?i tiu artikolo temas pri neda?ra franca kolonio en Sudameriko. Por informoj pri la teritorio kiun Francio pretendas en Antarkto, vidu
la artikolon
Adelilando
.
Franca Antarkto
|
|
historia evento ?
kolonio
|
Geografio
|
?efurbo
:
|
|
Lo?antaro
|
?tat-strukturo
|
|
|
Anta?aj ?tatoj:
|
Postsekvaj ?tatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj
|
Diplomatiaj Rilatoj
|
|
|
Franca Antarkto
(france:
France Antarctique
) estis franca kolonio en Sudameriko sude de
Ekvatoro
, en tio kio aktuale estas la ?tato
Rio-de-?anejrio
, en
Brazilo
, kiu ekzistis inter 1555 kaj 1567, kaj kontrolis la marbordon el la
Guanabara Golfo
?is
Cabo Frio
. Fondita kiel rifu?ejo por
hugenotoj
, ?i estis fine detruita de
portugaloj
en 1567.
La 1an de novembro 1555 la franca vicadmiralo
Nicolas Durand de Villegaignon
, celante helpi hugonotojn trovi rifu?ejon kontra? la persekutado, estris ?ipareton dunavan kaj 600 soldatoj kun kolonaj hugenotoj kaj ekposedis insuleton Sergipe nun
Villegagnon
, en la Guanabara Golfo, anta? la marbordoj de la aktuala urbo
Rio-de-?anejro
, kie li konstruis fortika?on nomita ≪Fort Coligny≫ honore al
Gaspard de Coligny
, hugenota admiralo kiu apogis la ekspedicion por protekti siajn samreligiulojn. La kolonion surkontinentan Villegaignon nomis Henriville, honore al
Henriko la 2-a de Francio
, kiu konis kaj aprobis la ekspedicion havigante la ?ipojn. Villegaignon sekurigis la kolonion aliance kun tamojoj kaj
tupinambaoj
, indi?enoj tiam malamikoj de la portugaloj.
Tamen, la
Re?lando Francio
malsukcesis uzi la aliancojn fare de Villegaignon por ekspansii la francan povon en la
Nova Mondo
, male al
Jacques Cartier
, kiu ja sukcesis tiukadre en
Nova Francio
. ?iuj tiuj setlejoj estis kontra? la papa
buleo
de 1493, redifinita poste kiel
Traktato de Tordesillas
, kiu dispartigis la Novan Mondon inter Kastilio kaj Portugalio.
En 1556 Villegaignon petis al Francio pli da kolonoj. La re?o Henriko sendis tri ?ipojn kun ?irka? 300 kolonoj, kiuj alvenis tien en 1557. Sed la novaj kolonoj estis kalvinistoj kaj tuj aperis teologiaj malkonsentoj. En oktobro 1557 la kalvinistoj estis ekpelitaj de la insulo Coligny kaj ili setli?is kun la tupinambaoj ?is januaro 1558, kiam kelkaj revenis al Francio, dum kelkaj revenis al Coligny kaj aliaj estis murditaj de Villegaignon.
Villegaignon revenis al Francio en 1558, malkontenta pro la religiaj disputoj. En 1560 Mem de Sa, nova guberniestro de Brazilo ricevis ordonon forpeli la francojn. Per 26 milit?ipoj kaj 2 000 soldatoj, la 15an de marto 1560 li atakis dum tri tagoj kaj detruis ≪Fort Coligny≫, sed la francoj fu?is al kontinento kaj restis tie helpitaj de la indi?enoj. Instigita de du
jezuitoj
nome
Jose de Anchieta
kaj
Manuel da Nobrega
, Mem de Sa ordonis sian nevon Estacio de Sa denove ataki. Tiu fondis la urbon
Rio-de-?anejro
la 1a de marto 1565 kaj luktis kontra? la francoj dum du pluaj jaroj. Finfine la 20an de januaro 1567 venkis super la francoj kaj elpelis ilin for de Brazilo, sed li mem mortis post unu monato pro la vundoj ricevitaj en batalo.
- Parkman, Francis;
Pioneers of France in the New World
, University of Nebraska Press, 1996.
- Thevet, Andre;
Les singularites de la France antartique, 1558
, nova eld. (Paul Gaffarel, eld.) 1878.
- En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo
Francia Antartica
en la hispana Vikipedio.