한국   대만   중국   일본 
Ga?ro - Vikipedio Saltu al enhavo

Ga?ro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ga?ro
Virgaŭro en Nacia Parko Bandipur, Suda Barato
Virga?ro en Nacia Parko Bandipur,
Suda Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: ?orduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bovo Bos
Specio: B. gaurus
Bos gaurus
H. Smith , 1827
Aliaj Vikimediaj projektoj
v ? d ? r

La ga?ro ( Bos gaurus ) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj estas specio kiu vivas en Junan -provinco de ?inio , Hindio , Butano , Nepalo kaj la Hindo?ina Duoninsulo .

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

?i estas la plej granda speco de la sova?aj bovoj. La virga?ro estas 6 m. longa, 3,5 m. alta kaj pli-ol-unu-tunon peza. La meznombra longeco de la ga?rino estas 4 m. ?i havas ?ibon sur la ?ultroj, kiu etendi?as ?is la dorsmezo. ?iaj kornoj kun granda kurbi?o longas je 120-150 cm. La ga?ro estas nigrebruna a? ru?bruna, nur ?iaj kruroj portas blankan koloron, ke ?i aspektas, kvaza? ?i estus vestita per blankaj ?trumpetoj.

Vivmaniero [ redakti | redakti fonton ]

La ga?roj vivas en kvietaj, senhomaj lokoj, kie prosperas arboj, abundas man?a?oj kaj ne mankas akvofonto. Ili vivas 5-20-ope. Ili ne havas konstantajn restadejojn. Matene kaj vespere la ga?roj eliras ser?i man?a?ojn, kaj tage ili sin ka?as en la ombroj de densaj arboj por ripozi kaj rema?adi. Herboj estas ilia ?efa man?a?o, kaj bambuidoj estas aparte ?atataj de ili. La flar- kaj a?d-sensoj estas delikataj. ?enerale ili ne estas singardemaj. Surprizite, ili eligas fortan blekon. Kelkfoje ili blekas kiel hejma bovo. Malgra? granda kaj peza korpo, ili kuras tre rapide, kiam ili surprizi?as. La bruo ka?zita de kurego de ga?ra grupo povas a?di?i en tre malproksima loko. La ga?ro ?enerale ne estas feroca, sed vundite a? en kriza momento, ?i fari?as tre dan?era. La ga?roj plej ofte pari?as en frosta sezono, kaj tiuj, kiuj vivas en la tropikaj zonoj, pari?as en seka sezono. Dum la pari?a tempo virga?roj faras inter si luktadon por gajni ga?rinojn. En a?gusto kaj septembro, la ga?rino naskas ?iufoje unu idon. La gravedeco da?ras 9 monatojn. Dum mamnutrado de sia ido la ga?rino sin montras feroca kaj atakema.

Vivejo [ redakti | redakti fonton ]

Tiuj orientalisa bestoj preferas la montetajn malfermajn tropikajn arbarojn kaj la arbarsavanojn.

Ili trovi?as interalie en jenaj ekoregionoj  : la barataj orient-alta?aj humidaj deciduaj arbaroj , la centra-hindo?inaj sekaj arbaroj , la himalajaj subtropikaj foliarbaroj , la kvaza??iamverdaj arbaroj de la bramaputra valo , la mizoramaj, manipuraj kaj ka?inaj pluvarbaroj , narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj , la nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj , la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj kaj la tenaserimaj-sudtajlandaj kvaza??iamverdaj pluvarbaroj .

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]


Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]