Franz Mehring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Mehring
Persona informo
Naski?o 27-an de februaro 1846 ( 1846-02-27 )
en Sławno
Morto 29-an de januaro 1919 ( 1919-01-29 ) (72-jara?a)
en Berlino
Tombo Zentralfriedhof Friedrichsfelde
Lingvoj germana
?tataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino ? Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo historiisto ? ?urnalisto ? politikisto ? publikigisto ? filologo ? dramaturgo
v ? d ? r

Franz Erdmann MEHRING (naski?inta en la 27-a de februaro 1846 en Sławno , mortinta en la 28-a de januaro 1919 en Berlino ) estis germana ?urnalisto kaj historiisto.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Originante el severe protestanta kaj prusiema gepatra domo Mehring trapasis la abiturientan ekzamenon en Gryfice kaj studis poste en Leipzig klasikan filologion. Ver?ajne tiutempe okazis la unua renkonti?o kun la politika movado de August Bebel kaj Wilhelm Liebknecht pere de la Saksia popola partio. Post la ?an?o de la universitato (al Berlino) Mehring ali?is al la redakcio de la berlina taggazeto Die Zukunft , la organo de la radikala bur?a-demokratio movado de Prusio. De ?iaj fondinto Johann Jacoby kaj redaktisto Guido Weiß li transprenis la imagon pri la mememancipigo de la homoj kaj la unuecon de demokratio kaj socialaj reformoj. Balda? li povis montri sian brilan ?urnalistan talenton. Sed lia politikaj konvinkoj tiutempe plurfoje ?an?i?is. Kialo estis miksa?o inter temaj kaj personaj kvereloj kun aliaj, kio favorigitis ankora? per la sensiveco de Mehring. Ekzemple en 1871 li forlasis la rondon de la demokratoj pro ties sinteno koncerne la Francia-Prusia Milito . Li raportis i.a. por la agentejo Oldenberg'sches Korrespondenzburo pri Reichstag -kunvenoj kaj kunsidoj de landaj parlamentoj kaj i?is fakulo pri parlamentraportado. En 1874/75 li de?oris por Frankfurter Zeitung kaj Die Wage de la demokratia politikisto Leopold Sonnemann . Mehring defendis la laboristan movadon kontra? reakcia propaganda?o. Liaj historiaj kaj literaturkritikaj labora?oj estis influataj de Ferdinando Lasalo . La publicista kulmino en tiu tempo estis la en 1875 anonime aperinta skriba?o Herr von Treitschke der Sozialistentodter .

Poste Mehring distanci?is de la demokratia movado kiel anka? de la socialdemokratio pro - anka? ?etribunale kontinuigita - kvereleto kun Sonnemann pro ties neklaraj negocaj aferoj. Ofendite Mehring komencis kontra?batali la politikan Maldekstron kaj publikigis la akre kontra?socialisman libron Die deutsche Sozialdemokratie, ihre Geschichte und ihre Lehre (1877). En 1879/80 li e? skribis por la jarlibroj Preußische Jahrbucher de Treitschke artikoloserion pri la Pariza Komunumo . Dum tiu-?i tempo li legis unuafoje verkojn de Karl Marx .

La okupi?o pri la pensoj marksismaj, la indigno pri la rigoroza apliko de la le?oj kontra?socialistaj (1878) kaj la kompreno ke socialaj reformoj faritaj de "desupre" la? la stilo de Otto von Bismarck ne vere funkcius, estis la ka?zo por rea alproksimi?o de Mehring al la bur?aj demokratiaj movadoj ekde 1882. Mehring estis ekde 1884 ?efartikolskribanto de la liberala berlina ?urnalo Volks-Zeitung kaj i?is la plej decidita malamiko de la kontra?socialistaj le?oj ene de la nesocialista tendaro. Estinte ekde 1887 amiko de Bebel kaj W. Liebknecht li pli kaj pli izoli?is ?is 1890 pro la ?an?i?inta politika orienti?o. Okaze de la kverelo kun la dramatisto kaj teatrokritikisto Paul Lindau , kie li pruvis la ekziston de suba?etado inter teatroj kaj gazetaro, li por ?iam rompis la ligojn al la eldonistoj de bur?aj ?urnaloj.

En 1891 Mehring ani?is al la socialdemokratoj . Li komencis skribi ?efartikolojn por la semajngazeto Neue Zeit (1891-1912), i?is ?efredaktisto de Leipziger Volkszeitung (1902-07) kaj verkis krome por Vorwarts kaj Wahrer Jacob . Tiel li i?is unu el la plej elstaraj ?urnalistoj inter la socialdemokratoj. De la konsekvenca vidpunkto de historia materialismo li liveris en la verko Lessing-Legende (1893) kritikan analizon de la bur?aj legendoj pri la rolo de la Hohencolernoj : tio estis por la germana historiscienco komplete nova teorio pri la esti?o de la brandenburgia-prusia ?tato! En 1898 li eldonis la unuan volumon de Geschichte der deutschen Sozialdemokratie , kie li skribis anka? pri siaj propraj spertoj kaj fruaj studoj tiurilataj. ?i estis vere pionira labora?o en la esplorado de la historio de germana laborista movado kaj determinis ties historian memkomprenon (anta? ?io la adorsimila ?atego de Lasalo). Inter la eldonita?oj de Mehring de tiuj jaroj elstarasla eldona?o Aus dem literarischen Nachlaß von Karl Marx, Friedrich Engels und Ferdinand Lassalle (1902). En 1910 Mehring publikigis Deutsche Geschichte vom Ausgange des Mittelalters . Per ekde 1885 jam planita biografio pri Marx - Karl Marx, Geschichte seines Lebens - fini?is la historiaj verkoj de Mehring en 1918.

Graveco [ redakti | redakti fonton ]

Per siaj redaktista laboro, verkado, estrado de Freie Volksbuhne Berlin (1892-95) kaj instruisto ?e partilernejo (1906-10) Mehring ege influis la vivon spiritan de la socialdemokratia partio. Dum la internaj kvereloj pri reviziismo li gvidis dum la dresdena partitago en 1903 la frakcion nereviziismeman. La gazeto Leipziger Volkszeitung faritis tiam de li grava publicista platformo. Anka? liaj kvereloj kun ?atantoj de reviziismo i?is personaj, precipe pro ke kontra?uloj de li argumentis i.a. per faktoj el la pli frua politika biografio de Mehring. Ekde ?. 1912 li havis pli kaj pli da problemoj kun la partiestraro kaj la partiplejmulto. Ties ideoj pri eksterparlamenta laboro, socialaj reformoj sen partoprenigo de la laboristo kaj pri la rolo de revolucio ne estis la samaj kiaj la liaj. Sekve ekde la eksplodo de la Unua mondmilito li estis kontra? multaj aliaj sampartianoj. En 1916 Mehring helpis fondi la Spartakus-grupon kaj arestitis dum kvar monatoj. En 1917 li kandidatis en Berlino anstata? la malliberigita Karl Liebknecht , sukcese. Sed li ne sukcesis dum la Reihstag-balotadoj. Mehring ankora? kunpreparis la fondon de la Komunista Partio de Germanio en 1918/19. Trafite de la nova?oj pri la murdo de Liebknecht kaj Roza Luksemburgo li mortis je la fino de januaro 1919.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Thomas Hohle: Franz Mehring ? Sein Weg zum Marxismus. Rutten & Loening, Berlin 1956. 2. verbesserte und erweiterte Aufl. 1958 enhavas sur la pa?oj 391-492 artikolojn de 1874-91, kiuj nenie alie trovi?as
  • Hans Koch: Franz Mehrings Beitrag zur marxistischen Literaturtheorie. Dietz, Berlin 1959 .Bibliografie der Werke und Schriften Mehrings S. 385?432.
  • Josef Schleifstein: Franz Mehring. Sein marxistisches Schaffen 1891?1919. Rutten & Loening, Berlin 1959.
  • Helga Grebing, Monika Kramme Franz Mehring . In Hans-Ulrich Wehler Deutsche Historiker , Band 5, Vandenhoeck und Ruprecht, Gottingen 1972, S. 73?94.
  • Mehring, Franz . In: Biographisches Worterbuch zur Deutschen Geschichte . 2. Bd.. Francke, Munchen 1974, ISBN 3-7720-1082-2 , Sp. 1861?1862.
  • Glen Ronald McDougal: Franz Mehring: Politics and history in the Making of radical German social democracy 1869?1903. Columbia Univ., New York 1977.
  • Peter Kiefer: Bildungserlebnis und okonomische Burde. Franz Mehrings historische Strategie einer Kultur des Proletariats Peter Lang. Frankfurt am Main; Bern; New York 1986
  • Wilhelm Heinz Schroder: Sozialdemokratische Parlamentarier in den deutschen Reichs- und Landtagen 1867?1933. Biographien, Chronik und Wahldokumentation. Ein Handbuch. Droste, Dusseldorf 1995, ISBN 3-7700-5192-0 , S. 609.
  • Manfred Asendorf: Mehring, Franz . In: Demokratische Wege. Deutsche Lebenslaufe aus funf Jahrhunderten , hrsg. von Manfred Asendorf und Rolf von Bockel: J. B. Metzler, Stuttgart/Weimar 1997, ISBN 3-476-01244-1 , S. 421?422.
  • Hermann Weber, Andreas Herbst: Mehring, Franz . In: Deutsche Kommunisten. Biographisches Handbuch 1918 bis 1945. 2., uberarb. und stark erw. Auflage. Karl Dietz Verlag, Berlin 2008, ISBN 978-3-320-02130-6 .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]