La 17-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 31-a de majo kaj la 30-a de junio 2002 en Sud-Koreio kaj Japanio .
Unuafoje en la historio de la Mondpokaloj de Futbalo tiuspeca turniro okazis en Azio, kaj unuafoje en du landoj: Japanio kaj Suda Koreio. Origine amba? landoj ali?is sendepende. Iom surprize la Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj FIFA permesis al amba? landoj okazigi la turniron, kondi?e ke ili kunlaboru.
La rilatoj de Suda Koreio al Japanio ankora? nun estas malfaciligitaj pro la japana okupo de la lando inter 1910 kaj 1945, kaj tial en la prepara fazo okazis ardaj diskutoj. ?efaj temoj de kvereloj estis, kiu lando en oficialaj tekstoj estu nomata unue, kaj en kiu lando okazu la finalo. La fina konsento estis okazigi la malferman ludon en Seulo kaj la finalon en Jokohamo . Kompense la nomo de Suda Koreio en oficialaj tekstoj aperu anta? tiu de Japanio.
Neniam anta?e en Mondpokaloj de Futbalo estis tiom da ludolokoj, kiuj senescepte havis plej modernajn stadionojn kaj transportilojn.