Ibrahim FERRER
, naskita la
20-an de februaro
1927
?e
Santiago de Cuba
, mortinta la
6-an de a?gusto
2005
en
Havano
, estis
kuba
muzikisto
kaj precipe
kantisto
, konata pro la pureco kaj mildeco de sia vo?o.
Li atingis tutmondan famon en
1998
per la sukceso de la muzika projekto
Buena Vista Social Club
, en kiu li verkis 12 el la 14 temoj de la disko. La
angla
esprimo "social club" ver?ajne reiras al la
hispana
"club social", kiu signifas proksimume "amuza klubo". Ferrer la?dire naski?is en tia klubo dum dancvespero.
La vivo de Ferrer ne estis facila; kiel infano li preska? mortis de
tetanoso
, kaj je la a?o de 12 jaroj li restis orfo. Devante perlabori sian vivon li ne povis regule viziti lernejon; li surstrate vendis dol?a?ojn. Li entuziasmi?is pri muziko kaj kune kun sia kuzo fondis muzikistan grupon,
Jovenes del Son
(junuloj de sono), kiu muzikis ?e lokaj festoj.
En la
1950-aj jaroj
li i?is
?efkantisto
de la kuba orkestro de
Pacho ALONSO
kaj restis tiu dum pli ol dudek jaroj. En
1955
li kunlaboris kun la orkestro de Chepin-Choven pri la sukcesa sondisko "El Platanar de Bartola". En
1975
li iris al Havano kaj laboris kun la legenda Orkestro
Ritmo Oriental
kaj kun la granda Beny MORE. Poste li reani?is en la grupo
Los Bocucos
de Pacho ALONSO. Li monde
turneis
kun tiu grupo kaj akiris pli kaj pli da ?atantoj.
Tamen lia nomo restis ?iam en ombro, li estis ?atata de la publiko, sed ne de siaj kolegoj. Li perdis entuziasmon pri muziko kaj retiri?is en
1991
. Li poluris ?uojn surstrate kaj forlasis sian domon por lo?i en malgranda pensiono, en kiu li enfermis sin, retiri?e de la mondo kaj la muziko.
Sed en
1997
liaj amikoj lin konvinkis eliri el sia retiri?o kaj reveni al la muziko por registri sian debuton kun la orkestro
Afro Cuban All Stars
, la pecaron
Toda Cuba Le Gusta
. Samjare sekvis lia apero en
Buena Vista Social Club
, pecaro, kiu rezultis el la laboro de Ry COODER, rekonata impresario muzika, kiu voja?is al Kubo por trovi talentulojn konatajn nur sur tiu insulo, kiaj Compay Segundo,
Ruben GONZALEZ
kaj Ibrahim Ferrer.
Liaj diskoj gajnis ?iujn specojn de premioj, interalie unu
Grammy
. Liaj koncertoj plenigis
Carnegie Hall
en
Novjorko
, e?ropajn stadionojn kaj e? la plej pretendemajn a?ditoriojn de
Japanio
. Krome en 1998 ekestis filmo pri lia historio.