Gapminejo Finstertal (Schmalkalden)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferindustrio en la 19-a jarcento.
?e la enirejo al la minejo-muzeo.

La Gapminejo Finstertal (germane: Besucherbergwerk Finstertal ) trovi?as en Schmalkalden-Asbach . ?i estas la unusola konservita fer- kaj manganminejo el la komenci?o de la 20-a jarcento en Suda Turingio montrante interesajn detalojn i.a. pri ferekspluato kaj ferprilaboro en la schmalkalden-a regiono.

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

Registrite kiel Fera kaj mangana minejoj en la 5-a de julio 1858 en la listo de la schmalkaden-a minaro, ?i funkciis - kun plurfojaj intertempa ekspluatado?eso kaj posedant?an?oj - ?is 1934. Poste la fera vejno estis el?erpita kaj krome i?is problemoj pri akvo. Novaj esploroj faritis en 1950 kaj de 1956-59. Tamen oni neniam sukcesis plene kaj kontentigite havigi finan superrigardon pri la enhavo de la minejo, malgra? provboradoj. Sekve en la 4-a de oktobro 1959 la tuto deklaritis klerig- kaj gapminejo .

Vidindaj partoj [ redakti | redakti fonton ]

Ekde 1991 faritis pa?on post pa?o ?an?oj de la mineja profilo per la forpreno de la plej fre?aj ekspluatospuroj. Renovitis galerio kun vejnoj de ankerito, ru?a fero kaj mangano; flanke anka? de sablo?tono kaj porfiro.

Sub libera ?ielo admireblas la historiaj iloj de la ministoj kaj la ?an?oj en la kuro de la tempo. Samtempe montratas la granda varieco de la mina strukturo de la montoj ?irka? Asbach. Tre interesus aparte infanojn la reprodukto de minista kabano (germane: Kaue ) servanta kiel restadejo anta? kaj post la malsuprenventuro en la ?akton, sed anta? cio kiel tegmentita loko por perkranka suprentransporto de dehakitaj ?toneroj.

Subtere sume 350 metroj da ?akta areo viziteblas, krome la instrumenta deponejo kaj kunpremilo de 1919, geologiaj malkovroj en la gangoj, sor?e en ?iuj koloroj fluoreskantaj minerala?oj kaj la ankora? funkcianataj originalaj ministaj lampoj.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Hejmpa?o de la muzeo.