Gaza-urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gaza )
Gaza-urbo
urbo ? urbego ? municipalities of the State of Palestine
Administrado
Po?tkodo 860
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 590 481    (2017) [+]
Lo?denso 13 122 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 31° 31′  N , 34° 27′  O (mapo) 31.516666666667 34.45 [+]
Alto 30 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Gaza-urbo (Palestina aŭtonomio)
Gaza-urbo (Palestina a?tonomio)
DEC
Situo de Gaza-urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gaza City [+]
v ? d ? r

Gaza-urbo a? Gazao a? Gazo (anka? Gazato a? Gaza ) ( fen. : zzh; arabe   ??? Ghazzatu ; hebr. : ?zz?, ??? de ?emid. ?zz, "esti dorna" ) estas la plej granda urbo en la Gaza-strio , kiu staras ekde 1994 sub administrado de la Palestina A?tonomec-A?toritato . En Gazao trovi?as la administra sidejo de la a?tonomec-a?toritato. Gazao posedas marhavenon ?e la Mediteraneo kaj flughavenon . ?i havas proksimume 273.000 lo?antojn, en la aglomera?o vivas 1,1 milionoj da homoj.

Geografia situo [ redakti | redakti fonton ]

La urbo Gazao etendi?as sur proksimume 46 km² , do ampleksas okonon de la Gazaa Sektoro.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La nuntempa Gazao estas konstruita super la antikva urbo kaj estas kelkfoje nomata unu el la plej malnovaj urboj de la mondo. En la antikveco , Gazao gravis kiel havenurbo inter la kontinentoj ( Afriko , Azio kaj E?ropo ). La antikva urbo-tereno etendi?is kvadrate je 100 ha . ?i estis ?irmata per sia situo sur monteto kaj per urba remparo kun entute kvar pordegoj en la kvar ?ieldirektoj.

De Thutmosis la 3-a ?is Ramses la 4-a Gazao estis administra sidejo de la egiptoj en Sud-Palestino , ?is kiam, en la 12-a jarcento a.n.e. estis transprenita de la filistoj dum la tielnomata marpopola invado . Pro sia trafik-strategie favora situo ? Gazao estis la finpunkto de la incenso-vojo ? ?i avancis en la 8-a jarcento a.n.e al la plej grava urbo el la kvinopo da polisoj de la fili?toj .

En la 8-a kaj 7-a jarcento a.n.e la urbo plurfoje ?an?is sian "posedanton". En 734 a.n.e la urbo estis konkerita de la asirianoj sub Tiglat-pileser la 3-a . En 609 a.n.e ?i refari?is egiptia, 605/4 ?i fari?is parto de la Novbabilonia Regno . En 525 a.n.e. ?i kontra?staris la persan avancon al Egiptio , sed fine tamen estis enigita en la Persan Regnon . Sub la A?emenidoj Gazao ?uis, pro sia graveco por la komerco kun Arabio , plej grandan a?tonomecon.

Post fino de la Aleksandro-Regno la Diado?aj Regnoj de la Ptolemeoj kaj Sele?kidoj disputis inter si pri Gazao, ?is kiam ?i en 200 a.n.e. fine venis en sele?kida mano. Tiutempe komencis la ekonomia disfalo de la urbo, kiu perdis sian rolon kiel monda komerc-metropolo nelaste al Aleksandrio . De Aleksandro Janeo la urbo estis en la jaro 98 a.n.e. fine komplete detruita.

La romianoj , aparte la prokonsulo Gabinio, denove konstruis Gazaon meze de la 1-a jarcento a.n.e. iomete sude de la antikva urbomonteto. Dum la romia epoko ?i famis ?efe pro sia retor-lernejo. ?i ne reakiris sian gravecon por komerco. Nur en la 7-a jarcento oni restarigis la komercon kun Mekko ? la?longe de la incenso-vojo. Post la unua mondmilito ?i estis ? kiel la tuta Gaza-strio , parto de la brita mandato Palestino . 1948 ?i estis ekokupita de Egiptio , kaj en 1956 Israelo portempe konkeris ?in sed post tio ?i estis sub egipta administrado, ?is kiam, en la sestaga milito , ?i estis denove okupata de Israelo. Hodia? ?i estas la centro de la forte priluktata Gaza-strio.


Politiko [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka?: Palestino , Palestina a?tonomio , Listo de la urboj en la palestinaj a?tonomec-teritorioj , Israelo

Urbopartnerecoj [ redakti | redakti fonton ]

Gazao havas urbopartnerecojn i.a. kun Barcelono (Katalunio, Hispanio), Turino (Italio), Dubajo (UAE) kaj Tromsø (Norvegio).

Ekonomio kaj infrastrukturo [ redakti | redakti fonton ]

Edukado kaj formado [ redakti | redakti fonton ]

En Gazao ekzistas pluraj universitatoj, ?e kiuj estas kune enskribitaj 28.500 gestudentoj; inter ili la Universitato al-Azhar kaj la Islama Universitato .

Infrastrukturo [ redakti | redakti fonton ]

La urbo Gazao disponas pri malgranda flughaveno ?e la limo de Egiptio, kiu etas tamen, pro la dama?oj per la bombado fare de Israelo dum la dua intifado kaj pro la praktika aer-dominado de Israelo, ne funkcias.

Konataj civitanoj [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Martin A. Meyer: History of the city of Gaza , Novjorko 1907. (angle) kj

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]