Jean Racine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Racine
Persona informo
Jean Racine
Naski?o 1-an de decembro 1639 ( 1639-12-01 )
en La Ferte-Milon
Morto 21-an de aprilo 1699 ( 1699-04-21 ) (59-jara?a)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepata kancero vd
Tombo Saint-Etienne-du-Mont vd
Lingvoj latina ? franca vd
?tataneco Re?lando Francio vd
Alma mater Lycee Saint-Louis ? Q108740666 vd
Subskribo Jean Racine
Familio
Patro Jean Racine vd
Patrino Jeanne Sconin vd
Edz(in)o Catherine de Romanet vd
Infanoj Jean-Baptiste Racine ? Louis Racine vd
Profesio
Okupo dramaturgo ? poeto ? tradukisto ? libretisto ? historiisto ? verkisto vd
Verkado
Verkoj Andromaka (Racine)  ?
Phedre ?
Athalie ?
La Thebaide ?
Alexandre le Grand ?
Les Plaideurs ?
Britannicus ?
Berenica (Racine)  ?
Bajazet  ?
Mithridate ?
Iphigenie ?
Esther vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Jean RACINE (naski?is en 1639 en La Ferte-Milon , mortis la 21-an de aprilo 1699 en Parizo ) estis tragedia franca poeto kaj dramverkisto de la 17a jarcento, samtempulo de Ludoviko la 14-a kaj de Moliere .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Orfo, li estis akceptata de religiulinoj de Port-Royal , kie li ricevis jansenistan edukon, kio influis lin por lia tuta vivo. En tiu abatejo estis rifu?o de jansenistaj intelektuloj kaj kultura kerno, kiu ludis gravan rolon en la nasko de la franca Ira Jarcento. Li unue provis agordigi siajn literaturajn ambiciojn kun religia vojo.

Poste li dedi?is sin al teatro el 1655. Li prezentis verkojn La Tebaido ( la Thebaide , 1664), poste Aleksandro la Granda ( Alexandre le Grand , 1665), ?i tiu tragedio establis la statuson de Racine kiel posteulon de Corneille , sed sian famon li ?uldis al la granda sukceso de Andromaka ( Andromaque , 1667 ), kiam li lernis la regulojn de la klasika verkado de Boileau , kun kiu li amiki?is, same kiel kun La Fontaine kaj Moliere . Li poste prezentis Britannicus (1669), Berenica ( Berenice , 1670), Bajazet (1672), Mitridato ( Mithridate , 1673), Ifigenia en Aulido ( Iphigenie en Aulide , 1674), Fedra ( Phedre , 1677).

Nomumita historiografo de la re?o, reakordi?inta kun la Jansenistoj , li tiam rezignis pri teatro, post la malsukceso de Phedre . Sed la? peto de Mme de Maintenon , li plu verkis por la lernantoj de Saint-Cyr la bibliajn tragediojn Ester ( Esther , 1689) kaj Atalia ( Athalie , 1691). La teatro de Racine montras la pasion kiel fata forto kiu detruas kiun ?i posedas. Realigante la idealon de la klasika tragedio li prezentas agadon simplan, klaran kies cirkonstancoj fontas de la pasio mem de la personoj. Racine anka? verkis unu komedion La pledistoj ( Les Plaideurs , 1668), sprita kritiko de la juristaj moroj, kiu estas imita?o de "La vespoj" de Aristofano .

Racine da?re verkis novan tragedion ?iujare kaj en 1673 estis elektita membro de la Franca Akademio . En 1677, la tragedio Fedra estis enscenigita, konsiderita la ?efverko de Racine.

Verkaro [ redakti | redakti fonton ]

La temaro de Racine estas tute mala al tiu de Corneille , li montras homojn, kiaj ili estas, nome ne tiom superhomaj kiuj frontas nekredablajn situaciojn kaj venkas ilin, sed male ili estas homoj en kiuj la volo kaj la racio estas venkitaj per la violento de la pasio ; ili estas konsciaj, suferas kaj luktas por rezisti kontra? la kruelecon de la destino, sed finfine ili estas venkitaj, kaj tie ku?as la intenseco de la drama situacio. La? formo, Racine estas antonomazia klasikulo; li kapablas adapti?is al la striktaj reguloj kaj de teatro kaj de lingvo . Lia stilo estas facila; la temaro senas je eksterordinara?oj kaj malver?ajna?oj, kio ?e Corneille e? historia?oj estas never?ajna?oj. Athalie estas la idealo de la perfekta drama poemo.

Verkoj en Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]