한국   대만   중국   일본 
Habitato (ekologio) - Vikipedio Saltu al enhavo

Habitato (ekologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Restantaj disigitaj habitatoj de la afrika elefanto
Somera (ru?a) kaj vintra arealo de la Nigramantela mevo

Habitato (el la latino habitat , "?i lo?as" ; esperante vivejo ) estas ekologia a? viv media areo kie vivas aparta best- a? plant specio . ?i estas la natura medio en kiu organismo restadas, a? la fizika medio kiu influas populacion de specio kaj estas uzata de tiu ?i.

La termino "populacio de specio" preferindas al tiu de " organismo ", ?ar kvankam eblas priskribi la habitaton de unu sola bruna urso , oni fakte neniam trovas apartan a? individuan urson , sed grupigon de brunaj ursoj kiu entenas reprodukti?antan populacion kaj okupas certan biogeografian areon . Plie, tiu ?i habitato povus diferenci de tiu de alia grupo a? populacio de brunaj ursoj vivante aliloke. Do estas nek la specio nek la individuo por kioj oni tipe uzu la terminon "habitato".

Alia difino de habitato estas : la loko - anka? nomata ekologia spaco kie (populacio) de specio vivas. Oni komparu kun la adreso kie oni trovus tiun ?i populacion de specio kiam oni ser?us ?in. [1]

Oni ne konfuzu la nociojn habitato kaj biotopo . Ekzemple : en la biotopo arbaro , la grundsurfaco estas la habitato de la onisko  ; troglodito vivas en pluraj biotopoj kiel arbaro, duno , mar?o kaj urb ?ardeno .

Mikrohabitato estas fizika situo kie vivas tre malgrandaj kreita?oj. Ekzemple : unu sola folio de arbo povas esti mikrohabitato de certa populacio de bestetoj. [2] Mikroviv medio estas la apudaj ?irka?a?oj kaj aliaj fizikaj faktoroj de individua planto a? besto en ?ia habitato.

Homa habitato [ redakti | redakti fonton ]

Homa habitato estas la medio en kiu homaj esta?oj vivas, laboras, ludas kaj movi?as. ?i ne sole estas restadejo - domo - sed la sumo de ?iuj faktoroj kiuj konstituas la tutan viv medion , kiel urboj , landoj , kaj lernejoj .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Nys, Rudy J.V. 1987 : Ecologie-Theorie en Praktijk. Stichting Leefmilieu VZW , Antwerpen, ISBN 90-289-0763-7 , 360 pp (p.89-90) nederlande
  2. Nys, Rudy J.V. 1987 , (p.90)

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Clements, Frederic E., and Victor E. Shelford. 1939. Bio-ecology . John Wiley & Sons, New York. 425 pp. angle

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]