Golfo de Fundy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Fundy
Bay of Fundy / Baie de Fundy
La Golfo de Fundy dum alta kaj malalta tajdoj
La Golfo de Fundy dum alta kaj malalta tajdoj

La Golfo de Fundy dum alta kaj malalta tajdoj

Akvejo Atlantiko
Termaso Kontinento Nordameriko ,
duoninsulo Nov-Skotio
Geografia situo 45°  N , 66°  U (mapo) 45 -65.8 Koordinatoj: 45°  N , 66°  U (mapo)
Golfo de Fundy (Nov-Brunsviko)
Golfo de Fundy (Nov-Brunsviko)
DEC
Golfo de Fundy
Golfo de Fundy

Map

Lar?o 60 km
Profundo 220 km
Alfluoj Saint Croix River , Magaguadavic River , Saint John River , Petitcodiac River , Tantramar River
Haveno de Alma ĉe eko de la alta tajdo
Haveno de Alma ?e eko de la alta tajdo
v ? d ? r

La Golfo de Fundy ( angle   Bay of Fundy , anka? Fundy Bay , france   Baie de Fundy ) situas inter la kanadaj provincoj Nova Skotio kaj Nova Brunsvigo , flanke de la Golfo de Majno . La Golfo de Fundy longas 220 kilometrojn kaj lar?as 60 kilometrojn. ?i havas aparte kaj imprese grandan diferencon de alta kaj malalta tajdo : la akvosurfaco en la golfo alternas je inter 15 kaj maksimume 21 metroj. La golfa nomo devenas de la origine portugala nomigo "Rio Fondo", do "rivero profunda".

La unua priskribo de la golfo fare de e?ropanoj estas el la jaro 1604 : tiujare la franca malkovristo Pierre Dugua kaj lia kartografo Samuel de Champlain nomis ?in Baie Francois , do "golfo franca".

Tajdo [ redakti | redakti fonton ]

situo de la golfo ?e la bordo de la Atlantika Oceano
pli detala mapo

En la okcidenta parto de la Golfo de Fundy situas la Golfo Passamaquoddy, kiu situas inter la usona ?tato Majno kaj la kanada provinco Nov-Brunsviko . En la oriento de la golfo fini?as en du markoloj , la Golfo Chignecto kaj la Baseno Minas.

Aparte en tiuj du markoloj la alta tajdo pli ol avera?e altas, tial ke diferenco de 14 metroj inter malalta kaj alta tajdo tute normalas, kaj diferenco de 21 metroj en ?tormoj estas la maksimumo. Tiu granda tajda diferenco bazi?as sur simpla fizika fenomeno: La longo de la golfo korespondas al al longo, kiun akva ondo survojas dum 6 horoj, la tempospaco inter alta kaj malalta tajdo. Kun ?iu alfluo a? fluso , do la tajda alti?o de la akvosurfaco, el la Atlantika Oceano en la golfon tiamaniere forti?as la tajda ondo, kiu jam alternas ene de la golfo. Similan fenomenon ?iu ajn povas krei, kiu hejme en duonplena bankuvo kreas kaj poste ritme fortigas ondojn de unu flanko de la kuvo al la alia kaj reen.

La grandan diferencon inter alta kaj malalta tajdo uzas tajda energicentralo apud la urbo Annapolis Royal : tiu centralo dum ?iu horo kreas 18 mega?atojn da elektro.

Pluraj riveroj fluas en la golfon: ?e alta tajdo ?e multo el ili ?an?i?as la fluodirekto, do la rivera akvo fluas for de la maro. Tiun fenomenon en la mondo spertas nur malmultaj riveroj.

En la orienta markolo Baseno Minas, dum malalta tajdo videbli?as pli-malpli 40.000 hektaroj da ?lima grundo de vadomaro .

Grandaj havenoj de la golfo estas Saint John / Saint Jean , kiu interalie servas por papera produktejo kaj por nafta rafinejo , Hantsport kun plia papera produktejo kaj speciali?o pri eksporto de gipso kaj Digby .

Naturo [ redakti | redakti fonton ]

La golfo konatas pro impresaj sova?aj rokoformacioj ?e la klifa marbordo. Areo de 20.700 hektaroj el tiu klifaro dum la jaro 1948 deklari?is la Nacia Parko Fundy".

La subakva bestaro de la golfo estas tre varia. La malvarmeta golfa akvo kun multe de nutra?o altiras interalie diversajn specojn de balenoj . Anka? la birdaro estas multfaceta - spekteblas interalie atlantikaj fraterkuloj , ?ternoj , ?e la marbordo migraj falkoj kaj blankkapaj maragloj .

Por la loka fi?kaptistoj gravas kolektado de haringoj , omaroj , diversaj man?eblaj moluskoj - kaj aldone salmoj en akvokulturo .

Insuloj [ redakti | redakti fonton ]

  • Insulo Grand Manan, limas al la Golfo de Majno

En la Golfo Passamaquoddy:

  • Insulo Campobello ( Campobello Island )
  • Alka Insulo ( Moose Island )
  • Cerva Insulo ( Deer Island )

Anta? Kabo Chignecto:

  • Alta Insulo ( Isle Haut )

Krome ekzistas pli etaj insuloj en la Golfo Passamaquoddy, en la Malanta?a Golfo Back Bay kaj en la basenoj Annapolis kaj Minas.

Alfluoj [ redakti | redakti fonton ]

En Nov-Brunsviko:

  • Saint Croix River / Riviere Saint Croix
  • Magaguadavic River / Riviere Magaguadavic
  • Saint John River / Fleuve Saint Jean
  • Petitcodiac River / Riviere Petitcodiac
  • Tantramar River / Riviere Tantramar

En Nov-Skotio:

  • Annapolis River
  • Cornwallis River
  • Avon River
  • Shubenacadie River
  • Salmon River

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]