Per la termino
fundamentismo
oni intencas ?enerale ?iun la?literan
dogmeman
interpretadon (a? samsencan, ekstere de la religia sfero), kiu deklaras relativajn preceptojn
fundamentoj
(la?tipe de la
religio
kaj ne nur) rifuzante ?iun
ideologion
kontrastantan kun ili. Foje tiu tendenco asocii?as kun la provo neracie devigi aliajn tiel pensi kaj tiel agi. Nuntempe la termino ?prucigas negativajn
sentojn
kaj reagojn.
?ar la komenco de la uzado de la termino estis rilata al la defendo de la la?vorta interpretado de
Sankta Skribo
, kia estas konsiderata la
Biblio
, oni uzas la terminon
fundamentismo
anka? por aliaj movadoj, ?efe se tiuj estas rilataj al iu "sankta skribo". Tiam foje oni povas paroli pri politika fundamentismo, ne malpli ofta. Kelkaj ekzemploj de libroj oftaj inter politikaj fundamentistoj estas "Mia lukto"
Mein Kampf
, de
Adolf Hitler
, kaj la "
Ru?a Libro
" de
Mao Zedong
. La politika fundamentismo ne necese estas rilata rekte a? nerekte kun la tradiciaj religioj, sed male ili povas defendi radikalajn kaj e? kontra?religiajn
mondorigardojn
.
La termino
fundamentismo
estas uzata anka? por identigo de la kontra?modernismaj tendencoj de diversaj religioj kaj eklezioj. Foje ?i estas konfuzigita a? e? sinonimigita kun
jarmilismo
(doktrino la? kiu
Kristo
revenos por regi surtere dum mil jaroj, anta? la lasta lukto kontra? la
malbono
, produktante la definitivan
kondamno
de la
Diablo
al la perdo de ties influo por la tuta eterneco anta? la
Lasta ju?o
) kaj kun la
mesianismo
a? estas asociita kun
fanatikismo
a?
ekstremismo
, kvankam tiu lasta termino estas plej ofte rezervata por sintenoj specife politikaj. La termino
integrismo
, tradicia en diversaj lingvoj por referenci al tiu fenomeno, estas semantike tre proksima, kvankam temas pri tre strikta interpretado, ?ar fundamentismo aludas al fenomeno tre moderna (nome formo de rifuzo al senreligiigaj konsekvencoj de la
moderneco
, sed aperinta jam ekde la komenco de la teknika moderneco), dum integrismo proponas tradiciisman reagon.
Fundamentismo estis en la evoluo de religiaj tendencoj pensofluo de la
protestanta
religieco, kiu ekestis ekzemple en
Usono
en epoko inter
1878
kaj
1918
, nome ekde la fino de la
Usona Enlanda Milito
al tiu de la
Unua mondmilito
Temas pri pensofluo, naski?inta ene de la
Baptisma Eklezio
, kiu celis kontra?stari al la teologiaj
modernismo
kaj
raciismo
tiam disvasti?antaj inter la evangeliismaj fideluloj. Tiu
termino
,
fundamentismo
, dekomence ne havis negativan sencon: la
konotacioj
pejorativaj
ekligi?is al la
fakto
ke en
1909
estis publikigita kolekto de dekdu
volumoj
de eseoj nomitaj
The Fundamentals
. Tiuj tekstoj atakis la aplikadon al la
Biblio
de la metodoj de la
filologio
,
historio
,
arkeologio
kaj
Metodo historia-kritika
(kriterioj de la
literatura kritiko
), tiel dirita "Alta Kritiko". Ili, male,
reven?is
la volon reaserti dogmoforme nerezigneblajn punktojn de la
kredo
difinitajn
fundamentals
, la fundamentojn, kiuj siavice korespondas al la postuloj de iu kredo facile komprenebla al unuopulo. Tiu reven?o havis anka? politikan-socian perspektivon, kun forta kritiko aspekte "kontra?-intelektula" a? "kontra?-elita" (kontra? la risko de monemaj
socioj
kaj
moralo
, nome tiu "de la
advokatoj
" kaj de
filozofoj
).
En tiu epoko la termino "fundamentals" aperadis en multaj
flugfolioj
disvantigitaj de la tradiciemaj grupoj.
Karakterizo de la pensado de fundamentistoj estis la reaserto de la la?litera valoro de la
Biblio
. Tiu estu konsiderita historia
teksto
kiu rakontas eventojn vere kaj reale okazintajn la? la maniero per kiu ili estas priskribitaj en la Sanktaj Skriboj, kun neta rifuzo de ?iu nova interpreto kaj kun la "pretendo" ke la teologoj estu liberigitaj el la devo-rajto submeti la Biblion al la samaj
analizo
kaj
teksta kritiko
jam uzitaj por la
klasikaj tekstoj
de la
antikva epoko
. Aparte estis kritikata la
Hipotezo dokumenta
, la esploro kiu evidentigis ene de la
Pentate?ko
diversajn dokumentajn fontojn, nomumitajn
"javeista"
, "
elohista
", "
readmona
" kaj "sacerdota".
[1]
. Mallonge, fundamentismo rifuzis trakti la Biblion kiel tekston kompareblan, analizeblan kaj do pridiskuteblan samkiel la aliajn.
Plua karakterizo estas la atribuo de la sama valoro al ?iuj tekstaj eroj de la kristana tradicio, kiu ne akceptus la tiaman teologian
dialektikon
kaj la portempajn normojn.
Batalante kontra? la “modernismaj vidpunktoj”, la fundamentistoj helpis la kristanaron superi la ?okon de la sennombraj arkeologiaj malkovroj de la
19-a jarcento
kiuj dokumentis farojn, popolojn kaj eventojn pri kiuj la Biblio konservis e? ne spurojn ? a? rakontis malsammaniere eventojn a? kiujn la Biblio apena? menciis ? kaj de la ekesti?o de
Darvinismo
krom de la progresoj de la filologio kaj de la
naturaj sciencoj
.
Unu el la venkaj intuicioj, tamen, de tiu movado estis la insisto sur la fakto ke la
arkeologio
povis anka? esti uzata por konfirmi, krom por dementi (malkonfirmi), la Biblion. Por tion diri kune kun la titolo de famega
furorlibro
, aparte aprezita ?e la fundamentistoj, ilia
moto
estis
la Biblio rajtis
.
Fundamentismo, sume, permesis vidi arkeologion kaj la histori-sciencan esploradon kiel instrumenton utiligeblan, ofte, por “konfirmi” siajn vidpunktojn anstata? ol kiel
malamikon
?iam obstaklendan.
Danke al financado de
mecenato
,
petrolindustriisto
, la volumoj publikigitaj de fundamentistoj (hodia?
grandparte retejas
Arkivigite je
2005-11-17 per la retarkivo
Wayback Machine
), malkare eldonitaj, estis senpage po?te senditaj al miloj da protestantaj
pastoroj
, liverante tiel
tezojn
kaj argumentojn pretigitajn por rebati argumentadojn de la
liberala
kaj modernisma kritiko.
Tiu fundamentismo radiki?is precipe en la politika usona
dekstrismo
kaj energie batalis kontra? religiaj movadoj kiuj pretendis ricevinti novajn
revelaciojn
kompletigantajn tiujn biblian a? bu?e tradiciitajn, kiel okazis anta? la fenomeno
Mormonismo
. Vidu
Kristana fundamentismo
.
La termino
fundamentismo
, kiu ?e la origino referencis al la protestanta mondo,
[2]
estis anstata?igita kiam la precipaj
epigonoj
de tiu pensfluo decidis elekti ?an?on en la terminologio karakterizanta ilian doktrinon, sed dume la termino disvasti?is en la komuna uzo por identigi ?iujn tiujn vidpunktojn ? pensofluojn kaj praktikon en la religia medio ? kiuj insistas sur la la?litera interpreto de la sanktaj tekstoj kiel
Biblio
a?
Korano
kaj samtempe havas karakterizon de
kontra?modernismo
ene de la respektivaj religioj.
Teologisence, nome, estas difinita fundamentisma ?iu la?litera aliro al teksto rifuzanta la kritikan filologian analizon, kiam tiu ?i ne akordi?as kun la tradiciaj dogmoj anta?e difinitaj. Religia fundamentismo koncernas la rektan legadon de la sanktaj tekstoj, rifuzanta la
ekzegezajn
a?
hermene?tikajn
instrumentojn.
[3]
Tiu sinteno estas propra de iuj protestantaj interpretoj sed ?eestas anka? en iuj bran?oj de
katolikismo
kvankam ?i kaze oportunas paroli pri limigo de ekscesoj de la moderna kritiko foje alproksimi?anta al
anta?ju?o
. Vidu artikolojn
Historio de la teksto
kaj
Priteksta kritiko
[4]
Oni kutime parolas ? anka? se ne ?iam kun la sama signifo ? pri "
islama fundamentismo
", "
juda fundamentismo
", "
kristana fundamentismo
", “
hinduisma fundamentismo
” ktp. La termino, kiu hodia? havas vastan negativan
valenton
, referencas anka? ?enerale al sintenoj politika kaj kultura, precipe religia, kontra?aj al la
dialogo
inter diversaj
kulturoj
kaj religioj, kvaza? tiu ?i minacus la “neprinegoceblajn religiajn principojn” proprajn de iu dialoganto, dum la dialogo, el si mem kaj kiel propono, povas referenci nur al la komunaj reciprokaj kono kaj akcepto kaj kunlaborado por la plibonigo de la homa sorto.
Sociologoj kaj psikologoj pridiskutas pri la origino de la fundamentismo, kiu, foje, estas taksata fenomeno moderna ka?zata de la obsedo de la modernaj sciencoj kaj kulturoj kiuj ?ajnas insidi la pacan konsiston de la religioj: do, fundamentismo estus sinprotekta reago.
[5]
?enerale la religiaj regantoj de la grandaj religioj kontra?as fundamentismon malgra? la, eventuala, samtempa reaserto pri la dia origino de iliaj Skriboj.
Kroma signifo de la termino. Malgra? ke la termino “fundamentismo”, en la komuna uzo, apliki?as al religiaj
fran?oj
a? al etnaj ekstremismaj movadoj kun religia motiva?oj foje uzataj kiel preteksto, la termino havas anka? konsentitan
konotacion
: ?i-okaze, ?i priskribas tendencon kaj strebon reveni al tiuj kiuj estis konsideritaj la originaj fundamentaj principoj, kun la intenco, foje, distingi?i el neseveraj majoritataj kutimoj kaj kredoj, kiuj la?longe de la tempo korupti?us a? febli?us ?is la risko de la renversi?o. (Vidu artikolojn
Pentekosta Kristanismo
,
Adventismo
kaj
Atestantoj de Jehovo
.
En la komuna uzo, "fundamentismo" (same kiel ?e "
religia integrismo
") estas proksimume uzata lar?sence anka? por indiki senkritikan interpreton anta? tekstoj a? teorioj, nenecese religiaj, kaj la kondutoj sekvaj.
En
ekonomiko
, ekzemple, la kritikistoj pri
ekonomia liberalismo
foje akuzas pri "fundamentismo" la subtenantojn de la teorioj la? kiuj la
merkato
devus esti la ununura regulanto de la socia vivo, substrekante ke tiu principo estas fakte asertata dogmece. En religia kampo (alia ekzemplo) iuj grupoj akuzas pri "fondamentismo
laikisma
", do ne laika, poziciojn kiuj celas elimini la religiojn kiel publikan influanton en la socia vivo kaj ?in redukti al afero tute
privata
.
Esence establita religio estas pli malpli korpo de le?oj sur la kredularo, gvidata fare de la
klerikaro
, kiuj anta?enpu?as la ideologio kaj la obeemo al tiu sanka, kaj tiale deviga, le?aro. Iuj pensuloj pri tiu temo analogias fundamentisman religion kiel
organismon
. Tiele, ?i disvasti?as precize kiom ?i eblas. Precize kiel ?iu vivanto, ?i havas internan impulson pluvivi, kreski, kaj reprodukti, tiom kiom ?i povas, vasti?i ?is la maksimumo ebla kaj ?is la mediaj kondi?oj ne plu permesos. Tio en praktiko povas signifi la grandigo de la numbro de la kredularo (
prozelitismo
, la
misiismo
por la
savado
de
animoj
) a? kontrolado de la mezuro de obeemo fare de la kredularo en socio kaj la kontrolo de la
publikan spacon
. Paroloj pri "agrablaj manieroj", pri persvado, pri
dialogo
, kvankam povas esti sinceraj, tamen tutcerte ne reali?as praktike kiam temas pri kontrolo de socio fare de ?tataj rimedoj. Organismoj ne dialogas pri vivrimedoj. Ne temas pri manko de bonvolo, ?ar al fundamentismo simple ne eblas vere fari
kompromison
.
Fundamentisma religio estas
totalisma
, kaj fakte
korporaciisma
kaj
imperiisma
. La sola celo kaj de
korporacio
kaj de
imperio
estas la disvastado de ?ia povo. ?i tio inkluzivas internan vetarmadon fare de la klarikularo kaj gvidantoj: kiu estos pli rigida en sia observado, kiu estos pli radikala kaj ne rezignu pri la plej eta peceto de la le?aro. Okazas ideologia vetkuro kiu povas esti ?esigita nur pro malvenko fare de pli pova faktoro ekstera de ?i. ?ar tiel longe kiel estas ebleco, la vetkuro da?ros, kaj la organismo vasti?as.
La plejparto de la judaj skoloj kredas, ke la
Tana?o
(nome la
Malnova Testamento
) ne devas esti komprenita la?litere a? izole, sed male necesas akompanado konata kiel la
parola Torao
(en la kristana medio kutime estas konata kiel "juda le?o" a? kelkfoje
pervo?a mosea le?o
(oni ne konfuzu ?in kun la "mosea le?o",
Torao
)). Tiu materialo estas enhavata en la
Mi?no
, la
Talmudo
, la
Gemarao
kaj la
Midra?o
. Tamen, la
Ortodoksa Judismo
, kvankam ne komprenas nepre la Tana?on la?litere, ja konsideras ?in didevena, senerara kaj transigita sen esencaj ?an?oj; kaj ?i pligravigas anka? la detalan atenton al la vortoj kaj e? al la precizaj literoj uzataj en la teksto.
La juda
rabena
religio juro
estas nomata
Hala?o
, kiu estas la kompila?o de la ?efaj le?oj (preceptoj) de Judismo, kiuj inkluzivas la
613 micvojn
, kaj poste la
talmudajn
kaj
rabenajn
le?ojn, kaj anka? la tradiciojn kaj morojn, kiel kompilitaj en
?ul?an Aru?
en formo de
jura kodekso
.
Kiel la religiaj le?oj en multaj aliaj kulturoj, judismo ne distingas la religian kaj la nereligian vivojn. Tial,
hala?o
gvidas ne nur la religiajn preceptojn sed anka? la ?iutagan vivon. Sed la nivelo de la
observado
kaj praktikado varias la? la komunumoj kaj la tendencoj ene de judismo. Ortodoksaj judoj klopodas plenumi ?iujn preceptojn dum la
reformismaj
konsideras ?in kiel tre grava ilo sed nedeviga.
Similmaniere, kelkaj membroj de la Ortodoksa Judismo, plej precize la
?aredoj
, rigardas la Mi?non, la Talmudon kaj la Midra?on kiel didevenaj kaj seneraraj en ties senco, sed ne la? terminoj. La
?asidismaj judoj
siavice defendas la senerarecon de ilia propra interpretado de la tradiciaj fontoj de la
vero
. Laste, la
karaistoj
, la? ili mem, "estas juda sekto kiu ne agnoskas la a?toritatecon de la postbiblia tradicio aligita en la Talmudo kaj en la rabenaj verkoj pli postaj"; kaj same por la nejudaj
samarianoj
.
Kelkaj ultra-ortodoksaj de judismo pli minoritataj malaprezan
cionismon
kiel
herezo
, kaj malferme opozicias aktive la ekziston de la
israela ?tato
kaj ?iujn judojn identigitajn kun tiu kaj tiukadre e? malakceptas paroli la
hebrean
, uzante anstata?e la
jidan
. La tialo estas, ke ili konsideras, ke la ekzistado de la israela ?tato, nedezirita de Dio kiu forpelis la
judan popolon
en
diasporojn
tra la tuta mondo, kaj tiel la moderna ?tato malhelpas la alvenon de la
Mesio
. La observo de
endogamio
pli malpli ?iam estis fortega en judaj komunumoj.
La
religia cionismo
(alia maniero de fundamentismo), kies spirita patro estis
Abraham Isaak Kook
(1865-1935), male vidas en la israela ?tato la komencon de la mesia tempo kaj tiukadre interpretas okaza?ojn kiel la
Sestaga milito
kiel signaloj kiuj konfirmas tion. De granda politika gravo estas la juda postulo de la
Sankta Tero
kun la dia helpo, nome
Eretz Israel
. Tiu sinteno estis defendita de fundamentistoj kiel tiuj de la grupo
Gu? Emunim
(≪Bloko de la kreduloj≫, fondita en 1974, kun ankora?aj sekvantoj), por kiuj la israelaj teritoriaj rezignoj egalas al
sakrilegio
, kio fakte kondukis unu el ili al la murdo de
Isaac Rabin
en
1995
. Tiu tendenco estis kontra?a al la
nereligia cionismo
, la? kiu la judoj simple devis estis
nacio
, vivanta en sia propra lando kaj ?tato, kiel ?iuj aliaj nacioj.
La Ortodoksa Judismo bazi?as sur la kredo en 13 principoj de
Maimonido
:
- La ekzisto de
Dio
- La singulareco kaj unueco de Dio
- La spirita kaj abstrakta naturo de Dio
- La eterneco de Dio
- Nur pre?endas al Dio
- La revelacio pere de Liaj profetoj
- Moseo
estas la pleja kaj ?efa profeto
- Dio liveris la Le?on en la Monto Sinai
- La Le?o ne ?an?eblas
- Dio konas la estontajn homajn agojn
- Dio premias la bonecon kaj punas la malbonecon
- Dio sendos
Mesion
- Dio revivigos la mortintojn
Kristana fundamentismo
estas aro de radikalaj tendencoj ene de la diversaj
eklezioj
kiuj komponas
Kristanismon
, ?u inter katolikoj, protestantoj, ortodoksoj, ktp., sed plej ofte lastatempe oni uzas la terminon por aludi al diversaj radikalaj eklezioj de
Usono
. Nomita anka?
kristana integrismo,
estas difinita de historiisto George M. Marsden kiel "batalanta kontra?modernisma protestanta evangeliismo." Marsden klarigas ke integristoj estis evangeliismaj
kristanoj
kiuj en la
20-a jarcento
"batalas kontra? amba? modernismoj kaj en teologio kaj en la kulturaj ?an?oj. La nomo estas prenita el la titolo de serio de eseoj eldonitaj de la Biblia Instituto de
Losan?eleso
,
La Fundamentoj: Atesto pri la Vero
. Kiel organizita movado ?i komenci?is kiam eklezioj adoptis "bataladan stilon" kaj kelkajn teologiajn elementojn, kiel
sendevigismo
, sed estis ne organizita movado kaj ne havis nacian asocion a? oficialan komunikilon.
Integrismo
esti?is el brita kaj usona
protestantismo
en fino de
19-a jarcento
kaj komenco de
20-a jarcento
inter evangeliismaj kristanoj. La fondintoj reagis kontra? liberala teologio, aktive asertis ke la sekvaj ideoj estis fundamentoj de la kristana kredo: la
nerakonteco de la Biblio
,
Sola Scriptura
, la
partenogenezo
de
Jesuo Kristo
, la
doktrino de anstata?a pentofaro,
la korpa
resurekto de Jesuo
, kaj la tuj okazonta
reveno de Jesuo Kristo
[1]
.
La termino "integristo" estas polemika en la
21-a jarcento
; estas ofte uzita por ataki a? moki anojn, kvankam estis elpensita de gvidantoj. Iuj kiuj tenadas ?i tiujn kredaron malakceptas la
etikedon
de "integrismo", vidanta ?in kiel tro mal?atata dum al aliaj jam fari?is fierrubando. Tiaj kristanoj preferas uzi la terminon
fundamenta
kontraste al integrismaj (e.g., Sendependaj Fundamentaj
Baptistoj
kaj Sendependaj Fundamentaj Eklezioj de Usono). ?i tiu termino estas foje konfuzita kun Kristana la?le?ismo.
La kristana fundamentismo estas konsiderata inter la plej konservismaj bran?oj de kristanismo. Kelkaj el la karakteroj plej rimarkindaj atribuitaj al la kristana fundamentismo estas la la?vorta interpretado de la biblia libro
Genezo
(kio estas nomita
kreismo
, tio estas kredo ke iu a? io kreis la tutan mondon, en ses tagoj la? la rakonto) kaj la malakcepto de la teorio de la
evolucio
fare de
Darvino
, kio evidente kontra?as la la?vortan akcepton ke
animaloj
estis kreitaj en nur unu tago kaj la
homo
en alia.
Plej ofte oni datigas la komencon de la uzado de la termino ≪fundamentismo≫ al fino de la
1910-aj jaroj
, post la proklamo en
1910
fare de parto de la ?enerala Asembleo de la
Presbiterianisma Eklezio
de Usono de la nomitaj
Kvin Fundamentoj
necesaj
kaj
esencaj
de la kristana religio. Tio rezultis el disputo de la anta?a jaro ?u oni devis ordenigi sacerdotoj grupon de pastorontoj kiuj malakceptis kredi la naskon de Kristo el korpo de
virgulino
(vidu
senmakula koncipi?o
). La elektitaj Fundamentoj estis la jenaj:
La? tiuj principoj estas evidenta, ke estas multaj ideoj kiuj nuntempe estus tuj atribuitaj al fundamentisto kaj kiuj tamen forestas el tiu deklaro de kiu ili havas la nomon. Por ekzemplo, ne ?iuj kiuj asertas la senerarecon de la Biblio anka? argumentas favore de la?vorta interpretado de la libraro. Fakte, la 'la?vortismaj' tendencoj havas radikojn multe pli profundajn ol la fundamentismo kaj reeniras al iamaj diskutoj pri aferoj ?u la Biblio estas tradukebla, tradukinda, tradukenda ktp.
Ajnaokaze, ja estas certa ke estas multe pli facile trovi la kontra?-modernismajn kaj
kontra?-sciencismajn
trajtojn kiuj nuntempe oni asocias kun religia fundamentismo en tiuj kiuj akceptis la Kvin Fundamentojn. Al tio atentigis anka? la baptisma teologo Dro.
Harry Emerson Fosdick
, kiam en
1922
verkis sian
predikon
?u venkos la fundamentistoj?
. Tiu estis la unua verko de disvastigo kiu montras enhavojn kiuj difinis la fundamentistojn per nuancoj tre similaj al aktualaj. Fosdick direktis sian kritikon al la elementoj de la
presbiteriana
kaj
baptisma
eklezioj kiuj kontra?is la klopodojn de tiuj kiuj intencis kongruigi, unu foje pli, la sciencon kun la religio (
fido
, vidu
Kristana Scienco
). Tiel, li difinis la
fundamentistojn
kiel netoleremaj
konservativuloj
kiuj arbitre estis skizintaj la limojn de tio kio estas akceptebla en la teologia diskuto. Li proponis la kontra?staron al tio per la integrigo en la ?enerala komunumo de tiuj kiuj eksponas dubojn pri aspektoj kiel la
virgineco
de
Maria
(
Dipatrino
) a? la resurekcio de Kristo bazite sur tio kion pruvas la scienco. Tiu prediko estis sukcesa kaj estis distribuata kiel
bro?uro
al ?iuj protestantaj pastoroj de Usono. La provoko al la plej konservativuloj estis farita kaj la
defio
estis akceptita volonte de gravuloj kiel
John Gresham Machen
kaj
Benjamin Breckinridge Warfield
, kiuj en
1929
formis la Ortodoksan Presbiterianan Eklezion
[2]
. Tiel la
kristana fundamentismo
komenci?is rilate al la adhero (a? libero) al la Kvin Fundamentoj fare de membroj de tre diversaj protestantaj nomigoj.
La mormona fundamentismo estas konservisma movado kiu kredas a? praktikas tion kion ties sekvantoj konsideras fundamentajn aspektojn de la
mormonismo
. Tio reprezentas rompon kontra? la oficiala linio de mormonismo praktikata de la
Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj
kaj revenon al doktrinoj kaj kutimoj kiujn la fundamentistoj konsideras malkonvene kaj erare abandonitaj, kiaj la
poligamio
, la Le?o de la Konsakro, la Teorio de
Adamo
kiel nura Dio, la
ela?eto
per elver?ado de
sango
, la
patriarkeca
pastreco, kaj elementoj de la mormona ceremoniaro. La mormonaj fundamentistoj formis nombrajn
sektojn
, multaj el kiuj estis establi?intaj en izolaj komunumoj en malproksimaj areoj de
Okcidenta Usono
.
Tiu termino
Islama fundamentismo
aludas al movadoj kiuj sekvas strikte la indikojn de la
Korano
kaj de la islama le?aro
?ario
. Ili aperis kiel reago unuarange al la reformismaj klopodoj dum la unua duono de la
20a jarcento
kiujn oni konsideris kiel tute inspiritaj de la okcidenta kaj kristana kulturoj- kaj duarange al la politika eksterlanda influo en la
arabaj ?tatoj
- ?efe pro ekonomiaj interesoj rilate al
nafto
kaj ties
industrio
kaj komerco. La Islama fundamentismo atingis grandajn politikajn sukcesojn: kreskanta nombro de landoj adoptis a? akceptis aplikojn de la islama a?
islamisma juro
.
En 1979, en
Irano
,
revolucio
enpovigis la
ajatolahon
?omejni
[6]
kaj nur unu monaton poste li dekretis, ke virinoj devus vesti?i la? la reguloj de Islamo, tio estas "Modesta" vesta?o, la
hi?abo
. Grandegaj protestoj ekis en la lando, kaj forta opozicio estis esprimita fare de grandaj sekcioj de publiko. La ?efministro,
Mehdi Bazargan
, akuzis la maldekstron kaj kontra?revoluciulojn je distordado de la vortoj de la Supera Gvidanto ke ne vere temas pri devigo sed de nura rekomendo. Aliaj politikistoj anka? trankviligis la publikon kaj deklaris ke en la spirito de Islamo, devigo ne estas ebla, kaj ke la hijabo estas nur la?vola, ne truda. Jaro kaj duono post la eko de la revolucio, kiam la potenco de la revolucia registaro estis jam bazita, la nacia armeo estis subigita, kaj la ?asta polico jam patrolis la stratojn, portado de la hi?abon fari?is deviga por virinoj en ?iu registara oficejo, kaj relative malmultaj manifestacioj estis registritaj. Du jarojn poste, en aprilo 1983, la hijabo i?is la?le?e deviga por virinoj ?ie en Irano, la tutan tempon, inkluzive de ne-islamaj virinoj, eksterlandanoj kaj turistoj, kaj ?i tio estas la kazo ?is hodia?, la iranaj amasprotestoj pri la hi?abo de 2022.
En
Somalio
ekde la
1990-aj jaroj
okazas
konstanta stato de milito
inter diversaj frakcioj,el kiuj kelkaj islamfundamentismaj. En
Al?erio
la
Islama savofronto
, kiu estas forta islamisma movado, konkurencas kun pli modernaj politikaj partioj. En
Afganio
post la forpelo de la soveta re?imo, kaj nova
enlanda milito
, instali?is la re?imo de la
talibanoj
.
La defendo en la Kurano de la
jihado
, konsiderata kiel
sankta milito
, utilis al la radikalaj sektoroj por justigi uzadon de perforto por liberigo de islama lando, konsiderinte pri "liberigo" la instalon de
islamisma re?imo
. Tiu sinteno ne estas kunsentata de aliaj pli moderaj islamanoj.
[7]
?ar Islamo dekomence en la historio estis religia sistemo pli ligata al la politika ?tato ol ?e aliaj religioj, kiaj
kristanismo
,
judismo
a?
hinduismo
, la kontra?staro de aliaj landoj kaj socioj estis konstanta ekde la apero de Islamo kaj ties dum epokoj forta rilato al la
fundamentismo
.
Hinduisma fundamentismo estas komprenata kiel formata de la grupoj de fanatikuloj sekvantoj de
hinduismo
, ?efe en
Barato
. Tiuj grupoj arigas
ultrakonservativulojn
kaj naciistojn, kiuj konsideras, ke Barato devas esti lando nur por la
hinduoj
, kaj proponas la forpelon de islamanoj, kristanoj kaj kredantoj de aliaj religioj. Ili proponas anka? interpretadon la?litere de hinduismo kiu inkludas la resta?radon de la sistemo de
kastoj
subigante la malsuprajn kastojn al
sklaveco
, la absolutan subigon de
virinoj
kaj la malpermeson de la religioj ne-hindiaj same kiel de la okcidentaj simboloj (kio rezultis e? en la detruo de
vendejoj
kie oni vendas okcidentstilajn produktojn kiel ekzemple bondeziraj kartoj de
Sankt-Valentena tago
).
La fundamentisma hinduismo estis rilata kun la konflikto inter hinduoj kaj islamanoj barat-pakistana, la konflikto inter hinduoj kaj
si?oj
en
Pan?abio
kaj atakoj al minoritatoj.
Mahatmo Gandhio
estis murdita de fundamentismaj hinduoj. Pli ?use unu de la du ?efaj politikaj partioj de Barato, nome la
Partio de la Popolo de Barato
(PPB) estis rilatigita kun la ekzisto de fundamentistaj grupoj ene de sia tendaro.
[8]
?ia fundamentisma iniciato facile klopodos entrudi?i en la
politiko
de la
?tato
en kiu ?i estas disvolvi?inta pro sia propra moralisma kaj reformisma naturo. ?ar la ?tato posedas la
monopolon
de la
eduka sistemo
a?, almena? ties kontrolon iamaniere en preska? la tuta mondo, la fundamentistoj konstante kontra?as ?in kiam iliaj doktrinoj estas evitataj, deflankigitaj a?, kiel ofte okazas en multaj landoj, tute kritikatas ?u de la eduksistemo ?u de la
edukistoj
mem. Evidentas ke ajna movado de tiuj karakteroj ser?os la plej ampleksan disvastigon de sia
idearo
inter la granda publiko kaj de tie la neceso kontroli la sistemojn kiuj enhavas kaj disvastigas la
sciaron
(eduksistemo,
amaskomunikiloj
, ekonomiaj instancoj ktp.). La fundamentistoj kutime bazas siajn proponojn sur pensoskoloj jam ekzistintaj kaj modifi ilin kongrue kun siaj intencoj kaj pli malofte kreas siajn proprajn platformojn.
Esperanto
estas lingvo bazita sur
Fundamento
. Ekde la unuaj jardekoj de la uzado de la lingvo aperis du tendencoj en la proporcio inter strikta obeo al la fundamento kaj la iometa libero por plinovigo en
vortotrezoro
,
vortoformado
kaj e?
gramatiko
. En aliaj pli radikalaj okazoj, la tendenco prioritati
reformojn
super la fundamento, rezultis en
Ido
kaj aliaj lingvoproponoj. Inter tiuj kiuj restis fidelaj al la lingvo plue estas la du tendencoj, nome limigi sin al la funkciado tute ene de la Fundamento a? akcepto de
neologismoj
, novaj
sufiksoj
, e? gramatikaj vortoj, kiel
pronomoj
i?i
,
ri
ktp. La absoluta malakcepto de tiuj trarompoj estus esperantisma fundamentismo.
Fundamento de Esperanto
estas libro de
L. L. Zamenhof
, eldonita en printempo
1905
, kaj oficialigita per la 4-a artikolo de la
Deklaracio pri la esenco de la
Esperantismo
(la "
Bulonja Deklaracio
"), aprobita la
9-an de a?gusto
1905 en la
unua Universala Kongreso
en
Bulonjo-?e-Maro
. La "
Fundamento de Esperanto"
konsistas, krom anta?parolo, el tri partoj:
Gramatiko
,
Ekzercaro
kaj
Universala Vortaro
. La decido de Zamenhof fiksi tiujn tri verkojn kiel ne?an?eblajn estis klarigita en la
Anta?parolo,
kiun oni poste ekkonsideris kiel mem apartenantan al la
Fundamento
[9]
. Escepte de la anta?parolo, ?iuj partoj devenas preska? rekte de la pli fruaj verkoj de Zamenhof: la
Gramatiko
estas parto de la
Unua Libro
, aperinta en 1887, la
Universala Vortaro
aperis en 1893 kaj la
Ekzercaro
en 1894
[9]
. Samrangaj al la Fundamento estas ties
Oficialaj Aldonoj
(?is nun ekzistas na? Oficialaj Aldonoj).
|
|
?i tiu teksto estas prenita el la
Enciklopedio de Esperanto
1934. Vi povas plibonigi ?in per
vikiigo
kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufi?e vikiigita kaj aktualigita, forigu ?i tiun kadron, kaj anstata?e enmetu la ?ablonon
EdE
en la artikolon.
|
|
|
Fundamento de Esperanto
, eld. de Zamenhof en 1905, konsistas el kvar partoj:
- Anta?parolo, kie la a?toro de esperanto montras la necesecon konservi kiel ne?an?eblan bazon tiun verkon, absoluta kondi?o por la unueco de la lingvo, kaj klarigas la kondi?ojn, en kiuj esperanto povos, sen rompo de tiu unueco, ri?i?i iom post iom, per la alpreno de novaj vortoj a? formoj montri?intaj necesaj;
- Gramatiko (26 p.) prezentita tre koncize en 16 reguloj;
- Ekzercaro (55 p.) zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ?ian aplikon (la? la lingvouzo de Zamenhof ?i koncernas la
stilon
.)
- Universala Vortaro (96p.), kiu entenas la 1800 unuajn E-ajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.
En la
Deklaracio
akceptita de la
1-a UK 1905
en Boulogne-sur-Mer, 1905, la Fundamento estis proklamita netu?ebla bazo de E, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ?an?on. Jen la tuta teksto de la anta?parolo de Zamenhof al la Fundamento, akceptenda kaj konsiderinda de ?iuj E-istoj:
"Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ?i havu plenan certecon, ke ?i neniam disfalos kaj ia facilanima pa?o de ?iaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ?iaj amikoj estintaj, estas plej necesa anta? ?io unu kondi?o: la ekzistado de klare difinita, neniam tu?ebla kaj neniam ?an?ebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ?efaj regnoj kaj tiuj ?i registaroj per speciala le?o garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendan?erecon kontra? ?iuj personaj kapricoj a? disputoj, tiam a?toritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ?iam ?iujn deziritajn ?an?ojn, se tiaj ?an?oj montri?os necesaj; sed ?is tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute sen?an?a, ?ar severa netu?ebleco de nia fundamento estas la plej grava ka?zo de nia ?isnuna progresado kaj la plej grava kondi?o por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun e? plej malgrandan ?an?on! Tiun ?i tre gravan principon la Esperantistoj volu ?iam bone memori kaj kontra? la ektu?o de tiu ?i principo ili volu ?iam energie batali, ?ar la momento, en kiu ni ektu?us tiun principon, estus la komenco de nia morto.
La? silenta interkonsento de ?iuj Esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto:
- La
16 reguloj de gramatiko de Esperanto
;
- la "
Universala Vortaro
";
- la "
Ekzercaro
".
Tiujn ?i tri verkojn la a?toro de Esperanto rigardadis ?iam kiel le?ojn por li, kaj malgra? oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almena? konscie) e? la plej malgrandan pekon kontra? tiuj ?i le?oj; li esperas, ke pro la bono de nia afero anka? ?iuj aliaj Esperantistoj ?iam rigardados tiujn ?i tri verkojn kiel la solan le?an kaj netu?eblan fundamenton de Esperanto.
Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolvi?adi, estas necese, ke ?iu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu a? alia persono, sed devas obei ?iam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn le?ojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre la? persona bontrovo ian ?an?on a? aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ?iu Esperantisto havu la plenan certecon, ke le?donanto por li ?iam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ?iuj malkompreni?oj kaj disputoj, kaj por ke ?iu Esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ?io sin gvidi, la a?toro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj la? silenta interkonsento de ?iuj Esperantistoj jam de longe fari?is fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ?iuj Esperantistoj, estu ?iam turnataj ne al li, sed al tiu ?i libro. ?is la tempo, kiam ia por ?iuj a?toritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ?io, kio trovi?as en tiu ?i libro, devas esti rigardata kiel deviga por ?iuj, ?io, kio estas kontra? tiu ?i libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ?i e? apartenus al la plumo de la a?toro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardataj kiel oficialaj; ?io alia, kion mi verkis a? verkos, konsilas, korektas, aprobas ktp., estas nur verkoj privataj, kiujn la Esperantistoj - se ili trovas tion ?i utila por la unueco de nia afeco - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.
Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ?i libro devas anta? ?io esti netu?eblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ?i libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la "Universala Vortaro". Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare a? nelerte tradukita, mi ?in lasis en tiu ?i libro tute sen?an?e; ?ar se mi volus plibonigi, tio ?i jam estus ?an?o, kiu povus ka?zi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netu?ebla e? kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu a? alia vorto ne prezentas grandan malfeli?on, ?ar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ?iu vorto; sed senkompare pli grandan dan?eron prezentus la ?an?ado de la traduko de ia vorto, ?ar, perdinte la severan netu?eblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morga? ne faros ian alian ?an?on, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ?iu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: "Jes, ?i estas eraro, sed ?i devas resti netu?ebla, ?ar ?i apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ?an?on."
La "Fundamento de Esperanto" tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfekti?i en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ?iu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kotrolo kaj kunhelpo. Sed la "Fundamento de Esperanto" devas trovi?i en la manoj de ?iu bona Esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netu?ebla, por ke li povu ?iam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas trovi?i en ?iuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ?iuj Esperantistoj estas konataj a? eble ne de ?iuj estas aprobataj. La "Fundamento de Esperanto" devas trovi?i en la manoj de ?iu Esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflanki?ado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netu?ebla, se e? ?ajnus al ni, ke tiu a? alia punkto estas sendube erara. Tio ?i povus naski la penson, ke nia lingvo restos ?iam rigida kaj neniam disvolvi?os. Ho, ne! Malgra? la severa netu?ebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante ri?i?adi, sed e? konstante pliboni?adi kaj perfekti?adi; la netu?ebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu pertekti?ado fari?ados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ?an?ado, ne per nuligado a? senta?gigado de nia ?isnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendan?era. Pli detale mi parolos pri tio ?i en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ?i nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ?ajnu tro paradoksa.
1) Ri?igadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsili?ado kun tiuj personoj kiuj estas rigardataj kiel la plej a?toritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ?iuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ?i vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ?iam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ?ar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia a?toritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento".
2) Se ia a?toritata centra institucio trovos, ke tiu a? alia vorto a? regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ?i ne devos forigi a? ?an?i la diritan formon, sed ?i povos proponi formon novan, kiun ?i rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpu?os la formon malnovan, kiu fari?os ar?aismo, kiel ni tion ?i vidas en ?iu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ?i ar?aismoj neniam estos el?etitaj, sed ?iam estos presataj en ?iuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke e? ?e la plej granda perfekti?ado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta e? el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.
Mi montris en principo, kiamaniere la severa netu?ebleco de la "Fundamento" gardos ?iam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole ri?i?adi, sed e? konstante perfekti?adi. Sed en la praktiko ni (pro ka?zoj jam multajn fojojn priparolataj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ?ia "perfekti?ado" de la lingvo: a) ni devas tion ?i fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ?i (post matura priju?ado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan a?toritatecon por la tuta Esperantistaro.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
1. pro la unueco de nia afero ?iu bona Esperantisto devas anta? ?io bone koni la fundamenton de nia lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ?iam netu?ebla;
3. ?is la tempo kiam a?toritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ?an?i!) la ?isnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj a? reguloj, ?io bona kio ne trovi?as en la "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Le?an sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ?i verko kune kun sia anta?parolo estos prezentita. - Varsovio, julio 1905."
L. ZAMENHOF.
|
- ↑
La? la komencaj literoj de la germana lingvo JEDP.
- ↑
Ekzemplo de fundamentismo: epoke de la protestanta
reformacio
,
Lutero
kaj
Kalvino
, apogi?intaj sur la?litera interpreto de la
Biblio
, oponis radikalmaniere la
kopernikan
teorion. Lutero, en unu el siaj
?etablaj paroladoj
asertis:
la popolo allasis orelojn al fu?a astrologo, kiu provis pruvi ke estas la tero kiu turnas ?irka? la suno, kaj ne la suno ?irka? la tero […].Tiu senmensulo celis renversegi la tutan astronomian sciencon, sed la Sankta Skribo al ni diras ke
Josuo
ordonis al la suno kaj ne al la tero.'
Kaj Kalvino en sia
Komento pri la Genezo
, citante la komencan versegon de la
psalmo
93 (kiu diras ke “igita stabila estas anka? la tero, kiu ne ?anseli?os”):
Kiu havos la a?dacon anta?meti la a?toritaton de Koperniko al tiu de la Sankta Spirito?
.
Tiel, la aserto de la kredo kiel unuaranga kompare kun la racio fari?as, en la matura pensaro de Lutero, la aserto de kredo “libera” el la racio, adresiganta al
fideismo
.
- ↑
Tamen, hodia? la sinteno ne estas la sama ?ar tiu movado enkondukas distingojn.
- ↑
Akuzo pri fundamentismo, foje, estis lan?ita anka? adrese de la kampanjo kontra?modernisma de
Pio la 1-a
?ar limiganta la liberan interpreton de la Sanktaj Tekstoj. Sed pri tio iom post iom la katolika kritiko sistemi?is la? aparta maniero. Vidu artikolojn
Biblia kritiko
,
Radikala kritiko
,
kriterioj de la literatura kritiko
,
Kritiko de la formoj
kaj
Priteksta kritiko
.
- ↑
Tamen, en kristanismo, precipe
katolikismo
, floras la distingo inter
klerikalismo
kaj
laikismo
. Katolikismo favoras tiun distingon. Vidu artikolojn
Laikismo
kaj
Klerikalismo
.
- ↑
"El islam. Pasado y presente", Historia y Vida, nº 404, nov 2001, pa?o 60.
- ↑
"El islam. Pasado y presente", Historia y Vida, nº 404, nov 2001, pa?o 60.
- ↑
James Tapper (2a de marto 2014). Toronto Star, eld.
≪India: The rise of the Hindu fundamentalists≫
(en angla). Konsultita la 6an de marto 2020.
- ↑
9,0
9,1
(eo, it)
Carlo Minnaja
,
La "Fundamento" centjara
(kriitika analizo), (PDF), Academia.edu
- James Barr,
Fundamentalism
, SCM, London 1977.
- Karen Armstrong,
The battle for God: a history of Fundamentalism
, Ballantine Books, New York
2001
.
ISBN 0-345-39169-1
- Keller Warner,
La Bibbia aveva ragione
, Garzanti, Milano, 1990
- Angela Ales Bello - Leonardo Messinese,
Fondamento e fondamentalismi
, Citta Nuova, Roma 2004
- Maria Chiara Giorda,
Dio lo vuole! Fondamentalismi religiosi,
SEI Italia, 2012 (VEDI ITALINO)
- En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo
Fundamentalismo
en la hispana Vikipedio.