Helene Kroller-Muller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helene Kroller-Muller
Persona informo
Naski?o 11-an de februaro 1869 ( 1869-02-11 )
en Essen
Morto 14-an de decembro 1939 ( 1939-12-14 ) (70-jara?a)
en Otterlo
Lingvoj nederlanda
Lo?loko Groot Haesebroek
?tataneco Re?lando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Anton Kroller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Wim Kroller
Okupo
Okupo artkolektanto
filantropo Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

Helene KROLLER-MULLER (11-a de februaro 1869 ? 14-a de decembro 1939) [1] estis unu el la unuaj virinoj el E?ropo kiu arigis gravan artokolekton. Oni konsideras ?in unu el la unuaj kolektantoj kiu rekonis la genion de Vincent van Gogh . ?i donacis sian tutan kolekton al la nederlanda popolo, kun granda arbara bieno sia kaj de sia edzo, nome Anton Kroller. Tio estas nun la Muzeo Kroller-Muller kaj skulpto?ardeno kaj la Hoge Veluwe Nacia Parko, nome la plej granda nacia parko en Nederlando.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

?i naski?is Helene Emma Laura Juliane Muller en Essen-Horst, Essen , Germanio , en ri?a familio de industriistoj. ?ia patro, Wilhelm Muller, posedis Wm. H. Muller & Co., prospera liveranto de krudaj materialoj por industrioj de minado kaj ?talo . [2] ?i edzini?is al nederlanda gravulo de navigado kaj minado Anton Kroller en 1888 kaj uzis amba? familinomojn la? la nederlanda tradicio.

?i studis kun Henk Bremmer en 1906?1907. ?ar ?i estis unu el la plej ri?aj virinoj en Nederlando tiam, Bremmer rekomendis, ke ?i formu artokolekton . En 1907, ?i komencis sian kolekton per la pentra?o Trajno en pejza?o fare de Paul Gabriel. Poste, Helene Kroller-Muller i?is entuziasma artokolektisto , kaj unu el la unuaj personoj kiuj agnoskis la genion de Vincent van Gogh . ?i finfine arigis pli ol 90 pentra?ojn kaj 185 desegnojn de van Gogh, kio estis unu el la plej grandaj kolektoj en la mondo pri la artisto, dua nur post tiu de la Van Gogh Muzeo en Amsterdamo . ?i a?etis anka? pli ol 400 verkojn de la nederlanda artisto Bart van der Leck, sed lia populareco ne atingis tiun de van Gogh. [3]

Georges Seurat , 1889?90, Le Chahut , oleo sur tolo, 171.5 x 140.5 cm (66 7/8 x 54 3/4 in), Kroller-Muller Museum , Otterlo , Nederlando.

Kroller-Muller kolektis anka? verkojn de modernaj artistoj, kiel Picasso , Georges Braque , Jean Metzinger , Albert Gleizes , Fernand Leger , Diego Rivera , Juan Gris , Piet Mondrian , Gino Severini , Joseph Csaky , Auguste Herbin , Georges Valmier , Maria Blanchard , Leopold Survage kaj Tobeen . Tamen, Bremmer konsilis ?in ne a?eti Un dimanche apres-midi a l'Ile de la Grande Jatte de Georges Seurat , kiu rezultis majstroverko de la arto de la 20-a jarcento. ?i ja a?etis tamen Le Chahut de Seurat, alia ikono en la historio de moderna arto . [4] Krome, ?i aparti?is el artistoj de sia devenloka Germanio, kies verkaron ?i trovis "nesufi?e a?toritata." [3]

Dum veturo al Florenco en junio 1910, ?i ekhavis ideon fondi muze-domon. [2] Ekde 1913 partoj de ?ia kolekto estis malfermita al la publiko; ?is mezo de la 1930-aj jaroj ?ia ekspoziciejo en Hago estis unu el la tre raraj lokoj kie oni povis vidi pli ol nur kelkajn malmultajn verkojn de moderna arto. [5] En 1928, Anton kaj Helene kreis la Fonda?on Kroller-Muller por protekti la kolekton kaj la tutan hava?on. En 1935, ili donacis al la nederlanda popolo sian tutan kolekton totale de proksimume 12 000 objektojn, kondi?e ke oni konstruu grandan muzeon sur la ?ardenoj de la parko. [6] Jam zorgita de la nederlanda registaro, la Muzeo Kroller-Muller malfermi?is en 1938.

Skulpta?o de Henry Moore en la Muzeo Kroller-Muller.

La Muzeo Kroller-Muller estas en 75-akrea (300,000 m 2 ) de arbara kampara areo, nuntempe la plej granda nacia parko en Nederlando, nome Nationaal Park De Hoge Veluwe apud la urboj Otterlo kaj Arnhem . Luksa arta galerio estis planita apud la ikona lagobordo de la ?asejo Jachthuis Sint Hubertus kaj la pejaza?a statuo de ilia amiko, la sudafrika bura generalo Christiaan de Wet sur la bieno. [7] Pro la militminaco la planoj neniam estis plenumitaj en ?ia vivoda?ro, sed post la milito oni muntis grandan arbaran skulpto?ardenon kaj sub?ielan ekspoziciejon, kiu estas hejmo de statuoj de Rodin kaj de la dua plej granda kolekto de pentra?oj de van Gogh en la mondo, kiel la fama serio de La sunfloroj .

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Kroller-Muller State Museum, Otterlo. Netherlands: Kroller-Muller State Museum, 1973.
  • Rovers, Eva. De eeuwigheid verzameld: Helene Kroller-Muller 1869?1939. Prometheus Bv Vassallucci, Uitgeverij 2010. ISBN 978-9035135512