Haskell Brooks CURRY
[
haskel bruks keri
] (naski?is la
12-an de septembro
1900
en
Millis
,
Usono
, mortis la
1-an de septembro
1982
en
State College
,
Usono
) estis
usona
matematikisto
kaj
logikisto
. Curry estas plej konata pro sia laboro en
kombinatora logiko
; kvankam la komenca koncepto de kombinatora logiko estis bazita sur artikolo de
Moses Schonfinkel
, Curry evoluis ?in multe anka? pro
paradokso de Curry
kaj la
konformeco de Curry?Howard
. Estas tri programlingvoj nomitaj honore de li,
Haskell
,
Brook
kaj
Curry
, anka? la koncepto
currying
, nome maniero kiun oni uzas por transformi funkciojn en matematiko kaj informadiko.
Curry naski?is la
12-an de septembro
1900
en
Millis
(
Masa?useco
) al Samuel Silas Curry kaj Anna Baright Curry, kiuj estris lernejon pri oratorarto. Li komencis studi medicinon en
universitato Harvard
en 1916, sed pasis al matematiko anta? li diplomi?is en 1920. Post du jaroj de laboro por elektrika in?enierado ?e MIT, li revenis al Harvard por studi fizikon kaj i?is MA en 1924. Curry ekinteresi?is en matematika logiko dum tiu periodo kiam li lernis pri
Principia Mathematica
, nome la provo de
Alfred North Whitehead
kaj
Bertrand Russell
por bazi matematikon sur simbola logiko. Curry restis en Harvardo kaj komencis Ph.D. en matematiko. Dum
George Birkhoff
gvidis lin al laboro pri
diferencialaj ekvacioj
, liaj interesoj pasadis al logiko. En 1927, dum li estis instruisto ?e
universitato Princeton
, li malkovris la laboron de Moses Schonfinkel en kombinatora logiko. Laboro de Schonfinkel anta?iris al multe da esploro fare de Curry mem, sekve, li transi?is al
Gottingen
, kie li povis labori kun
Heinrich Behmann
kaj
Paul Bernays
, kiuj konis la laboron de Schonfinkel.
David Hubert
direktoris Curry, kaj tiu laboris proksime kun Bernays kaj ricevis Ph.D. en 1930 per disterta?o pri kombinatora logiko.
En 1928, anta? li transi?is al Gottingen, Curry edzi?is kun Mary Virginia Wheatley. La paro lo?is en Germanio kiam Curry finadis sian diserta?on, poste, en 1929, transi?is al
State College
(
Pensilvanio
), kie Curry akceptis postenon ?e Pennsylvania State College. Ili havis du filojn, nome Anne Wright Curry (naski?is la
27-an de julio
1930
) kaj Robert Wheatley Curry (naski?is la
6-an de julio
1934
. Curry restis ?e Pennsylvania State College dum 37 jaroj. Li estis dum unu jaro en
universitato de ?ikago
en 1931-1932 sub
National Research Fellowship
kaj unu jaron en 1938-1939 ?e la
Institute for Advanced Study
en Princeton. En 1942 li prenis forpermeson por fari
aplikan matematikon
por la usona registaro dum la
dua mondmilito
. Tuj post la milito li laboris pri la projekto de
ENIAC
, en 1945-1946. Sub la
Fulbright fellowship
, li kunlaboris kun Robert Feys en
Loveno
. Post li eksi?is el la Pennsylvania State University en 1966, Curry akceptis postenon ?e la
Universitato de Amsterdamo
. En 1970, post li finis la duan volumon de trakta?o pri la kombinatora logiko, Curry eksi?is el la Universitato de Amsterdamo kaj revenis al State College (Pensilvanio).
Haskell Curry mortis la
1-an de septembro
1982
en State College.
La fokuso de laboro de Curry estis provoj por montri ke kombinatora logiko povus esti fondo de matematiko. En fino de 1933, li lernis pri la
paradokso de Kleene?Rosser
el korespondo kun
John Rosser
. La paradokso, kiun Rosser kaj
Stephen Kleene
evoluis, pruvis la malkonsekvencon de kelkaj rilataj formalaj sistemoj, inkluzive unu, kiun
Alonzo Church
proponis (sistemo kiu havis lambda-kalkulon kiel konsekvenca subsistemo), kaj propra sistemo de Curry. Tamen, kontraste Church, Kleene kaj Rosser, Curry ne rezignis pri fonda maniero kaj diris, ke ne volis “kuri for el paradoksoj”.
?ar li laboris en la fako de kombinatora logiko dum tuta kariero, Curry esence i?is la fondinto kaj plejfamulo en la fako. Kombinatora logiko estas la fondo de unu stilo de
funkcia programlingvo
. La forto kaj amplekso de kombinatorika lingvo estas simila al
lambda-kalkulo
de Church, kiu potencas en lastaj jardekoj.
En 1947 Curry anka? priskribis unu de la unuaj altnivelaj programlingvoj kaj skribis la unuan priskribon de proceduro por konverti ?eneralan aritmetikan esprimon en kodon por unu-adresan komputilon.
Li instruis ?e Harvard,
Princeton
, kaj de 1929 ?is 1966, ?e la Pennsylvania State University. En 1942, li aperigis
paradokson de Curry
. En 1966 li i?is profesoro de logiko kaj sia historio kaj filozofio de
ekzaktaj sciencoj
?e la
Universitato de Amsterdamo
, post
Evert Willem Beth
.
Curry anka? skribis kaj instruis matematikan logikon pli ?enerale kaj aperigis
Foundations of Mathematical Logic
en 1963. Lia plej preferita filozofio de matematiko estis formalismo (cf. lia libro de 1951), sekvante lian mentoron Hilbert, sed liaj skriba?oj montras gravan filozofan scivolemon kaj apertan racion pri
intuicia logiko
.