El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de botelkola gitarglitado, uzante fingropinta?ojn kaj resonigan gitaron farita el metalo.
Glitogitaroj
estas grupo da
muzikinstrumentoj
por muziki per
gitarglitado
- partikulara tekniko por ludado de specoj de
gitaroj
kiu estas ofte uzita en
bluso
-stila muziko. Tiu tekniko konsistas en la meto de iu a?o anta? la
kordoj
dum la ludado por krei
glitefikon
kaj fortan
vibradon
kio faras tiun muzikon emocie esprimiva. ?i tipe konsistas el ludado de gitaro la? tradicia sinteno (ebena kontra? la korpo) per uzado de tuboforma "glita?o" metita sur unu el la fingroj de la
gitaristo
. Tiu glitilo povas esti metala a? vitra tubo kiel ekzemple botelkolo. La termino "botelkolo" estis historie uzata por priskribi tiun tipon de ludado. La kordoj estas tipe plukitaj dum la glitilo estas movita sur la kordoj por ?an?i la
tonon
. La gitaro povas anka? esti metita sur la sino de la muzikisto kaj ludata per man-tenita stangeto kaj tiuokaze ?i estas referencata kiel "singlita gitaro", "sinmetala gitaro" a?
genuo?talgitaro
.
Fakte la kreo de muziko per ia glitado okazis jam ?e primitivaj
kordinstrumentoj
en kulturoj de Afriko kaj anka? tio estis la origino de la nomita
steel guitar
en
Havajo
. Komence de la 20a jarcento, blusmuzikistoj de la
Misisipa Delto
popularigis la botelkolan gitarglitan stilon, kaj la unua registra?o de glitogitaro estis de
Sylvester Weaver
en 1923. El la 1930-aj jaroj, muzikistoj kiaj
Robert Nighthawk
,
Earl Hooker
,
Elmore James
kaj
Muddy Waters
popularigis la glitogitaron en la genro de
elektra bluso
kaj poste influis super glitogitaristoj de
rokgenroj
kiel
Rolling Stones
,
Duane Allman
kaj
Ry Cooder
. Pioniroj de songlitaj gitaroj estas
Oscar "Buddy" Woods
,
"Black Ace" Turner
kaj
Freddie Roulette
.