Gerard Hermansz. van Honthorst
(
Utre?to
,
4-an de novembro
1592
- samloke,
27-an de aprilo
1656
) estis nederlanda
pentristo
, unu el la plej talentaj dis?iploj de
Caravaggio
. Li estas kalkulata al la
Utre?taj Karava?anoj
. Li estis unu el la malmultaj pentristoj kun internacia famo. Lia plej granda modelo estis
Antonie van Dyck
.
Gerard van Honthorst estis filo de ornamopentristo kaj ricevis sian edukadon de sia patro kaj de
Abraham Bloemaert
. Tiam li voja?is al
Italio
, kie li ekde
1616
estas menciita en
Venecio
,
Florenco
kaj
Romo
. Gerard van Honthorst ekhavis kontakton kun
Guido Reni
. Kune ili rikoltis multan sukceson per sia verkado kaj trovis gravan patronon en la persono de
Vincenzo Giustiniani
kaj lia frato Benedetto. Ili lo?is dumtempe en lia palaco kaj do povis studi la senekzemplan kolekton de artverkoj, inter ili multajn verkojn de Caravaggio. Honthorst ricevis anka? komisiojn de kardinalo
Scipione Borghese
, kiu igis lin ornami la ?efaltaron de S. Paolo en Romo, kaj de kardinalo Barberini, la posta papo
Urbano la 7-a
. Honthorst renkontis en la artistokvartalo la pentristojn
Paul Bril
kaj iu Colijn, kiuj kune kun li en 1620 revenis al Utre?to.
Duonjaron poste li geedzi?is kun sia nevino Sophia Coopman. En
1622
li ani?is en la utre?ta pentristo
gildo
Sankta Luko kaj li balda? akiris elstaran reputacion, danke al la "vintrore?ino" Elizabeth Stuart. En
1627
li a?etis ?e
Domplein
(Katedralplaco) spacoplenan domon, kie li sur 100 m² malfermis tre sukcesan atelieron kun ja 25 lernantoj, kiuj ?iuj pagis cent guldenojn. La 28-an de julio de la jaro li akceptis kiel dekano de la gildo la grandan flandran pentriston
Peter Paul Rubens
.
Honthorst ricevis komisiojn de la angla re?o
Karlo la 1-a
, pro kio li en
1628
voja?is kune kun sia lernanto
Joachim von Sandrart
al
Londono
. Li pentris
Diana
-n kaj
Apolonon
kaj renkontis denove
Orazio Gentileschi
, kiu intertempe evoluigis iel alian stilon. Honthorst staris sur la kulmino de sia famo kaj ricevis bonan ?evalon, la anglan civitanecon kaj ?iujaran pension. Novaj komisioj venis de Princo
Frederik Hendrik
kaj de Re?o
Kristiano la 4-a
. Por povi kontentigi la demandadon li malfermis en
1637
duan atelieron en
Hago
. Post la morto de
Michiel Jansz. van Miereveld
li fari?is kortegopentristo de Reganto Vilhelmo la 2-a. Li kunlaboris ?e la ornamado de la palacoj en
Rijswijk
kaj
Honselersdijk
kaj de Palaco
Huis ten Bosch
. Li pentris ofte korteganinojn.
[1]
Honthorst havis multajn lernantojn kaj helpistojn, inter ili Sandrart kaj sian fraton
Willem van Honthorst
, fama pro la komisiojn, kiujn li plenumis kiel kortegopentristo de Luiza Henrieta de Nassau, edzino de Frederiko Vilhelmo, la Granda Elektoprinco de Brandenburgio. Herman van Honthorst, lia alia frato, estis lingve kreiva pastro kaj estis liberigita el la malliberejo post interveno de la gubernatoro.
Lia famo tamen komencis pali?i ekde
1640
kaj Honthorst pentris malpli kaj malpli. Li estas entombigita en la katedralo Sankta Katarina je Utre?to.
Honthorst pentris
historiajn pecojn
(
bibliajn
,
mitologiajn
,
alegoriajn
kaj
literaturajn
temojn), ?enropecojn pri drinkantoj kaj muzikantoj kaj sennombrajn
portretojn
.
En Italio li subi?is sub la influon de
Caravaggio
kaj ties lumefektoj (
chiaroscuro
). Sed anka?
Annibale Carracci
estis inspirfonto. Li speciali?is pri scenoj kun figuroj, kiuj estas prilumataj per akra kandellumo. ?i tiuj bildoj estis la? la gusto de la publiko kaj alportis al li la kromnomon "Gherardo della Notte". Pri kruda realismo Honthorst tamen neniam kura?is; alie ol la verkoj de liaj kolegoj
Hendrick ter Brugghen
kaj
Dirck van Baburen
liaj pentra?oj tenas ?iam iel elegantan, kiu memorigas pri Bloemaert.
Post sia reveno en Utre?to li restis fidela je ?i tiu stilo, sed dum la paso de la jaroj eniris
klasikisma
influo en lian verkadon, kiun la
nobelaro
bone akceptis. La glataj sobraj
pentra?oj
, kiuj finfine ekestis en liaj dek postaj jaroj, nur konigas malmultan personecon kaj nuntempe ne plu estas aparte estimataj.
Samuel van Hoogstraten
skribis pri tio en
1678
:
- Hondhorst [...] en sia florepoko flegis bravan penikadon; sed, a? por pla?i al la fra?linoj a? ke lin lulis la profito, li falis en rigidan glatecon.
Lia renomo do ?efe bazi?as sur lia Karava?a periodo.
- ↑
P. van der Ploeg & C. Vermeeren (1998) Vorstelijk Verzameld, de kunstcollectie van Frederik Hendrik en Amalia, p. 154.
- Braun, H. (1966) Gerard und Willem van Honthorst.
- Richard Judson, J. & Rudolf E.O. Ekkart (1999) Gerrit van Honthorst, 1592-1656.