El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Beeckman
(
1588
-
1637
) estis nederlanda kuracisto, matematikisto, fizikisto kaj naturfilozofo, kies studoj kaj kontaktoj kun la pioniraj tiamaj sciencistoj donis originon al la moderna
atomismo
. Beeckman estas bonega kuracisto, sed li pasis la plejparton de sia vivo kiel bonsukcesa profesoro. Li estis amiko de
Renato Kartezio
[1]
,
Pierre Gassendi
[2]
kaj
Marin Mersenne
[3]
kaj havis fortan intereson pri muziko pro siaj studoj rilate al la materio kaj movo.
[4]
Beeckman studis beletron kaj filozofion en
Lejdeno
inter 1607 kaj 1610 kaj en 1618 li diplomi?is kiel kuracisto en la
Universitato de Kaeno
. Liaj tiamaj profesoroj estis
Simon Stevin
(en Lejdeno kaj Saumur) kaj
Rudolf Snellius
kiu instruis al li la ne-aristotelan logikon. Post mallonga periodo laborante en la patra firmao, kiu produktis kandelojn kaj akvoduktojn, Beeckman fari?is asistanto de la rektoro de la
Universitato de Utrecht
kaj poste en
Roterdamo
. En 1520, li fondis en
Amsterdamo
la "Collegio mechanicum" kaj en 1627 li fari?is rektoro en la latina lernejo de
Dordrecht
.
Beeckman havis multajn interesojn pri la nova?oj de sia epoko, ekde la
teleskopo
?is la submar?ipo de
Cornelis Drebbel
(1572-1633). Al li ni ?uldas la studoj pri la vibrantaj kordoj, kiuj elmontras ke la vibro-frekvenco estas inverse proporcia al la longeco. Li anka? faris plurajn esplorojn pri la songenerado, kaj li kredas ke la fenomeno estas klarigebla pere de la mekanikaj le?oj kaj de la korpusklaj movoj.
Reprezentado de iu
staranta ondo
Kelkfoje Beeckman estas citata kiel anta?anto pri la inercio-principo kaj la korpoj-faloj, tamen liaj klarigoj pri tiaj konceptoj ne estas tute solveblaj. Efektive, li ?ajne ne faras distingon inter la uniforme rektilinia movo kaj la uniforme cirkla movo, asertante ke amba? movoj estas sen?an?aj en vakuo - nuntempe oni scias ke la cirkla movo bezonas ian centran forton.
Beeckman havis amikrilatojn kun
?irolamo Kardano
kaj same interesi?is pri la astronomiaj esploroj de siaj samtempuloj tiaj kiaj
Tycho Brahe
(1546-1601),
Keplero
, krom aliaj temoj kiel tiuj de
Francisko Bakono
(1561-1626),
William Gilbert
(1544-1603) kaj
William Harvey
(1578-1657).