daugava, ?irka? la urbo, situas la municipo
J?kabpils nomads
.
Dum la jaro
1237
la germanlingva
Livonia Ordeno
, kiu provis armee kontroli la teritoriojn de la hodia?aj ?tatoj Latvio kaj Estonio, tiam lo?itajn de diversaj baltaj popoloj kaj en la nordo de estonoj, konstruis ?tonan fortika?on
"Cruczeborch"
("Kruca burgo") kaj ?irka? ?i fondis samnoman urbon. Arkeologiaj elfosa?oj tamen malkovris, ke la loko jam multajn jarcentojn anta?e estis viva komerca centro de la latgaloj, unu el la latvaj triboj. Post la konstruo de la burgo, la vila?o kaj poste urbeto Krustpils kreskis ?irka? ?i. La vila?o plurvoje komplete detrui?is, ekzemple dum la bataloj inter
Pollando-Litovio
kaj
Svedio
, sed ?iam rekonstrui?is. Dum la
17-a jarcento
amba?flanke de la rivero Daugava eksetlis fu?intoj el Rusio, kiuj tie estis persekutitaj pro religiaj kialoj. ?is la jaro
1670
la rusa setlejo ?irka? la gastejo "Inselkrug" a? "Salas Krogs" (
insula kru?o
) kreskis ?is urbo sur la maldekstra riverobordo. Honore al la germanlingva duko
Jakob Kettler
de
Kuronio
, kiu atribuis al la lo?loko la urbajn rajtojn, la setlejo ricevis la nomon "Jakobstadt". La? loka legendo la duko misvojis dum ?asado. Borde de la rivero li vidis
linkon
sub
abio
kaj samtempe tiuloke havis vizion pri urbo. La bildo de linko sub abio eterni?is en la urba blazono.
Poste apartenanta al la mezepoka regno
Pollando-Litovio
, la duobla urbo post la tria kaj fina dispartigo de la regno dum 1795 estis konkerita kaj aneksita fare de la
Rusia Imperio
. En J?kabpils naski?is la carino Katarina la 1-a de Rusio. Post la
Unua Mondmilito
la duobla urbo i?is parto de la sendependi?inta respubliko
Latvio
, kaj post 1940 de la
Latva SSR
. Dum la jaro
1962
J?kabpils kaj Krustpils estis unuigitaj.
En la plej malnova parto de la urbo pluraj historiaj konstrua?oj povis esti konservitaj. En
Tadenava, tre proksime de J?kabpils, trovi?as memoriga muzeo pri la verkisto
Rainis
.
Pliaj vidinda?oj de la regiono estas la kasteloj de Justine kaj Dign?ja kaj la plej alta punkto de la regiono S?lija, la monteto
Orma?kalns
.
- Sokołow Podlaski
,
Pollando
, ekde 1987
- Melle
,
Germanio
, ekde 1994
- Maardu
,
Estonio
, ekde 2003
- Czerwionka-Leszczyny
,
Pollando
, ekde 2004
- Lida
,
Belorusio
, ekde 2005