Hansa ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hansa Ligo )
Hansa ligo
konfederacio ? organiza?o
Komenco 1358 vd
Fino 1862 vd
v ? d ? r
Fondo de la Hansa Ligo en Hamburg , Germanio .
La Hansa Ligo ?irka? la jaro 1400
  •   nederlanda zono
  •   vestfalia zono
  •   saksia zono
  •   vendia zono
  •   brandenburgia zono
  •   pomeria zono
  •   prusia zono
  •   livonia zono
  •   svedia zono
  • La Hansa ligo estis komerca ligo de 100-160 mezepokaj germanaj urbetoj origine ?irka? la Balta maro . Poste ali?is anka? urboj kun komercaj rilatoj tien. La ligo floris de 1241 ?is 1441 .

    Ekesto [ redakti | redakti fonton ]

    Oni ne certas pri kiam ?i komenci?is. Origine, la nomo "Hansa" signifis kompanion de komercistoj komercantaj kun fremdaj landoj. Post la germana pu?o orienten kaj la setlado de germanaj urboj en la slavaj landoj de la Balta maro , la komercaj gildoj kaj urbaj asocioj evoluis ( 13-a jarcento ) al ligoj. Plej rimarkinda estis la roto de germanaj komercistoj kun estrejo en Visby . Pu?ante orienten, ili fondis bran?on en Novgorod . En Londono , kie germanoj komercis ekde la 11-a jarcento , la privilegioj donitaj al komercistoj de Kolonjo estis etenditaj al aliaj germanoj, kaj "Hansa" de germanaj komercistoj formi?is.

    Grava impeto de la evoluo de la ligo estis la manko de potenca germana nacia registaro por provizi sekuran komercadon. Por konservi komunan sekurecon, ekskluzivajn komercajn rajtojn, kaj, kiam ajn eblas, monopolon, la urboj pli intimi?is. En 1241 , Lubeck ( Lubeko ) kaj Hamburgo findecidis traktaton de reciproka protektado. Aliaj urboj ali?is al tiu ?i asocio kaj forta ligo kreskis, kondukita de Lubeck. Havenoj kaj landinternaj urboj de Nederlando ?is hodia?a Pollando ali?is la ligon, sed la nord-germanaj urboj restis la ?efaj membroj. La ligo vigle pliampleksigis sian agadon, fondante ?efajn fremdajn bran?ojn en Bru?o ( Flandrio ) kaj Bergen (Bergeno, Norvegio ). La Hanso-urboj atingis la supron en siaj venkoj super Valdemaro la 4-a de Danio , gajnante la Traktaton de Stralsund ( 1370 ), efektiva komerca monopolo en Skandinavio . Tio estis avanta?o por urbo, kiu povas nomi sin hansa urbo . La balta hegemonio da?ris dum pluraj militoj ?is sia malvenko pere de la nederlandoj en 1441 .

    Disfalo [ redakti | redakti fonton ]

    Malgra? la sukceso, la ligo suferis pro manko de organizado. Kvankam asembleoj de la ligo kunvenis neregule en Lubeck, multaj urboj ne sendis reprezentantojn, kaj decidoj estis kondi?aj de reviziado de la individuaj urboj. La nombro de membroj fluktuis, plejeble de malpli ol 100 ?is pli ol 160. ?is la 16-a jarcento , interna malkonsento, ?esado de liberoj pere de la germanaj re?idoj, kreskado de centraj fremdaj ?tatoj kaj rezulta perdi?o de ligaj privilegioj, progresoj de la nederlanda kaj brita ?ipado, kaj diversaj ?an?oj en komercado, precipe pro la malkovro de Ameriko en 1492, ?iuj kontra?agis la ligon. La fina dieto okazis en 1669 , sed la ligo neniam formale disi?is. Lubeck, Hamburgo kaj Bremeno estas ankora? konataj kiel hansaj urboj.

    La interlingvo de la ligo estis la platdi?a lingvo .

    Nuntempe [ redakti | redakti fonton ]

    Fine de la 20a jarcento oni refondis Hansan Ligon, denove internacie, kvankam ?is nun en eta amplekso. La celo nuntempe estas ?efe stimuli turismajn kontaktojn. Vidu Nova Hanso .

    La E?ropa Hansomuzeo (germane Europaisches Hansemuseum ) situas en la hansa urbo Lubeck en ?lesvigo-Holstinio en norda Germanio. ?i estas la plej granda muzeo kun la temo de la hansa periodo.

    La Hansa Muzeo kaj Schøtstuene ( norvege   Det Hanseatiske Muzeo og Schøtstuene ) estas muzeo en la urbo Bergen , Norvegio [1] [2] .

    Listo de gravaj Hansaj urboj [ redakti | redakti fonton ]

    Hansaj urboj en la 21a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

    Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]


    Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

    Referencoj [ redakti | redakti fonton ]