La
Germana Esperanto-Asocio
(
GEA
;
germane
Deutscher Esperanto-Bund
) estas la landa
Esperanto-asocio
en
Germanio
,
komunutila
registrita asocio kiu asociigas la Esperanto-uzantojn en tiu ?tato. ?i eldonas la membrogazeton
Esperanto aktuell
kaj aran?as la
Germanan Esperanto-Kongreson
.
La
Nurnberger Weltspracheverein
(Nurenberga Mondlingva Klubo) jam en 1888 konverti?is de
Volapuko
al Esperanto kaj la unua Esperanto-gazeto
La Esperantisto
jam aperis ekde 1889 en Nurenbergo. Tamen la iniciato, fondi germanan Esperanto-societon, aperis nur en 1903, kiam
Alfred Hermann Fried
en Berlino kunvenigis esperantistojn kaj eldonis lernolibron de Esperanto.
[1]
Sed Fried devis forlasi Berlinon en junio 1903 pro financaj, familiaj kaj aliaj ka?zoj kaj reiris al
Vieno
. La svisa ?urnalisto
Jean Borel
, kies frato
Jules
en Berlino estis direktoro de la eldonejo
Moller & Borel
kaj de presejo, da?rigis la agadon. Li vizitis Zamenhof en
Varsovio
, priparolis kun li la necesajn pa?ojn, translo?i?is el
Svisio
al Berlino, fondis en novembro 1903 kune kun
Adolf Schmidt
,
Wilhelm Wetekamp
kaj aliaj la Esperantistan Grupon Berlino kaj en decembro la Esperanto-eldonejon Moller & Borel, en kiu li eldonis ekde
1904
instru-
[2]
kaj informmaterialojn
[3]
, beletrajn kaj fakajn publikiga?ojn kaj la gazeton de la grupo
Esperantistische Mitteilungen
. Nun Borel kaj Schmidt kun la berlina grupo sendis inform- kaj instrumaterialojn al multaj lokoj en la germanlingvaj landoj. Ili efike varbis membrojn por sia grupo a? por aliaj grupoj a? por fondi novan grupon.
[4]
En
Esperantistische Mitteilungen
, el kiu fari?is en 1905 la
Germana Esperantisto
, Borel instigis diskuton pri fondo de germana Esperanto-Societo. Do la sistema agado de Borel kulminis en fondo de GEA.
La asocio fondi?is kadre de la 1-a
Germana Esperanto-Kongreso
en
Braunschweig
la 19-an kaj 20-an de majo 1906, je la komenca nomo
Germana Esperantista Societo
. Tri jarojn pli poste, en la 4-a
Germana Esperanto-Kongreso
en
Gotha
maje 1909 la? instigo de
d-ro Schramm
el
Dresdeno
la nacia esperantista asocio alinomi?is Germana Esperanto-Asocio - tiun nomon ?i havas ?is la nuntempo. Samtempe ?an?i?is la asocia strukturo: el asocio de individuoj ?i fari?is ligo de grupoj.
La asocio estis malpermesita la 18-a de februaro 1936, kiam
Martin Bormann
kiel
stabestro
de
Adolf Hitler
subskribis dekreton, kiu malpermesis "al ?iuj partianoj kaj anoj de suborganiza?oj ligitaj kun la partio la membrecon en ?iaspecaj organiza?oj por artefaritaj lingvoj", kio praktike sekvigis la malpermeson de la nacia Esperanto-asocio en Germanio - la malpermeso praktike fini?is kiam en majo 1945 kapitulacis la re?imo de
Nazia Germanio
, kvankam ankora? da?ris kelkajn monatojn ?is kiam en
1947
reprezentantoj de la
usone
,
brite
kaj
france
okupitaj zonoj de postmilita Germanio oficialigis la repermeson. Internacie, Germana Esperanto-Asocio ekde
1955
estas Landa Asocio de
Universala Esperanto-Asocio
, sed jam anta? tio intensis la kunlaboro kun UEA - ekzemple en 1951 impona
Universala Kongreso de Esperanto
okazis en la urbo
Munkeno
kadre de la juna
Federacia Respubliko Germanio
. En la
sovetunie okupita zono de postmilita Germanio
, la posta komunista ?tato
GDR
en centra Germanio, en la tradicio de stalinisma persekuto de la Esperanto-movado ?ia agado por Esperanto ekde 1949 estis malpermesita, sed post la morto de
Stalin
en 1954 iom post iom la agado repermesi?is - tamen la? la politiko la?eble malpermesi kontaktojn de civitanoj de GDR al homoj kaj asocioj en okcidenta Germanio, GDR-anoj da?re ne havis permeson (re)membri?i en Germana Esperanto-Asocio, kiu el vidpunkto de la komunismaj regantoj sekve de la milito i?is okcidentgermania organiza?o. Esti?is apartaj Esperanto-strukturoj en
GDR
, kies unua kulmino estis fondo de Centra Laborrondo Esperanto en
Kulturligo de GDR
en
1965
. En
1976
la centra laborrondo Esperanto en Kulturligo ali?is al
UEA
, kaj ekde la jaro
1981
?i rajtis porti la nomon
Esperanto-Asocio de GDR
.
En la
69-a Germana Esperanto-Kongreso
de majo 1991 refondi?intaj Esperanto-Asocioj de la kvin
Novaj Federaciaj Landoj
de Germanio formale reali?is al Germana Esperanto-Asocio... La esperantistoj de
orienta Berlino
post la ?tata
reunui?o de Germanio
en oktobro 1990 decidis simple ali?i al la ekzistanta
Esperanto-Ligo Berlino
, kiu fontas el
Berlina Esperanto-Grupo
fondita en 1903 kaj evoluinta al
Esperanto-Asocio Grand-Berlino
?is 1912, do jam ekzistis multajn jardekojn anta? la politika divido de la urbo.
GEA havas landajn ligojn kaj lokajn grupojn, sed la membroj estas centre registrataj kaj pagas kotizon al la centro, la oficejo de GEA. Dum la
Germana Esperanto-Kongreso
kunsidas la jar?efkunveno, kiu elektas ?iun duan jaron estraron kun prezidanto. Prezidanto ekde 2017 estas
Ulrich Brandenburg
.
La? la priju?o de
Rainer Kurz
, entreprena konsilisto kaj eksa GEA-prezidanto, “GEA tenas kvaza? la monopolon por Esperanto
[5]
en Germanio?.
Rainer Kurz celis tiun frazon tute ne kritike, sed origine diris ?in en kunteksto, ke en la 1990-aj jaroj plurajn fojojn maljunaj esperantistoj tuj anta? la morto ankora? notis en sia testamento, ke parton de la hereda?o ricevu "la Esperanto-Asocio en Germanio". Post la morto venis monavidaj advokatoj, kiuj argumentis ke tute ne eblus diri pri kiu el la centoj da esperantistaj asocioj en Germanio povus temi la noto en la testamento. Tiom da urbaj kaj vila?aj grupoj, tiom da fakaj komisionoj... ?iuj la? la advokatoj ekzistu sen jura interligo, kaj se ne klaras kio el la "multegaj sendependaj Esperanto-Asocio en Germanio" ricevu la monon, tiam la germana ?tato ricevas ?ion, kaj la advokatoj ricevas grandaniman provizion. En la
juraj procesoj
la Esperanto-Asocio malgajnis, kvankam klare la heredintoj ne celis donaci grandan monsumon al la ?ermana ?tato. Sed por postaj kazoj eventualaj estontaj heredantoj estis instruitaj, ke en testamento necesas absolute klare mencii kiu asocio ekzakte estu la celo de hereda?o, kaj krome ?iuj eblaj grupoj kun rilatoj al Esperanto en Germanio estis organize ligitaj al GEA, por la?eble bona kunlaboro, sed anka? por estonte malfaciligi la laboron de monavidaj advokatoj en tiaj situacioj.
En la kadro de GEA funkcias:
Apud GEA ekzistas diversaj fakaj kaj aliaj Esperanto-organiza?oj, kiuj parte kunlaboras kun GEA kaj ties regionaj suborganiza?oj. Aliaj estas tute memstaraj (kiel la laborista
Libera Esperanto-Asocio
).
La
Germana Esperanto-Junularo
estas memstara registrita asocio, sed kunlaboras kun kaj en GEA. GEA konsideras la membrojn de GEJ siajn junularajn membrojn. GEJ-membroj povis aboni la GEA-organon
Esperanto aktuell
je favoraj kondi?oj, sed ricevis precipe la GEJ-gazeton
Kune
, kiam la gazeto ?is fine de 2010 aperis kiel sendependa publika?o. Ekde 2011, ekzistas apartaj pa?oj nomataj "Kune" por GEJ-membroj en la revuo
Esperanto aktuell
, kaj la revuo a?tomate sendi?as al ?iuj membroj de GEA kaj GEJ.
Internacie, kiel jam menciite GEA ekde
1955
estas formala
Landa Asocio
de
Universala Esperanto-Asocio
. ?i havas proksimume dek procenta?ojn de la tutmonda aligita membraro de UEA. Same en Germanio lo?as proksimume dek procenta?oj de la individua membraro de UEA.
Germana Esperanto-Asocio havas regionajn suborganiza?ojn la? la
federaciaj landoj
:
Membroj de la estraro elektita en majo 2019 estis:
- Nurnberg
, Albrecht-Durer-Platz 6 (?decembro 1925, asocia membroserva oficejo, paralele al informa oficejo en Berlino)
- Berlin
SW 61, en la kvartalo
Kreuzberg
, ekde 1909
Lindenstr. 18-19
, ekde 1922
Wilmsstr. 5
, la eldonejo
Moller & Borel
paralele vivtenis nacian informan oficejon pri Esperanto, la unua el intertempe tri institucioj nomataj
Germana Esperanto-Centro
, kiun ekde 1922 pluvivtenis la eldonejo "Borel & Ellersiek". Tiam amba? bran?oj kuni?is:
- Berlin
SW 61, Johanniterstraße 9 (januaro 1926?februaro 1933, ?e la eldonejo
Friedrich Ellersiek GmbH
, nun kun la asocia membroserva oficejo)
- Berlin, Planufer 28 (februaro 1933?marto 1935)
- Dresden, Oppellstraße 50 (marto 1935?1936)
[6]
- Munchen
, 1947 ?is almena? 1953, kadre de eldonejo kaj informa oficejo de la unua postmilita prezidanto
Siegfried Ziegler
- ?
- Bad Hersfeld
, D-W-6430, Lambertstraße 12 (?1992, ekde 1987 kun Bonn)
- Bonn
53113,
Germana Esperanto-Centro
Rheinweg 15 (1987?1994, centre de la tiutempa registara kvartalo, anta?e jam unu jaron en Eifelstr. 9, Bonn 5300/53119, tiun jaron kunlo?e kun kurda kultura centro)
- Freiburg
79104, Immentalstraße 3 (1995?2006)
- Nordwalde
48356, Gustav-Adolf-Straße 2a (2006?2009)
- Berlin 10317, Einbecker Straße 36 (2009?2015, en la kvartalo
Rummelsburg
de la urbodistrikto
Lichtenberg
, kie situas interalie la urba
Zamenhof-parko
)
- Berlin 10965, Katzbachstraße 25 (ekde 2015, en la kvartalo
Kreuzberg
, tre proksime al la
Viktorioparko
)
[7]
Observante la ?i-sekvajn membronombrojn oni konstatas certajn nekongruojn. Ekzemple la nombro de Asociaj Membroj ?e UEA restis inter 1000 kaj 1100 dum kelkaj jaroj ?is 1999 - por subite fali al nombroj ?irka? 600 dum la jaroj ekde 2000. Krome ekzistas certa nekongruo inter la nombroj indikitaj en la revuo de GEA kaj en tiu de UEA.
Malgra? la nekongruoj estas ver?ajne, ke okazis mezuma ?iujara falo de la membronombroj de proksimume 2 procentoj jare ?e la individuaj membroj de UEA en Germanio inter 1996 kaj 2003. La membraro de GEA inter 1994 kaj 2002 la? la nombroj falis sume je 20 % (jare ?irka? 2,7 %), poste ?is 2006 ?i stagnis. La? informo en la dissendolisto esper-german “la membronombro de GEA (sen GEJ) kreskis konstante de 1984 ?is 1993?. La posta ?rumpado revenigis la nombron ?is 2008 proksimume al la stato de 1987
[8]
. El kio eblas konkludi kun la ceteraj informoj, ke inter 1987 kaj 1993 okazis kresko de sume proksimume 20 % (jare ?irka? 3 %) kaj ke en 1987 estis proksimume 1050 membroj.
La jaraj financaj kalkuloj estas kutime kontrolataj - sekve iliaj nombroj relative fidindas; ili estas krome ?iujare regule publikigataj. Helpe de la koncerna (plena) kotizo eblas elkalkuli, kiom da plenkotizaj ekvivalentoj ekzistis en la koncerna jaro.
La membronombroj por GEJ (1994 - 2001), signitaj en la sekva tabelo per *, estas la? la iama membroadministranto Rudolf Fischer “nur la resto de iamaj GEJ-membroj? kaj “historie? “senvaloraj?
[9]
. La membronombroj por GEJ (2007-8), same signitaj per *, estas "ne certigitaj"
[10]
.
Por la tempo anta? 1994 ?ajne ne ekzistas rete akireblaj fontoj (sed ja la paperaj gazetoj de GEA kaj UEA).
Jaro
|
GEA
|
GEJ
|
GEA
+GEJ
|
Fonto
|
Asociaj
Membroj
(AM, UEA)
|
Individuaj
Membroj
(IM, UEA)
|
AM+IM
(UEA)
|
Fonto
|
Sumo
membrokotizoj
GEA
|
plena
kotizo
|
nombro
plenkotizaj
ekvivalentoj
|
1994
|
1325
|
236*
|
1561
|
[11]
|
|
|
|
|
|
|
|
1995
|
1240
|
194*
|
1434
|
[11]
|
|
|
|
|
|
|
|
1996
|
1323
|
167*
|
1490
|
[11]
|
1010
|
651
|
1661
|
[12]
|
|
|
|
1997
|
1291
|
154*
|
1445
|
[11]
|
1021
|
626
|
1647
|
[13]
|
|
|
|
1998
|
1215
|
158*
|
1373
|
[11]
|
1017
|
602
|
1619
|
[14]
|
|
|
|
1999
|
1188
|
121*
|
1309
|
[11]
|
1079
|
587
|
1666
|
[15]
|
|
|
|
2000
|
1150
|
107*
|
1257
|
[11]
|
668
|
572
|
1240
|
[16]
|
|
|
|
2001
|
1171
|
95*
|
1266
|
[11]
|
555
|
644
|
1199
|
[17]
|
|
|
|
2002
|
1063
|
340
|
1403
|
[11]
|
616
|
535
|
1151
|
[18]
|
|
|
|
2003
|
1078
|
373
|
1451
|
[11]
|
682
|
549
|
1231
|
[19]
|
|
|
|
2004
|
1054
|
403
|
1457
|
[11]
|
649
|
558
|
1207
|
[20]
|
|
|
|
2005
|
1083
|
320
|
1403
|
[11]
|
781
|
568
|
1349
|
[21]
|
|
|
|
2006
|
1064
|
344
|
1408
|
[11]
|
758
|
546
|
1304
|
[22]
|
|
|
|
2007
|
1013
|
129*
|
1142
|
[23]
|
763
|
514
|
1277
|
[24]
|
35.176 €
[25]
|
46 €
|
765
|
2008
|
|
|
|
|
832
|
534
|
1366
|
[26]
|
|
46 €
|
|
2009
|
884
|
120*
|
1004
|
[27]
|
806
|
539
|
1345
|
[28]
|
|
46 €
|
|
2010
|
972
|
|
|
[29]
|
671
|
506
|
1177
|
[30]
|
36.234 €
|
46 €
|
788
|
2011
|
945
|
127
|
1072
|
[31]
|
653
|
502
|
1155
|
[32]
|
47.090 €
[33]
|
72 €
|
654
|
2012
|
|
|
|
|
619
|
485
|
1104
|
[34]
|
47.456 €
|
72 €
|
659
|
2013
|
|
|
|
|
612
|
474
|
1086
|
[35]
|
44.965 €
[36]
|
72 €
|
624
|
2014
|
|
|
|
|
592
|
462
|
1054
|
[37]
|
|
72 €
|
|
2015
|
|
|
|
|
576
|
490
|
1066
|
[38]
|
43.703 €
[39]
|
72 €
|
607
|
2016
|
|
|
|
|
570
|
478
|
1048
|
[40]
|
|
72 €
|
|
2017
|
|
|
|
|
549
|
440
|
989
|
[41]
|
41.167 €
[42]
|
72 €
|
572
|
2018
|
714
|
103
|
786
[43]
|
[44]
|
579
|
452
|
1031
|
[45]
|
|
84 €
|
|
2019
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
84 €
|
|
- ↑
Alfred Hermann Fried
: Lehrbuch der internationalen Hilfssprache “Esperanto” mit Worterbuch in Esperanto-Deutsch und Deutsch-Esperanto
. Esperanto-Verlag,
Berlin-Schoneberg
1903.
- ↑
Jean Borel:
Vollstandiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache
. Esperanto-Verlag Moller & Borel, Berlin 1904.
- ↑
Jean Borel:
Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto
. Esperanto-Verlag Moller & Borel, Berlin 1904.
- ↑
Jean Borel:
Rememoroj el 1903.
En: Germana Esperantisto 2/1924, p. 23.
- ↑
Profesia organizado de Esperanto-organiza?oj
[
rompita ligilo
]
- ↑
Fritz Wollenberg
: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj,
Jubilea Libro 1903-2014
,
Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio
(eld.), Mondial, Novjorko - Berlino 2017, kontribuoj en la germana kaj en Esperanto),
ISBN 978-1-59569-340-2
, p. 467-469.
- ↑
Deutscher Esperanto-Bund (eld.):
Esperanto aktuell
- ↑
esper-german
[
rompita ligilo
]
- ↑
Rudolf Fischer en
esper-german
[
rompita ligilo
]
- ↑
fine de 2009; Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
- ↑
11,00
11,01
11,02
11,03
11,04
11,05
11,06
11,07
11,08
11,09
11,10
11,11
11,12
Esperanto aktuell 2007/3, p. 8
- ↑
Esperanto 1091 (4), aprilo 1997, p. 66
- ↑
Esperanto 1102 (4), aprilo 1998, p. 79
- ↑
Esperanto 1113 (4), aprilo 1999, p. 66
- ↑
Esperanto 1124 (4), aprilo 2000, p. 66
- ↑
Esperanto 1135 (4), aprilo 2001, p. 66
- ↑
Esperanto 1149 (7), julio-a?gusto 2002, p. 156
- ↑
Esperanto 1160 (6), junio 2003, p. 130
- ↑
Esperanto 1171 (6), junio 2004, p. 126
- ↑
Esperanto 1180 (4), aprilo 2005, p. 79
- ↑
Esperanto 1191 (4), aprilo 2006, p. 79
- ↑
Esperanto 1202 (4), aprilo 2007, p. 80
- ↑
"Komence de 2008" (?u do egala al fino de 2007?); Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
- ↑
Esperanto 1213 (4), aprilo 2008, p. 84
- ↑
Esperanto aktuell 2008/3)
- ↑
UEA
gazetara komuniko n-o 318
- ↑
fine de 2009; Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
- ↑
UEA
gazetara komuniko n-o 371
- ↑
Esperanto aktuell 2012/2, p. 10, estrara raporto 2011
- ↑
Esperanto 1247 (5), majo 2010, p. 118
- ↑
Esperanto aktuell 2012/2, p. 10, estrara raporto 2011
- ↑
UEA
gazetara komuniko n-o 449
- ↑
Esperanto aktuell 2012/2
Arkivigite je
2015-05-20 per la retarkivo
Wayback Machine
, p. 15
- ↑
UEA
gazetara komuniko n-o 492
- ↑
Revuo Esperanto, aprilo 2014, p. 94;
UEA
gazetara komuniko n-o 539
- ↑
Esperanto aktuell 2014/2
- ↑
Revuo Esperanto, aprilo 2015, p. 95;
IM de UEA 2014
gazetara komuniko n-o 574
- ↑
Revuo Esperanto, aprilo 2016, p. 94
- ↑
Komuniko en la jar?efkunveno de GEA, 2016-05-14
- ↑
Revuo Esperanto, Aprilo 2017, 1312 (4), p. 95
- ↑
Revuo Esperanto, Majo 2018, 1324 (5), p. 119
- ↑
Esperanto aktuell, 2018/2, p. 17
- ↑
Sumo el 714 (DEB) + 103 (GEJ) - 31 duoblaj membrecoj
- ↑
Stato fine de 2018 la? komuniko de la GEA-kasisto Matthias Hecking en la jar?efkunveno de GEA, 2019-06-09
- ↑
Revuo Esperanto, Majo 2019, 1335 (5), p. 119