Ignaco Lojola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ignaco de Lojola )
Sankta
Ignaco Lojola
Fondinto de la Societo de Jesuo
Fondinto de la Societo de Jesuo
Persona informo
Naskonomo Inigo Lopez de Onaz y Loyola
Naski?o 31-a de majo 1491
en Azpeitia   Hispanio
Morto 31-a de julio 1556
en Romo   Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo pre?ejo de la Jesuo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj e?ska ? hispana ? latina vd
?tataneco Re?lando de Kastilio ? Hispanio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Dinastio Loyola vd
Patro Beltran II Ibanez de Loyola vd
Patrino Maria Saenz de Licona y Balda vd
Profesio
Okupo soldato (1516–1521)
romkatolika sacerdoto
founder of Catholic religious community (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Spiritual Exercises of Ignatius of Loyola vd
Sanktulo
Kanonizo 12-a de marto 1622
Festotago 31-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Ignaco Lojola (naski?is en Azpeitia , en la 31-a de majo 1491 - mortis en Romo , en la 31-a de julio 1556 ) li estis fondinto de la Societo de Jesuo , religia ordeno fondita en la 15-a de a?gusto 1534 de studenta grupo el la Universitato de Parizo , agnoskita de la papo Pa?lo la 3-a per lia buleo de la 27-a de septembro 1540 . Nuntempe ?i estas konata de ties misia kaj eduka laboro.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Inigo Lopez de Recalde , nomata Sankta Ignaco de Lojolo (hispane San Ignacio de Loyola ) la? la katolika Eklezio , estis hispana nobelo, militisto kaj sacerdoto, fondinto de la Ordeno de la Jezuitoj .

Li naski?is en Lojolo ( Loyola a? Loiola ), nuntempe parto de la e?ska urbo de Azpeitia , la?dire la 24-an de decembro de 1491 .

Li ?an?is sian personan nomon al Ignacio (a? Ignaco) kaj la familian al la naski?loko. Li estas anka? konata la? la latina versio, Ignatius de Loyola . La esperanta nomo estas tre diverse trovebla.

En sia juna?o li estis militisto. La? li mem, post sia vundi?o en 1521 , en la sie?o de Pamplono , li konverti?is , kaj havis la ideon krei societon de defendo de la katolikismo kun la sama disciplino kiun havas la militistaro.

Li studis en la Universitato de Parizo , kaj en tiu urbo li prenis la votojn de Montmartre , kun kelkaj kompanoj (ekz. Diego Lainez ), kun kiuj li fondis la Kompanion de Jesuo , konatan kiel la jezuitoj .

Li komencas serion de voja?oj, al Jerusalemo en 1523 a? al universitatoj de Alcala de Henares , Salamanko a? Parizo. En 1538 li voja?as en Romon , por peti la aprobon de la Papo al sia Kompanio, kion li balda? akiras. Fakte, la obeo al la Papo estas unu el la bazaj reguloj de la Ordeno, kaj ?ia disciplinita agado estis unu el la ?efaj pilieroj de la Kontra?reformacio .

Li forpasis je la 31-a de julio de 1556 en Romo.

Ignaco de Lojola estis kanonizita je la 12-a de marto de 1622 , en la sama tago ol Francisko Ksavero kaj Terezo el Avila .

Lia ?efa verko, skribita en la urbo Manresa , estas la Spiritaj ekzercoj , baza propagandilo de la jezuitoj. Ilian da?ron mallongigis je ununura semajno la kataluna teologo Francisco de Paula Vallet .

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Spiritaj Ekzercadoj trad. E?ma. Eld. la tradukinto, Zaragozo , 1952(?)
Citaĵo
?  Kun granda ?ojo mi ricevis la komision recenzi la tradukon de la mondfama verketo de Sankta Ignacio de Loyola. Kion diri pri ?i? Estas sufi?e konata la alloga maniero per kiu la jezuita Sanktulo pritraktas la plej interesajn problemojn de la vivo. La bona plumo de la tradukinto kondukas nin klare, sen ?eno, sen mallumeco, tra la vojo, kiun, signis la fondinto de la kompanio de Jesuo. Mi devas, tamen, konfesi, ke'anta?e ankora? mi ne legis ?i tiun verkon. Mi atendis, do, terurajn informojn pri la morto, pri la infero, pri la Dia kolero ... Sed ne, mi trovis alion. Mi trovis la manieron esplori, kiel oni povas plenumi la taskon de nia vivo la? la Dia Volo. Deziri vivi plenumante taskon por la homaro estas ideo, kiu ne nur apartenas al religiuloj , sed al multaj personojn kiuj ja elstaras en la pa?oj de la Historio, kiel efektivaj bonfarantoj. Sankta Ignacio kondukas nin la? tiu direkto. Ege interesa estas la parto pritraktanta la manieron efektigi sin, forpelante la pekojn kaj la difektojn, kreskigante samtempe la virtojn .

Ne sufi?as forpeli la pekojn, ?ar por ne reveni al ili estas necese kreski?i la virtojn kontra?ajn. Sed... kiel fari tion? Legu la verketon ! Kaj certe vi dankos multe. Post la ekzercadoj por kvar semajnoj, sekvas la misteroj de la vivo de Kristo, kaj la tiel nomataj reguloj, kio ne estas sensignifa parto, kun trafaj konsiloj por distingi, ?u niaj pensoj kaj deziroj estas bonaj a? malbonaj, ?ar ne ?iam estas klara la distingo, dum la spiritaj statoj de ?ojo kaj mal?ojo , konsolo kaj aflikto. La?vice venas la indikoj pri disdonado de almozoj, pri ju?ado de skrupuloj, k. t. p. Jen, do, libreto ne nur rekomendinda, sed rekomendenda, ne nur al katolikoj sed anka? al personoj kun religia sento pri la vivo, konsciaj pri sia respondeco, kaj al ?iuj personoj dezirantaj esti pli bonaj a? atingi siajn idealojn, en rilato al sia propra perfekteco, al kio multaj deziras, sed ili ne povas. La verketo montras la manieron, kiel agi tiurilate. La papero estas tre bona. S-ro E?ma, la lerta tradukinto, nur enkondukis tri

novajn vortojn: kontemplu, kondico kaj misterio . La lingva stilo, ?enerale, estas flua kaj eleganta. Iom malagrabla, tamen, estas la trancado de tro multaj vortoj inter du linioj. 
—  JOSE GUZMAN. Boletin n040 (apr 1952)

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]