한국   대만   중국   일본 
In?enierarto - Vikipedio Saltu al enhavo

In?enierarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el In?enierado )

In?enierarto [1] (a? in?enierado ) [2] estas la aplikado de scienco al homaj bezonoj. ?i tio estas farata per scio , matematiko kaj sperto aplikataj al la konstruado de utila?oj a? procezoj . Profesiuloj pri in?enierarto estas nomataj in?enieroj .

Same kiel en la bazaj sciencoj, anka? la in?enierarto multe aplikas diversajn teknikojn por utiligi sian sciaron. Do, in?enierarto estas ?enerala sciaro pri tio, kion oni produktas kaj kiel tion fari. Pri pli detaleca sciaro pri specifaj solvoj, kiuj ebligas pli efikan produktadon, vidu teknologion kaj teknikon .

In?enierarto aplikas sciojn de sciencaj , ekonomikaj , sociaj kaj praktikaj (teknikaj) fakoj por inventado , desegnado , konstruado kaj bontenado de ma?inoj, esplorado kaj plibonigado de strukturoj, ma?inoj, ilaroj, sistemoj, materialoj kaj procezoj.

La fako in?enierado estas tre lar?a, kaj enhavas ampleksan gamon de pli specializitaj bran?oj de in?enierado, ?iu kun pli specifa emfazo sur partikularaj areoj de aplikita scienco, teknologio kaj tipoj de aplikado.

La termino in?enierado devenas de la latinaj vortoj ingenium , kiu signifas "lerteco", kaj ingeniare , kiu signifas "koncepti, plani, prilabori".

La vaporma?ino estis ?efa pelilo de la Industria Revolucio , kaj markis la gravon de in?enierarto en la moderna historio. Tiu ma?ino estas ekspoziciata en la Politeknika Universitato de Madrido .

?efaj fakoj de in?enierarto [ redakti | redakti fonton ]

Multfoje, in?enieroj bezonas iom scii pri multaj fakoj. Tamen, praktike oni dividas studadon de in?enierarto iam post iam en pli da fakoj kaj subfakoj.

Elektrin?eniera desegno energisistemo.
Elektronikaj komponantoj.
Elektronika cirkvito.

Elektra in?enierarto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra in?enierarto .

La elektra in?enierarto estas la studo kaj aplikado de diversaj elektraj kaj elektromagnetismaj konceptoj por faciligi la homan vivon.

Elektronika in?enierarto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektronika in?enierarto .

La elektronika in?enierarto estas la bran?o de la in?enierio , kiu traktas la efikon kaj konduton de elektronoj . ?i uzas nelinearajn kaj aktivajn elektronikaj komponantojn (kiel elektronaj tuboj kaj duonkondukta?aj elementoj , aparte transistoroj , diodoj kaj integritaj cirkvitoj por projekti elektronikajn cirkvitojn , elektronikaj aran?a?oj kaj sistemoj. Tiu fako tipe anka? produktas pasivajn elektrajn komponantojn, kutime por cirkvitaj tabuloj .

Industria in?enierarto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Industria in?enierarto .

La industria in?enierarto estas unu de la bran?oj de la in?enierarto rilate al industrio kiu temas pri la plibonigo de la uzado de rimedoj homaj, teknikaj, informadikaj kaj same kiel por la administrado kaj funkciado de la sistemoj de transformado de varoj kaj servoj, pritaksado de sistemoj integritaj aplikitaj en fakoj de laboristaro, ri?o, konaro, informaro, ekipado, energio, materialoj kaj procezoj, cele al atingo de produktoj a? servoj utilaj al la socio kaj al la posedantoj kun alta konsidero rilate al la medio. La industria in?enierarto uzas la principojn, metodojn de analizo, sintezojn de la in?enierarto kaj la desegno por specifigi, pritaksi, anta?vidi kaj plibonigi la akiritajn rezultojn de tiuj sistemoj. La industria in?enierarto utiligas sciarojn kaj metodojn de la sciencoj matematiko , fiziko , sociajn, politikajn, teknikoj de administrado ktp. de maniero kaj ampleksa kaj la??enra, por determini, desegni, specifigi, analizi, kaj plibonigi konstante la sistemojn (en ampleksa senco de la termino).

Kemia in?enierarto [ redakti | redakti fonton ]

Kemia in?enierarto desegnas, konstruas kaj funkciigas fabrikojn.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kemia in?enierarto .

La kemia in?enierarto estas fako de in?enierarto kiu koncernas la aplikadon de scienco , matematiko , kaj ekonomiko al proceso kie kemia?oj estas ?an?itaj al aliaj, esperebe pli valoraj, formoj. Tiel, ?i aplikas kemion al in?enieraj bezonoj. La produktoj de kemia in?enierarto estas diversaj kaj havas multajn ?iutagajn uzojn. Kemia in?enierarto influas profunde multajn aliajn industriojn, donanta medicinan , militan , median kaj aliaj uzojn.

Komputika in?enierarto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komputika in?enierarto .

La komputika in?enierarto estas la studo kaj aplikado de kombinado el Elektra in?enierarto kaj komputoscienco . ?i kombinas aparataron - tuta fizika ekipa?o - kaj programaron - tuta logika ilo de komputilaj sistemoj. ?i estas fako por disvolvigi la komputadon teknologie, apliki komputadon , uzante la fundamentojn pri komputado kiel Algoritmoj , Komputilaj Arkitekturoj, Programlingvoj ktp.

Materiala in?enierarto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Materiala in?enierarto .
La fandado estas parto el la scienco de la materiala in?enierarto.

La materiala in?enierarto estas bran?o de la in?enierarto kiu celas kompreni la rilatojn inter la proprecoj kaj la kristala strukturo de la materialoj, kaj dizajni la strukturon de materialo por atingi aron da dezirajn propecojn. La celoj de la Materiala In?enierarto estas maksimume regi la plej novajn te?nikojn de produktado kaj transformado de la materialoj kaj esti kapabla kontribui al la disvolvo de novaj materialoj kaj de novaj procezoj de produktado.

En la ?an?anta mondo de la novaj teknologioj el la 21-a jarcento , la in?eniero de materialo estos tre necesa aganto por la selektado de materialoj en ?iuj areo de la in?enierarto kaj speciale en la dizajno-kampo. La in?enierarto de Materialoj estas konata titolo en la tuta mondo kaj estas dedi?a al la dizajnado, manufakturo kaj funkciado de ?iuklaso de komponantoj kaj strukturoj, uzanta egale tradiciajn materialojn kiel novaj materialoj. La a?tomobiloj , la vestoj kaj piedvesto, la sporta ekipo, la komputiloj a? la protezikoj kaj la biomedicinaj komponantoj estas faritaj kun materialoj ?iujfoje plinovaj, e? bazita en la nanoteknologio . En ?i tiu kampoj, kiel en multaj pliaj, nova materialoj estis la solvo kiu permesis disvolvigi novajn produktojn kaj aplikoj. Tiel okazis kun la kompozita materialoj en la aerona?tiko kaj en la profesia sporto.

Mekanika in?enierarto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mekanika in?enierarto .
Animita filmo de la Arkimeda ?ra?bo , kiu estis funkciigita mane kaj kiu povas suprenigi akvon. Jen historia ekzemplo de mekanika in?enierarto.

La mekanika in?enierarto estas la in?enierarto kiu laboras por la plibonigo kaj kreado de la ma?inoj kaj de mekanikaj sistemoj. ?i uzas precipe la sciencojn matematikajn kaj fizikajn . Krome ?i inkludas konojn bazajn de elektroniko kaj elektrotekniko , kemio kaj konceptojn de civila in?enierarto .

Taskoj kaj laboroj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. mencio de la vorto "in?enierarto" en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Ankora? uzatas alternativaj titoloj "in?eniera scienco" kaj la neologismo "in?enierio" [1] , kiuj ?iuj temas pri la sama koncepto.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Blockley, David Blockley, David. (2012) Engineering: a very short introduction . Nov-Jorko: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-957869-6 .
  • Dorf, Richard, eld. (2005) Dorf, Richard: The Engineering Handbook , 2?a eldono , Boca Raton: CRC. ISBN 0-8493-1586-7 .
  • Billington, David P. Billington, David P.. (1996-06-05) The Innovators: The Engineering Pioneers Who Made America Modern . Wiley; New Ed edition. ISBN 0-471-14026-0 .
  • Petroski, Henry Petroski, Henry. (1992-03-31) To Engineer is Human: The Role of Failure in Successful Design . Vintage. ISBN 0-679-73416-3 .
  • Petroski, Henry Petroski, Henry. (1994-02-01) The Evolution of Useful Things: How Everyday Artifacts-From Forks and Pins to Paper Clips and Zippers-Came to be as They are . Vintage. ISBN 0-679-74039-2 .
  • Lord, Charles R. Lord, Charles R.. (2000-08-15) Guide to Information Sources in Engineering . Libraries Unlimited. doi : 10.1336/1563086999 . ISBN 1-56308-699-9 .
  • Vincenti, Walter G. Vincenti, Walter G.. (1993-02-01) What Engineers Know and How They Know It: Analytical Studies from Aeronautical History . The Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-4588-2 .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]