한국   대만   중국   일본 
Internet Explorer - Vikipedio Saltu al enhavo

Internet Explorer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internet Explorer
A?toro Microsoft
Programisto Microsoft
Lasta stabila versio 11
( 2015 )
Operaciumo Vindozo , Mac OS
Programlingvo C++
Permesilo Microsoft EULA
Retejo El?utebla de microsoft.com
v ? d ? r

Internet Explorer (anka? konata kiel IE a? MSIE , esperante   Interreta Esplorilo [1] ) estas retumilo (foliumilo) de Interreto produktita de Microsoft por ?ia operaciumo Vindozo kaj poste por Apple Macintosh .

?i estis kreata dum 1995 post a?eto fare de Microsoft de la kodo de Mosaic , retumilo de la firmao Spyglass . Poste Microsoft ?an?is ?ian nomon al Internet Explorer .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La unuaj versioj, bazitaj sur Mosaic , ne minacis la a?toritaton de Netscape Navigator , ?ar ili estis simplaj kaj ne povis prilabori la plej popularajn specifa?ojn de Netscape, kiel framojn (angle Frames ) a? ?avaskripton (angle JavaScript ).

La aktuala (kaj fina) versio estas IE11 ( Internet-Explorer 11, Esperante Interreta Esplorilo 11), kiu nur funkcias sub Vindozo 7, 8, 8.1 kaj 10.

Milito de retumiloj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu Milito de retumiloj .

Fino kaj rezulto [ redakti | redakti fonton ]

?irka? la jaro 2000 Internet Explorer (precipe la versioj 5 kaj 6, precipe en la jaro 2002) havis monopolon inter la TTT-legiloj.

Tion helpis la kombino de jenaj aferoj:

  • IE estis ?senpage“ inkluzivata kun Vindozo (efektive por rajti uzi vindozan IE'on oni devis havi rajton uzi iun el certaj versioj de Vindozo, do eble nerekte pagis pro ?i). Tial en kelkaj ju?procesoj kontra? Microsoft pro misuzo de ?ia monopolo oni postulis, ke ?i plievidentigu al uzantoj la eblecon uzi retumilojn de konkurantoj a? almena? ebligu al ili tutan neuzadon de IE (tutan neinstalon a? forigon de IE el Vindoza instala?o Microsoft asertadis neebla).
  • Multaj retejoj estis (kaj iuj plu estas) farataj ne la? iuj sufi?e ne?tralaj kaj publikigitaj normoj, sed la? tio, kion ver?ajne subtenas iu populara retumilo. Sekve esti?is kvaza? neoficiala monopolo de Microsoft pri TTT-normigo (oficialaj publikaj normoj tamen disvolvi?is iom sendepende de Microsoft, vidu sube).
  • Pro la ekskluziveco de IE en Vindozo, pro la monopolo, kaj ver?ajne pro la nomo de la programo, iuj konfuzas Internet Explorer·on kun Interreto, kaj e? misuzas la emblemon de IE, bluan ? e “, kvaza? ?i estus la emblemo de Interreto a? de TTT. En filmo publikigita de Google multaj uzantoj de TTT entute ne sciis, kio estas TTT-legilo.

Inter la jaroj 2001 (IE6) kaj 2006 (IE7) Microsoft faris nur tre malmulte da plibonigoj en sia retumilo, kaj kelkaj rigardas tion kiel ka?zinta kelkjaran halton de progreso de TTT. Rezulte de la “milito” IE6 ne bone akordis kun la normoj de W3C , kaj ?ar ?i restis ankora? iom populara e? en la jaro 2009, multaj retejposedantoj devis prokrasti adopton de novaj kapabloj aperantaj en la plejmulto de la ceteraj popularaj retumiloj (kaj e? en novaj versioj de IE mem, ekzemple ?usta montrado de travideblaj PNG -bildoj) a? speciale akordigi la TTTejojn, por ke ili estu uzeblaj anka? per IE6. [2] En la jaro 2009 ankora? restis retejoj kaj firmaoj kiuj postulis uzadon de nur IE, fojfoje e? nur IE6 [3] .

Dume Internet Explorer 7 kaj 8 ankora? ne subtenos SVG ·on, kiun iagrade subtenas ?iu el la ceteraj popularaj TTT-legiloj. [4]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]