Johann Ludwig Heinrich Julius SCHLIEMANN
(naski?is la
6-an de januaro
1822
en
Neubukow
,
Mecklenburg
-Schwerin; mortis la
26-an de decembro
1890
en
Napolo
) estis komercisto en
Sankt-Peterburgo
kaj pioniro de
arkeologio
. Li estis malkovranto de
Trojo
kaj
Miceno
.
Heinrich Schliemann faris?is fama precipe pro la arkeologiaj malkovroj faritaj en
Turkio
, en la loko
Hissarlik
: la 4-an de a?gusto 1872 Schliemann komencis reporti al la lumo la antikvan urbon
Trojon
, a? pli ?uste dirite: ok diversajn urbojn, konstruitajn unu sur la alia ekde ?irka? 3000 jaroj anta? Kristo; tiu homera estis identigita en la sepa tavolo (1250- 1200 a.K.), kiu havas postsignojn de brulego, tiu de kiam Trojo estis komplete detruita de la
A?ajoj
.
?is kiam, en 1874, Schliemann konigis siajn malkovrojn, li estis konsiderata viziulo, ?ar oni opiniis, ke Trojo estas nur mito.
Alia eksterordinara malkovro estis farita la 15-an de junio 1873: trezoro (entenata en kupra ujo unu metron lar?a kaj 45 centimetrojn alta), konsistanta el pli ol 8.700 oraj juveloj, konata kiel la “trezoro de Priamo”.
Por i?i proprietulo, Schliemann pagis altegan monsumon al Turkio (kiu depostulis ?ian proprieton); poste, li donacis la trezoron al
Germanio
, kie ?i restis ?is la dua mondmilito.
La 6-an de marto 1945
Adolf Hitler
ordonis, ke la trezoro estu ka?ita en la salminejoj de
Helmstedt
, por eviti, ke ?i falu en la manojn de la sovetoj. La ordono de Hitler ne estis plenumita, kaj la trezoro iris al
Moskvo
, kie ?i estas konservita en
?tata Muzeo de Belartoj
Pu?kin
.
Kvar landoj interdisputas pri tiu trezoro: Turkio (kie ?i estis trovita),
Greklando
(heredanto de la homera tradicio), Germanio (al kiu ?i estis donacita de la arkeologo) kaj
Rusio
(kie ?i nuntempe trovi?as).
Schliemann faris anka? alian gravan malkovron: la 7-an de a?gusto 1879 li komencis en
Mikeno
, en Grekio, la elfosadon kiu kondukis al la retrovo de multaj tomboj (kun juveloj, funebraj maskoj, armiloj kaj iloj), atribuitaj interalie al
Agamemno
kaj
Kasandra
, mortigitaj de
Klitemnestro
kaj de ?ia amoranto
Egisto
.
La trovita?oj (aparte, la mirinda funebra masko el oro konata kiel la “Masko de Agamemnono”, kies a?tentikeco tamen estas pridebatata) estas konservitaj en la
Nacia arkeologia Muzeo de Ateno
.
Malpli konata estas alia esploro de Schliemann, kiu restis sen sukceso: la “perdita kontinento”
Atlantido
[1]
.
Schliemann studis dum sia tuta vivo kiel memlernanto; ne nur arkeologion, sed anka? lingvojn (li konis dudekon da ili, krom la germana: aparte, la anglan, francan, hispanan, italan, rusan, araban, hebrean, malnovgrekan).
Li mortis en Napolo, dum unu el siaj multnombraj voja?oj al Greklando; tial, en 1973 estis metita memor?tono en la Komunuma Vilao de tiu urbo; parolis pri ?i la elsendo de Radio Roma-Esperanto de la 18-a de novembro 1973 (v. sube, kun traduko al la itala)
[1]
.
Reinhard Witte kaj Wilfried Boelke (2004),
Mitteilungen aus dem Heinrich-Schliemann-Museum Ankershagen
(laste en la kajero 8 "Schliemann einmal heiter betrachtet" de R. Witte).
Wilfried Boelke kaj
Reinhard Witte
(2003),
Heinrich-Schlienmann-Museum Ankershagen/Mecklenburg. Fuhrer durch die standige Ausstellung
, Ankershagen.
Manfred Flugge (2001),
Heinrich Schliemanns Weg nach Troja - Die Geschichte eines Mythomanen
. Deutscher Taschenbuch-Verlag, Munchen,
ISBN 3-423-24292-2
.
Carl Schuchhardt
(2000),
Die Ausgrabungen Schliemanns in Troja, Tiryns, Mykena, Orchomenos und Ithaka
. Leipzig
2000
(Represo de la eldono de
1891
).
Wilfried Boelke
(?.
1996
),
Heinrich Schliemann. Ein beruhmter Mecklenburger.
Schwerin, Demmler.
Heinrich-Schliemann-muzeo en Ankershagen
- ↑
1,0
1,1
Antonio De Salvo, Heinrich Schliemann, NSiR - Nova Sento in Rete, n-ro. 0986 (32/2018).
FEI
.