한국   대만   중국   일본 
Helle Thorning-Schmidt - Vikipedio Saltu al enhavo

Helle Thorning-Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helle Thorning-Schmidt
Helle Thorning-Schmidt en 2008
Helle Thorning-Schmidt en 2008
Persona informo
Helle Thorning-Schmidt
Naski?o 14-an de decembro 1966 ( 1966-12-14 ) (57-jara?a)
en Rødovre
Lingvoj angla ? dana ? franca vd
Lo?loko Strandvejskvarteret en Kopenhago ? Londono vd
?tataneco Re?lando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio de E?ropo (1992–1993)
Universitato de Kopenhago - Danish Master of Science in Political Science (cand.scient.pol) (en) Traduki (1987–1994)
Ishøj Gymnasium (en) Traduki (–1985) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Dana socialdemokratia partio
Subskribo Helle Thorning-Schmidt
Familio
Patro Holger Thorning-Schmidt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Stephen Kinnock (1996–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Johanna Kinnock (en) Traduki, Camilla Kinnock (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Strasburgo ? Bruselo ? Kopenhago vd
En TTT Oficiala retejo vd
?efministro de Danio
Dum 2011 ? 2015
Anta?ulo Lars Løkke Rasmussen
Sekvanto Lars Løkke Rasmussen
partiestro de la Dana socialdemokratia partio
Dum 2005 - 2015
Anta?ulo Mogens Lykketoft
Sekvanto Mette Frederiksen
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Helle THORNING-SCHMIDT [ hel e to r ne ng smed ] (naski?is la 14-an de decembro   1966 en Rødovre ) estas dana politikistino . Ekde la 12-a de aprilo 2005 si estas la unua virina prezidanto de la Dana socialdemokratia partio . En la parlamenta baloto de 2007 ?i malsukcesis kontra? Anders Fogh Rasmussen , sed en la parlamenta baloto de la 15-a de septembro 2011 sukcesis kontra? la koalicio de la ?is-tiama ?efministro Lars Løkke Rasmussen kaj do i?is ?efministrino de Danio .

Juna?o, familio kaj profesia eduko [ redakti | redakti fonton ]

Helle Thorning-Schmidt kreskis en la lo?loko Ishøj sude de Kopenhago. Kiam ?i estis 10-jara?a, la gepatroj divorci?is kaj ?i plulo?is kun la patrino. En la gimnazio de Ishøj ?i la? propra aserto decidi?is pri socialisma orienti?o, trovis dumvivajn amikojn, kun ili perlaboris iom da mono en loka supermerkato kaj per la transsiberia fervojo kiel dorsosakaj turistoj veturis tra Sovetunio kaj ?inio . En la 1980-aj jaroj ?i estis enga?ita membro de la pacmovado , varbis subtenon por la Afrika Nacia Kongreso , por la muzikfestivaloj de la gazeto de la Dania Komunisma Partio, nomata Land og Folk ("?tato kaj popolo") kaj en la studenta politiko.

En la Universitato de Kopenhago ?i studis politikan sciencon, kaj aparte ekinteresi?is pri pluevoluo de la E?ropa Unio . ?is la nuntempo ?i la? propra aserto konvinkitas ke la E?ropa Unio estu la ?usta ilo igi E?ropon pli socie justa kaj pli mediprotekte konscia.

Pro la interesi?o pri la e?ropa movado ?i kontakti?is kun la dana socialdemokratia partio . kaj akcepti?is en la diskutan klubon de la politikisto Ritt Bjerregaard .

Post finstudo en la kopenhaga universitato, ?i da?rigis la studadon en la Kolegio de E?ropo en Bru?o . Kie ?i konati?is kun sia posta edzo Stephen Kinnock , la filo de la eksa partiestro de la brita partio Labour , Neil Kinnock . La studadon en la E?ropa Kolegio ?i en 1993 finis per magistri?o. En 1994 sekvis magistri?o en politika scienco en la Universitato de Kopenhago.

La unua etapo de la profesia vivo inter la jaroj 1994 kaj 1997 estis gvidado de la sekretariejo de la dana socialdemokratia partio en la e?ropa parlamento en Bruselo . En tiu tempo ?i edzini?is kaj naskis sian unuan infanon, la filinon Johanna.

En 1997 ?i revenis al Danio kaj i?is konsilantino de la Dania Sindikata (dane Landsorganisationen i Danmark ) pri internaciaj temoj. Tiun postenon ?i havis ?is la jaro 1999, kiam ?i mem kandidatis pri deputita posteno de la E?ropa Parlamento. Dum la balota kampanjo ?i duavoje gravedi?is kaj sekve naskis la duan infanon, filinon Camilla.

La kvarpersona familio lo?as en Østerbro , urboparto de Kopenhago.

Politika kariero [ redakti | redakti fonton ]

E?ropa parlamento [ redakti | redakti fonton ]

En 1999 Helle Thorning-Schmidt nome de la dana socialdemokratia partio i?is deputito de la E?ropa Parlamento, kaj do ?i estis membro de la parlamenta frakcio de la Partio de E?ropaj Socialdemokratoj . ?i membris en la komisiono pri laborpostenoj kaj sociaj demandoj, kaj en la komisiono pri konstituciaj temoj. Post la 5-jara oficperiodo ?i en somero 2004 ne rekandidatis pri deputita posteno de la E?ropa Parlamento, sed anstata?e en 2005 kandidatis pri la nacia parlamento Folketing .

Partiestrino [ redakti | redakti fonton ]

La 8-an de februaro 2005 Helle Thorning-Schmidt elekti?is deputito de la nacia parlamento Folketing . En sia balota distrikto ?i estis la unua rekte elektita socialdemokrata depost 25 jaroj. Tutlande tamen la baloto estis malsukcesa por sia partio, kiu nur atingix 25,8 procenta?ojn de la vo?oj, dum en 2001 ankora? estis 29,1 procenta?oj.

La 12-an de aprilo 2005 ?i anstata?igis Mogens Lykketoft kiel partiestro. Unuafoje en la historio de la partio ?iuj partianoj vo?donis pri la partiestra posteno, kaj ?i estis la unua virino kiu ricevis la postenon. ?i konsideri?as reprezentantino de la modera, politike centra partia alo ?irka? la eksa ?efministro Poul Nyrup Rasmussen kaj la politikisto Henrik Dam Christensen .

Kiam la 25-an de oktobro 2007 organizi?is ekstervica parlamenta baloto, ?i i?is la pinta ?efministra kandidato de la opoziciaj partioj de socialdemokratoj, socialistoj kaj la partio Det Radikale Venstre . Malgra? intensa kampanjo sub la moto "ni elektas prosperon" la partio ree perdetis vo?ajn procenta?ojn (nun ricevis 25,5 %). Post la baloto ?i baze serkvis la registaran politikon rilate al eksteraj rilatoj kaj trakdo de eksterlandanoj, sed per klaraj postuloj pri vivteno de la dania modelo de socia ?tato provis ka?zi politikan nuancon malsaman ol la registaro.

Parlamenta baloto de 2011 [ redakti | redakti fonton ]

Por la parlamenta baloto de la 15-a de septembro 2011 la dana socialdemokratia partio denove nomumis Hell Thorning-Schmidt kiel pinta ?efministra kandidato. Kvankam la partio per ricevo de 24,8 procenta?oj de la balotaj vo?oj atingis la plej malbonan rezulton de sia historio, la centra-maldekstra partia koalicio gvidata de Helle Thorning-Schmidt sume gajnis vo?ojn. La dana re?ino Margareta la 2-a la 2-an de oktobro 2011 taskigis ?in formi registaron. Helle Thorning-Schmidt anoncis, ke ?i planas tri-partian koalician partion el sia propra partio kaj la partneroj Det Radikale Venstre kaj Socialistisk Folkeparti .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]